Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nikolaj Nekrasov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzistas ankaŭ aliaj homoj kun ĉi tiu familinomo, viduNekrasov.
Nikolaj Nekrasov
Persona informo
Николай Алексѣевичъ Некрасовъ
Naskiĝo28-an de novembro1821 (1821-11-28)
en Nemyriv
Morto27-an de decembro1877 (1877-12-27) (56-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perkojlorektuma kanceroRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboNovodevichy Cemetery(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojrusavd
ŜtatanecoRusia ImperioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materImperia Sankt-Peterburga Universitato (1839–1841)
Sankt-Peterburga Ŝtata UniversitatoRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboNikolaj Nekrasov
Familio
GefratojAnna Alekseyevna Butkevich(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Edz(in)oZinaida Nekrasova(en)Traduki(1877(Julia)–1877(Julia))Redakti la valoron en Wikidatavd
AmkunuloAvdotya Panaeva(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopoeto
literaturkritikisto
ĵurnalisto
aŭtobiografo
verkisto
opinia ĵurnalistoRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Nikolaj Alekseeviĉ NEKRASOV (ruse Николай Алексеевич Некрасов; naskiĝis la10-an de decembro1821 (n.s.) enNemirov, Podola gubernio, laRusia Imperio (nunVinica provinco deUkrainio) — mortis la8-an de januaro1878 enSankt-Peterburgo, laRusia Imperio. Li estis granda rusa verkisto, poeto kaj eldonisto. Unu el la plej fama verkoj estas "Kiu vivas bone en Rusio?"

Gepatroj

[redakti |redakti fonton]

Patro Aleksej Sergejeviĉ Nekrasov (17881862), estis militisto eksiĝinta kiel majoro en1824. Patrino Elena Andrejevna Zakrevskaja ( ? —1841) apartenis al riĉa pola familio elVarsovio. Ŝiaj gepatroj malaprobis ŝian deziron edziniĝi al Nekrasov. Tial la geedziĝo okazis sen ties beno.

Junaĝo

[redakti |redakti fonton]

Ekde1824 la familio loĝis en bieno de Aleksej Nekrasov situinta enGreŝnevo,Jaroslavla gubernio. Entute la gepatroj havis 13 infanojn, sed elvivis kaj maturiĝis nur tri.

Post iom da tempo Aleksej Nekrasov komencis servi kiel polica prefekto de la gubernia distrikto. Dum la inspektoj li ofte kunprenis filon Nikolaj, kiu jam infanaĝe povis vidi malfeliĉan vivon de la rusa popolo. Tiuj negativaj impresoj estis bazo de multaj liaj verkoj poste.

En1832 Nikolaj komencis lerni en Jaroslava gimnazio, kiun li finis en1837.

Studentaĝo

[redakti |redakti fonton]

Kiam Nikolaj iĝis 16–jaraĝa la patro decidis direkti lin enSankt-Peterburgon por studi en militejo. Tamen tie li malgraŭ volo de patro ekstudis enPeterburga universitato kiel volontulo, sen stipendio en ĝia filozofa fakultato. La ĉagreniĝinta patro restigis la filon sen ajna subvencio.

Dum studado en18391841 Nikolaj grave mizeris kaj permanente serĉis laboron.

Literatura agado

[redakti |redakti fonton]

Tiam li verkis artikolojn por revuoj, versis fabelojn por infanaj libretoj, dramigis por vodeviloj en teatroj k.t.p. En1840 li sukcesis ŝpari necesan monon por eldoni sian versaron“Revoj kaj sonoj” subskribinte ĝin per siaj inicialoj N.N.

Fine de1846 li kune kun Ivan Panajev aĉetis eldonejon“Sovremennik” (Samtempulo). Poste laŭ lia invito en ĝi fruktodone kunlaboris fama verkistoMiĥail Saltikov-Ŝĉedrin. Ilia amikeco kaj kunlaboro daŭris en alia eldonejo“Oteĉestvennije Zapiski” (Patrujaj Notoj).

Lastaj vivjaroj

[redakti |redakti fonton]
Malsanan Nekrasov pentris Ivan Kramskoj en 1878

Ekde komenco de1875 la verkiston atakis terura kancero, pro kiu li mortis la8-an de januaro1878. Verkitaj tiam versoj“Lastaj kantoj” estis ĉefe dediĉitaj al rememoroj pri lia patrino Elena Andreevna kaj senzorga infanaĝo.

Malgraŭ forta frosto multemila homamaso de liaj adeptoj akompanis funebran procesion ĝis latombejo Novodeviĉje en Sankt-Peterburgo.

Abakumcevo

[redakti |redakti fonton]

Proksime de bienoGreŝnevo troviĝas vilaĝoAbakumcevo, en kiu ĝis nun funkcias preĝejo nome de sanktulojPetro kajPaŭlo. En ĝi ofte preĝis Nekrasova familio. Tie estas tombo de Elena Nekrasova kaj kripto kun restaĵoj de ceteraj gefamilianoj. Nikolaj Alekseeviĉ laŭeble subvenciis la preĝejon kaj sukcesis konstrui duetaĝan lignan lernejon por loka kamparana infanaro. En konstruado kaj instruado, komenciĝinta en1872, multe kunlaboris tiea prepostoIvan Zikov.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nikolaj_Nekrasov&oldid=9219305"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp