Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nikolaj Judeniĉ

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Nikolaj Judeniĉ
Persona informo
Naskiĝo18-an de julio1862 (1862-07-18)
en Moskvo
Morto5-an de oktobro1933 (1933-10-05) (71-jaraĝa)
en Cannes
MortokialotuberkulozoRedakti la valoron en Wikidata
TomboRussian Orthodox Cemetery in Nice(en)Traduki
St. Michael the Archangel Church(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
Lingvojrusa
ŜtatanecoRusia ImperioRedakti la valoron en Wikidata
Alma materStaba milita akademio Nikolao
Alexandrov Military School(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidata
SubskriboNikolaj Judeniĉ
Okupo
Okupopolitikisto
oficiroRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Nikolaj Judeniĉ (ruse Николай Николаевич Юденич) (18-an[jul.]/30-an de julio 1862[greg.],Moskvo,Rusio5-an de oktobro 1933,Francio) estis gvidanto de la nordokcidentaj blankaj kontraŭrevoluciaj taĉmentoj dum larusia enlanda milito (1918–20).

Judeniĉ soldatservis ekde1879 en la cara armeo, en 1887 finis en la Staba Akademio, poste li servis ĝis 1902 ĉe lastabo, iĝis regimenta komandanto. Li partoprenis en larusa-japana milito (1904–05), poste oni altrangigis lin algeneralo (1905).

Oni nomumis lin en 1913 al gvidanto de la kaŭkaza militista regiono. Li direktis dum la unua mondmilito la gravajn batalojn enKaŭkazio kajTurkio (1914–15 kaj februaro-oktobro de 1917) (batalo de Erzurum,Batalo de Erzincan).

Post labolŝevika puĉo de 1917, Judeniĉ elmigris en Finnlandon, poste retiriĝis enTalinon,Estonio. Li ekatakis en majo de 1919 kontraŭ Petrogrado (hodiaŭ Sankt-Peterburgo) sed lia voluntula armeo estis venkita kaj devis retiriĝi en Estonion.

En julio de 1919,Aleksandr Kolĉak (gvidanto de la kontraŭbolŝevika registaro enSiberio) nomumis lin al ĉefkomandanto de la nordokcidenta blanka armeo. Judeniĉ organizis armeon kun 12.000 soldatoj el la Baltia regiono.

Ĉar li ne tro estimis la estonian registaron kaj lia ĉefo Kolĉak rifuzis sendependecon deFinnlando, li eĉ disputis kun la britaj konsilistoj, tiel lia politika apogo malpliiĝis. En oktobro de 1919, li reekis ofensivon – paralele kun aliaj atakoj kontraŭ Moskvo –, sed laRuĝa Armeo haltigis lian armeon ĉePulkovo, antaŭurbo dePetrogrado. Li devis retiriĝi en Estonion kaj la armeo disiĝis en januaro de 1920. Judeniĉ fuĝis en Francion kie vivis ĝismorte.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nikolaj_Judeniĉ&oldid=8889427"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp