Nigrulo estashomo kieshaŭtakoloro estas malhelbruna ("nigra"). En pli strikta senco, nigrulo estasnegroido, do ano de homaraso origine elAfriko sed pro sklaveco kaj elmigrado disvastiĝinta al aliajkontinentoj, ĉefeAmeriko. Do por ĝusta difino oni ankaŭdevus inkluzivi ankaŭ aliajn fizikajn trajtojn, kielhartipon. Tre malhelbrunajnmelanezojn kajdravidojn oni nur escepte nomus "nigruloj".
Lingva noto
En la fruaj tempoj deEsperanto, oni kutime uzis la vortonnegro por nigruloj. Nuntempe tio tamen estas pli malkutima, kaj kelkaj konsideras ĝinrasisma (paralele al la rasismeco de la anglalingva vorto "negro"). En lahispana kaj en laportugala lingvo "negro" signifas nur "nigra, nigra koloro, nigrulo", sekve, en tiuj lingvoj "negro" estas normala vorto (minimume en la senco de koloro). EnBrazilo, nigrulo nomas sin "negro" en pozitiva senco, ĉar ofense oni uzas vortojn kiel "crioulo" (naskiĝinto ĉe iu, t. e., hejmasklavo) aŭ "macaco" (portugala vorto por 'simio'; elvokante la rasisman ideon ke nigruloj rilatas al simioj). EnUsono, la hispana vortonegro estis prenita kiel fremda vorto, kaj akiris ofendan signifon; poste, pro forta influo de Usono en internacia kulturo, "negro" akiris ofendan signifon en nelatinidaj lingvoj.