Ĝi tamen estis tre influita deUsono, kiu intervenis en la politika vivo. Dum iom da tempo eĉ prezidento estis usona aventuristoWilliam Walker en1856. Usonaj aventuristoj, nomatajFilibustroj, entreprenis konverti Nikaragvon en ŝtaton de amerika Unio, same kiel estis atingite aneksanteTeksason kajKalifornion al Usono, sed sen la interveno de sia registaro. La celo de tio estis gajni favorojn de la sklavposedantoj en la suda parto de Usono, kiuj estis irontaj al interna milito kun la nordo. Unu el la celoj de la filibustroj estis precize restarigisklavecon en la centran parton de la amerika kontinento, kaj por tio ili intencis komenci per Nikaragvo.
Poste estis tridek jaroj de konservativa regado, ĝis kiam liberalaJosé Santos Zelaya prenis povon en1893. Usono denove gvidis ribelon en1909, interalie por favori la konstruadon de centramerika kanalo, kaj okupis la landon de1912 ĝis1933.
La nova registaro suferis la kontraŭstaron de la Usona registaro, gvidata de konservativaRonald Reagan, kiu timis eblan influon de lakuba revolucio. Usono organizis kontraŭrevoluciulan militistaron, nomatancontra (dekontraŭrevoluciularo) kiu komencis sian agadon en1982 ekde siaj bazoj enHonduro. En1988 la nikaragva armeo kontraŭbatalis ĉe la limo kun Honduro por finigi la konstantan kontraŭstaron de lacontra.
La malbonega heredata ekonomia situacio, la usona blokado kaj la propraj eraroj kondukis al forta ekonomia krizo. Post nova balotado en1990, venkis la opozicia kandidatoVioleta Barrios, vidvino de ĵurnalistoPedro Chamorro, murdita de la reĝimo de Somoza.
De tiam la balotoj plu okazas regule, kvankam la grado de korupteco estas alta kaj la malriĉeco estas unu el la plej grandaj de la tuta Ameriko. En1996 venkis la liberaloArnoldo Alemán kaj en2001Enrique Bolaños, ĉiuj kontraŭsandinistoj. En1998 lauragano Mitch detruis amase la landon kaj mortigis ĉirkaŭ 3,000 personojn. En2003 la tiama prezidento Alemán estis enkarcerigita pro koruptado.
En2006 Ortega, post 16 jaroj de malvenko, venkis prezidentajn balotojn (38 % de la voĉdonoj) kontraŭ la liberala kandidato nome Eduardo Montealegre (28 %). La internacia gazetaro rekomencis kampanjon kontraŭ Ortega kaj sandinistoj pro diversaj kialoj.
La plej multo de la loĝantaro troviĝas en la okcidenta regiono, kie situas la ĉefurbo Managvo, kaj la du ĉefaj urbojLeono kajGranado.En tiu parto troviĝas ankaŭ du grandaj lagoj:Lago de Managvo kajLago de Nikaragvo.
Nikaragvo organiziĝas en 15 Departementoj, kies nomoj kaj ĉefurboj (krom se la nomoj estas la samaj) estas: