Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nigrakapa kosifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa kosifo
Nigrakapa kosifo
Nigrakapa kosifo

Biologia klasado
Regno:AnimalojAnimalia
Filumo:ĤordulojChordata
Klaso:BirdojAves
Ordo:PaseroformajPasseriformes
Familio:MuŝkaptuledojMuscicapidae
Genro:Cossypha
Specio:C. dichroa'
Cossypha dichroa
(Gmelin,1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

LaNigrakapa kosifo (Cossypha dichroa) estas specio debirdo de la familio deMuŝkaptuledoj kaj genroCossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj.

Tiuafrotropisa specio estas sufiĉe simila al laRupela kosifo kaj al laHeŭglina kosifo, tio estas, same kiel tiuj, tiu ĉi estas specio kuntre oranĝecaj pugo kaj subaj partoj pli etendaj ol ĉe aliaj samgenranoj. Krome la supraj partoj estas grizecaj, dum la flugiloj estas malhelgrizaj, same kiel la vosto, kies ankaŭ la eksteraj vostoplumoj estas oranĝaj ĉebaze. La vizaĝo estas la ĉefa distingilo de tiu ĉi specio, ĉar ĝi ne montras la komunan blankan superokulan strion, sed male lakapo montriĝas tute nigra el la beko, sub la okulo al la orelzono kaj malantaxua kapo; tiu nigra areo estas tre klare limigita de la oranĝa zono kiu enhavas mentonon, gorĝon, kolumon kaj nukon, krom resto de la subaj partoj. Tiu trajto de la nigra kapo nomigas la specion. La beko estas nigra kaj kruroj kaj piedoj grizecaj.

Ĝi troviĝas enSudafriko kajSvazilando. Ties naturabiotopo estassubtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Birdoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nigrakapa_kosifo&oldid=7859037"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp