Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nikolaj Buĥarin

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je11 dec. 2024.
Nikolaj Buĥarin
Persona informo
Николай Иванович Бухарин
Naskiĝo9-an de oktobro1888 (1888-10-09)
en Moskvo, Moskva gubernio,  Rusia Imperio
Morto15-an de marto1938 (1938-03-15) (49-jaraĝa)
en Kommunarka shooting ground
Mortis promortpunoRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perpafvundoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboKommunarka shooting ground(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Religioateismovd
Lingvojgermanarusavd
ŜtatanecoRusia Imperio
Soveta UnioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materfakultato de juro en la Imperia Moskva Universitato (1906–1911(Julia))
First Moscow gymnasium(en)Traduki (–1907(Julia))
First Moscow gymnasium(en)Traduki (–1906)Redakti la valoron en Wikidatavd
PartioKomunista Partio de Sovetunio(1906–1937)
Rusia Socialdemokrata PartioRedakti la valoron en Wikidatavd
Familio
Edz(in)oAnna LarinaRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupopolitikisto
ĵurnalisto
verkisto
filozofo
ekonomikisto
redaktoroRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enMoskvovd
 
Postenoj
Postenojburoano de la Politika Buroo de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetio0 referencoj(1924–1929)
Candidate member of the Politburo of the CPSU Central Committee(en)Traduki(1919–1924)
Member of the Russian Constituent Assembly(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Membrecoj
MembrecojAkademio pri Sciencoj de Sovetunio (akademiano)(1929–)
All-Union Society of Old Bolsheviks(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Njikolaj Ivanoviĉ Buĥarin (nask. la9-an de oktobro1888 Moskvo – mortis la14-an de marto1938Moskvo) estisbolŝevika politikisto, marksisma teoremulo kaj ekonomo, elstara gvidanto de laKomunista Internacio (Kominterno).

Li iĝis revoluciulo kiel ekonomika studento, en 1906 aniĝis en la Ruslanda Socialdemokrata Laborista Partio kaj iĝis en 1908 ano de la moskva komitato de la bolŝevika branĉo. Oni arestis kaj deportis lin en 1911 al Onjega-areo apud la Blanka maro, sed li fuĝis al okcidenta Eŭropo. Li renkontiĝis enKrakovo kun la bolŝevika gvidantoLenin (1912) kaj ili kune laboris por la gazetoPravda (Vero). En oktobro de 1916, li veturis alNovjorko kaj tie redaktis la leninisman gazetonNovij Mir (Nova Mondo).

Post lafebruara revolucio de 1917, li revenis al Rusio. Oni elektis lin en aŭgusto al centra komitato de la partio kaj post kiam labolŝevikoj akiris la potencon, li iĝis ĉefradaktoro de Pravda.

Post kiam Lenin postulis en 1918 por subskribi la brest-litovskan pacon kun la germanoj kaj Rusio forlasu la unuan mondmiliton, Buĥarin abdikis pri ofico ĉe la Pravda kaj iĝis gvidanto de opozicia grupo, la maldekstraj komunistoj, kiuj akcentis, ke oni devas transformi la militon al komunisma revolucio tra tuta Eŭropo. En marto de 1919, li iĝis ano de la plenuma komitato de la Kominterno. En la sekvaj jaroj li verkis kaj publikigis teoriajn ekonomikajn librojn kielLaekonomiko de la provizora tempo (1920),Aboco de la komunismo (kun Jevgenjij Preobraĵenszkij; 1921) kaj laTeorion de la historia materialismo (1921).

Post morto de Lenin de 1924, Buĥarin iĝis ordinara membro de Politika Buroo (Politburoo). Li plu konvinke apogis la novan ekonomikan politikon (NEP) deLenin, enkondukita en 1921. La NEP antaŭhelpis la daŭran, ŝtuparan ekonomian evoluon; li kontraŭis la enkondukon de la rapida industriigo kaj agrikultura kolektivigo. Buĥarin tiel iĝis portempa koaliciulo kunStalin, kiu eluzis tiun disputon pro ŝanceligi la pozicion de siaj ĉefaj rivaluloj kielLev Trockij,Grigorij Zinovjev kajLev Kamenev.

Buĥarin sekvis en 1926 Zinovjevon en la prezidanta sidloko de plenuma komitato de Kominterno.

Stalin en 1928 ŝanĝis sian opinion pri la afero kaj apogis ekde tiam la programon de la rapida, fortigita kolektiviga programo. Li nomis Buĥarin kontraŭulo de la programo kaj tiel Buĥarin en aprilo de 1929 perdis sian pozicion en la Kominterno kaj oni eĉ ekskludis lin en novembro el la Politburoo.

Li pro la premo rifuzis siajn antaŭajn opiniojn kaj Stalin parte redonis al li la poziciojn. Kvankam li iĝis en 1934 ĉefredaktoro deIzvestija kaj partoprenis en ellaboro de la nova soveta konstitucio en 1936, li neniam reakiris la perditan potencon kaj influon.

Oni arestis lin kaŝe en januaro de 1937 kaj ekskludis lin el la komunista partio kiel „trockiiston”. En marto de 1938 li iĝis jam akuzito por kontraŭrevolucia agado kaj aliaj falsaj agadoj. Oni kondamnis kaj ekzekutis lin. Li rericevis la partianecon en 1988.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nikolaj_Buĥarin&oldid=9143039"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp