La Nigra Maro havas precizan areon de 436,400 km² (sen inkluzivi Azovan Maron),[1] maksimuman profundan punkton de 2212 m,[2] kaj volumenon de 547,000 km³.[3] La Nigra Maro formas orientan al okcidento tendencan elipsan depresion kiu kuŝas inter la menciitaj landojBulgario,Kartvelio,Rumanio,Rusio,Turkio kajUkrainio.[4] La maro estas retenita de laPontaj Montoj sude kaj de laKaŭkaza Montaro oriente kaj prezentas ampleksan breton al nordokcidento. La plej longa orienta al okcidento etendo estas ĉirkaŭ 1,175 km longa.
La Nigra Maro enhavas kelkajn grandajn golfojn: Dnestra kaj Dnepro-Buga, Kalamita, Samsuna kaj Sinopa. Ĝin enfluas gravajriveroj:Danubo,Dnestro,Don,Suda Bugo,Dnepro,Rioni,Kizil-Irmak. En la profundo pli ol 150 m, la akvo estas sulfurhidrogena. Pli profunde forestas vivaj estuloj pro fakte venenaj kondiĉoj. Ĉe ĝiaj bordoj troviĝas multaj kurac- kaj ripozlokoj.
La Nigra Maro havas pozitivan akv-ekvilibron; tio estas, eliro da akvo de 300 km³ jare tra Bosporo kaj Dardaneloj al la Egea Maro. Mediteranea akvo fluas en la Nigran Maron kiel parto de dudirekta hidrologia interŝanĝo. La elfluo de la Nigra Maro estas pli malvarma kaj malplisalakvenhava kaj flosas super la varma, pli salakvenhava Mediteranea enfluo – kiel rezulto de diferencoj en denseco kaŭzitaj de diferencoj en salakvenhavo – konduke al grava tavolo da anoksaj akvoj tre sub la surfacaj akvoj. La Nigra Maro ankaŭ ricevas riverakvon el grandajriveroj deEŭrazio norde de la maro, el kiujDon,Dnepro kajDanubo estas la plej gravaj.
En la pasinto, la akvonivelo variis grave. Pro tiuj variadoj en la akvonivelo en la baseno, la ĉirkaŭaj bretoj kaj asociaj elstaraĵoj foje estis tero. Je iaj precizaj akvoniveloj eblas ligiĝi kun ĉirkaŭaj akvejoj. Tra la plej aktiva el tiuj ligaj vojoj, nome laTurkaj Markoloj, la Nigra Maro aliĝas al laoceano. Kiam tiu hidrologia ligilo ne funkcias, la Nigra Maro estasendorea baseno, kiu funkcias sendepende de la tutmonda oceana sistemo. Nune la akvonivelo de la Nigra Maro estas relative alta kaj tiel la akvo de la Nigra maro interŝanĝiĝas kun laMediteraneo. La Turkaj Markoloj ligas la Nigran Maron kun la Egea Maro kaj tio koncernas Bosporon, la Marmaran Maron kaj la Dardanelojn.
Tiuj nomoj ne ĉiam estis konataj kaj uzitaj jam antaŭ la 12a jarcento, sed estas indikoj, ke ili eble estas konsiderinde pli malnovaj.
En Grekio (grekoj historie moviĝis tra la tuta Nigra Maro), la historia nomo "Eŭksina Maro" montras diferencan signifon (vidu sube) kaj estas ankoraŭ amplekse uzata:
Strabono en sia verkoΓεωγραφικά (Geografio, 1.2.10) informas, ke en antikvo, Nigra Maro ofte estis ĝuste nomita "la Maro" (en grekaho pontos). Plejparte, grek-romia tradicio nomas Nigran Maron la "Gastama maro", Eŭksinos Pontos (εὔξεινος Πόντος). Tio estaseŭfemismo anstataŭiganta pli fruan "Malgastama maro", Pontos Akseinos, unue atestita enPindaro (ĉ. 475 a.K.).
Strabo (7.3. 6) opinias ke Nigra Maro estis nomita "malfavora" antaŭ greka koloniigo ĉar estis malfacile navigi kaj ĉar ĝiaj marbordoj estis loĝataj de sovaĝaj triboj. La nomo estis ŝanĝita al "gastama" post kiam laMiletanoj koloniis la sudan marbordon, nome laPontuson, igante ĝin parto de greka civilizo.
Estas ankaŭ eble ke la nomo Akseinos ekestiĝis preter popolaetimologio de skita vorto aksšaina- "malluma", "malhela"; kaj tiele la nomo "Nigra Maro" povas tiel origini de Antikveco.
Mapo de Azio datiĝanta al 1570, titolita "Asiae Nova Descriptio", deTheatrum Orbis Terrarum deAbraham Ortelius, etikedis la maronMar Maggior ("Granda Maro", el latinamare major).
La estuaro de la riveroVeleka en laNigra Maro.Sinemorec, BulgarioBildo de SeaWiFS montras kolore la interagadon de marfluoj en la mara surfaco.
Submarfundo troviĝas grandaj rezervujoj de nafto kaj tergaso, delonge ekspluatataj deBulgario kajRumanio. Enaŭgusto 2020Turkioanoncis malkovron de la grandagasminejo kun kapacito 320 miliardoj da kubaj metroj. Se tiuj prognozoj konfirmiĝos, tio estos la plej granda gasminejo en la Nigra maro.
La Nigra maro estas la plej granda akvejo kunplurtavola akvobaseno.[13] La profundaj akvoj ne miksiĝas kun la supraj akvotavoloj kiuj ricevasoksigenon el la atmosfero. Kiel rezulto, ĉirkaŭ 90% de la pli profunda volumeno de la Nigra maro estas desenoksigenaj akvoj.[14] La modelo de la cirkulado de la Nigra maro estas ĉefe regata de la basentopografio kaj de la akvoricevoj elriveroj, kio rezultas en tre tavolita vertikala strukturo. Pro la troa tavoligo, ĝi estas klasita kielsalenhava estuaro.
La Nigra maro interŝanĝas akvon nur kun laMediteranea maro, tiel ke enfluo kaj elfluo okazas tra Bosporo kaj Dardaneloj. Enfluo el la Mediteraneo havas pli altan salenhavon kaj densecon ol la elfluo, kreante la klasikan estuaran cirkuladon. Tio signifas, ke la enfluo de densa akvo el la Mediteraneo okazas funde de la baseno dum la elfluo de pli freŝa surfaca akvo de la Nigra maro en laMarmaran maron okazas ĉe la surfaco. La elfluo estas de 16 000 m³/s (ĉirkaŭ 500 km3/j) kaj la enfluo estas de 11 000 m3/s (around 350 km3/j), laŭ Gregg (2002).[15]
La submara marfluo de la Nigra maro estasmarfluo de partikulare salenhava akvo fluanta tra la Bospora Markolo kaj laŭlonge de lamarfundo de la Nigra maro. La malkovro de la submara marfluo, anoncita la 1an de aŭgusto 2010, estis farita de sciencistoj de laUniversitato de Leeds kaj estas la unua siatipe kiu estis identigita.[16] La submara marfluo alportas salakvon tra la Bospora Markolo el la Mediteranea maro en la Nigran maron, kie la akvo havas pli altan salenhavon.[16]
Pro la anoksa akvo en la marfundo, organika materialo, inkluziveantropogenajn artifaktojn kiel boatfuelo, estas bone konservata. Dum periodoj de alta surfaca produktiveco, mallongdaŭraalgoflorado formas organikajn riĉajn tavolojn konatajn kielsapropeloj. Sciencistoj informis pri ĉiujara eksplodo defitoplanktono kio povas esti vidata en multaj bildoj de la mondoregiono fare de NASA.[17] Kiel rezulto de tiuj karakteroj la Nigra maro ricevis intereson el la kampo de maraarkeologio kaj oni malkovris restaĵojn de antikvajvrakoj en elstaraj statoj de konservado, kiel ekzemple de labizancaŝipo Sinop D, en la anoksa tavolo ĉe la marbordo deSinop (Turkio).
Modelado montras, ke en la okazo deasteroida frapo sur la Nigra maro, la liberigo de nuboj dehidrogena sulfido metas minacon al sano — kaj eble eĉ al la vivo mem — por la personoj kiuj loĝas sur la marbordo de la Nigra maro.[18]
Estis izolataj informoj pri briloj en la Nigra maro okazintaj dum tondro-ŝtormoj, eble okazigita perfulmoj kiuj estus bruligintaj brulgason elirintan el marprofundoj.[19]
La Nigra Maro eltenas aktivan kaj dinamikan maran ekosistemon, dominitan de specioj konvenigitaj al lasaletaj, nutraĵ-riĉaj, kondiĉoj. Kiel ĉe ĉiuj maraj manĝo-retoj, la Nigra Maro havas serion da trofaj grupoj, kunaŭtotrofajalgoj, inkluzive dediatomeoj kaj dinoflagelatoj, funkciante kiel primaraj produktantoj. La riveraj sistemoj drenantaj Eŭrazion kaj centran Eŭropon enkondukas grandajn volumenojn elsedimento kaj dissolvitaj nutraĵoj en Nigra Maro, sed distribuado de tiuj nutraĵoj estas kontrolita per la grado de fizikokemia tavoliĝo, kiu estas, en victurno, diktita per laŭsezona fiziografia evoluo.[20]
Dum vintro, forta vento antaŭenigas konvektan renversadon kaj suprenfluon de nutraĵoj, dum altaj someraj temperaturoj rezultigas konsiderindan vertikalan tavoliĝon kaj varman, malprofundan miksitan tavoligon.[21] Ankaŭ taglongo kaj sunradiuma intenseco kontrolas la amplekson de la eŭfotika zono. Subsurfaca produktiveco estas limigita per nutra havebleco, ĉar la anoksaj malsupraj akvoj funkcias kiel lavujo por reduktitanitrato, en la formo deamoniako. Ankaŭ labenta zono ludas gravan rolon en nigramara nutra reciklado, ĉar kemosintezaj organismoj kaj anoksaj geokemiaj vojoj reciklas nutraĵojn kiuj povas esti suprenmetitaj al la eŭfotika zono, plifortigante produktivecon.[22]
La Nigra Maro kun laKaspia Maro estas parto de la indiĝena teritorio de la zebra mitulo. Tiu mitulo estis hazarde enmetita tra la tuta mondo kaj iĝisinvada specio kie ĝi estis enmetita.
La indiĝena teritorio de la komuna karpo etendiĝas al la Nigra Maro kun la Kaspia Maro kaj laArala Maro. Kiel ĉe la zebra mitulo, la komuna karpo estas invada specio kie ĝi estis enmetita en aliajn vivomediojn.
Tiu estas alia indiĝena fiŝo, kiu troviĝas ankaŭ en la Kaspia Maro. Ĝi predas Zebrajn mitulojn. Kiel ĉe la mituloj kaj ĉe la komuna karpo, ĝi iĝis invada kie ĝi estis enmetita en aliajn vivomediojn, kiel ĉe la nordamerikajGrandaj Lagoj.
Ekde la1960-aj jaroj, rapida industria vastiĝo laŭ la marborda linio de la Nigra Maro kaj la konstruado de gravaakvobaraĵo signife pliigis ĉiujaran ŝanĝeblecon en la proporcio N:P:Si en la baseno. En marbordaj regionoj, la biologia efiko de tiuj ŝanĝoj estis pliiĝo en la frekvenco de monospecifafitoplanktono, kun frekvenco de florado dediatomeoj pliiĝanta je faktoro 2.5 kaj frekvenco de florado de ne-diatomeoj pliiĝanta je faktoro 6. La ne-diatomeoj, kiaj ekzemple la primnesiofitajEmiliania huxleyi (kokolitoforo),Chromulina sp. kaj la eŭglenofitaEutreptia lanowii povas for-konkurenci diatomeajn speciojn pro la limigita havebleco de Si, necesa ero de diatomea frustulaĵoj..[23] Kiel sekvo de tiuj floraroj, bentaj makrofitaj populacioj estis senigitaj je lumo, dum oksigenmanko kaŭzis oftan tumormortigon de marbestoj.[24][25]
La malkresko en makrofitoj estis pliigita per troafiŝkaptado dum la1970-aj jaroj, dum la enpenetra ktenoforaMnemiopsis reduktis la biomason dekopepodoj kaj aliazooplanktono en la fino de la1980-aj jaroj. Plie, fremda specio - la verukeca kombilmeduzo (Mnemiopsis leidyi) - povis establi sin en la baseno, eksplodante el kelkaj individuoj ĝis laŭtaksa biomaso de unu miliardo da tunoj.[26] La ŝanĝo en speciokonsisto en nigramaraj akvoj ankaŭ havas sekvojn por hidrokemio, ĉar C-produktanta Kokolitoj influas salecon kajpH, kvankam tiuj konsekvencoj ankoraŭ devas esti plene kvantigitaj. En centraj nigramaraj akvoj, Si niveloj ankaŭ estis signife reduktitaj, pro malkresko en la fluo de Si asociita kun advekcio trans isopiknaj surfacoj. Tiu fenomeno montras la potencialon por lokalizitaj ŝanĝoj en nigramara nutra enigaĵo por havi basen-kovrantajn efikojn.
Poluoreduktado kaj reguligaj klopodoj kaŭzis partan normaligon de Nigramara ekosistemo dum la1990-aj jaroj kaj EU-monitorada ekzercaro, "EROS21", rivelis malpliigon de N kaj P-valorojn, relative al la 1989-datita pinto.[27] Lastatempe, sciencistoj notis signojn de ekologia normaligo, parte pro la konstruado de novaj akvopurigejoj enSlovakio,Hungario,Rumanio kajBulgario lige kun membreco alEŭropa Unio. La populacioj deMnemiopsis leidyi estis kontrolitaj kun la alveno de alia fremda specio kiu nutriĝas je ili.[28]
Mallongdaŭra klimata variado en la mondoregiono de la Nigra maro estas tre influata de la funkciado de la Nordatlantika oscilado kaj de la klimataj mekanismoj kiuj rezultas el la interagado inter la aermasoj de Norda Atlantiko kaj de meza latitudo.[29] Kvankam la precizaj mekanismoj kiuj okazigas la Nordatlantikan osciladon restas neklaraj,[30] oni supozas, ke la klimataj kondiĉoj establitaj en okcidenta Eŭropo mildigas la varmon kaj la precipitadon kiu atingas Centran Eŭropon kaj Eŭrazion, regulante la formadon de vintrajciklonoj, kiuj estas tre responsaj de la regionaj ricevoj deprecipitaĵo[31] kaj influas la temperaturojn de la Mediteranea marsurfaco.[32]
La relativa forto de tiuj sistemoj ankaŭ limigas la kvanton de malvarma aero alvenanta el nordaj regionoj dum vintro.[33] Aliaj influantaj faktoroj estas la mondoregionatopografio, ĉar depresioj kaj ŝtormosistemoj alvenantaj elMediteraneo estas kanaligitaj tra la malaltaj teroj ĉirkaŭ Bosporo, dum laPonta kaj laKaŭkaza montaroj funkcias kiel ondogvidiloj, kiuj limigas la rapidon kaj vojojn de la ciklonoj kiuj trapasas la regionon.[34]
La Nigra maro estas ligita al laMonda Oceano pere de ĉeno de du malprofundaj markoloj, nome Dardaneloj kaj Bosporo. Dardaneloj estas 55 m profunda kaj Bosporo estas nur 36 m profunda. Kompare, je la tempo de lalasta glaciepoko, marniveloj estis pli ol 100 m pli malaltaj ol nuntempe. Estas pruvoj ke akvoniveloj en la Nigra maro estis konsiderinde pli malaltaj en kelkaj punktoj dum la post-glacia periodo. Kelkaj esploristoj teoriumas, ke la Nigra maro estis fermita nesalakva lago (almenaŭ en supraj tavoloj) dum la lasta glaciepoko kaj eĉ dum iom da tempo poste. Post la lasta glaciepoko, akvoniveloj de la Nigra maro kaj de laEgea maro sendepende plialtiĝis ĝis ili estis sufiĉe altaj por interŝanĝi akvon. La preciza kronologio de tiu procezo estas ankoraŭ celo de debato. Unu eblo estas ke la Nigra maro pleniĝis la unua kaj la surplusa nesala akvo fluis super la Bospora sojlo kaj finfine al la Mediteranea maro.
LaNigramara Diluvo estas hipoteza katastrofa plialtiĝo en la nivelo de la Nigra maro ĉirkaŭ 5600 a.K. pro tio ke la akvo el laMediteranea maro rompis la sojlon en Bosporo. La hipotezo estis populare disvastigita kiamThe New York Times publikigis ĝin en Decembro 1996, kvankam tuj antaŭe ĝi jam estis publikigita en akademiagazeto.[35] Kvankam oni interkonsentas, ke la sekvenco de okazaĵoj priskribita ja tiel okazis pli malpli, estas ankoraŭ debato pri la subiteco, la datado kaj la grando de la okazaĵoj. Estas rimarkinda afero de la hipotezo, ke tiaj priskriboj kondukis kelkajn ligi tiun katastrofon kun la prahistoriaj mitoj priTutmonda diluvo.[36][37]
Grekaj kolonioj (8a–3a jarcento a.K.) de la Nigra maro (Eŭksino, aŭ "gastigema" maro).
La Nigra maro estis aktiva akvovojo sur la vojkruciĝoj de la antikva mondo: nome interBalkanio okcidente, lastepoj de Eŭrazio norde,Kaŭkazo kajCentra Azio oriente,Malgranda Azio kajMezopotamio sude, kajGrekio sudokcidente. La lando en la orienta pinto de la Nigra maro, nomeKolĥido (pli malpli nunaKartvelio), markis por laantikvaj grekoj la randon de la konata mondo kaj ĝis tie ili kreis koloniojn.
Laŭ hipotezoj de kelkaj fakuloj kielMarija Gimbutas, la stepoj norde de la Nigra maro estis la origina hejmlando (Urheimat) de parolantoj de lahindeŭropa pralingvo; aliaj hipotezoj movas tiun hejmlandon pli orienten — al laKaspia maro, dum aliaj — alAnatolio.
La greka ĉeesto en la Nigra maro komenciĝis ne pli malfrue ol enla 9-a jarcento a. K. pere dekoloniigo de la suda marbordo de la Nigra maro, kio altiris kolonojn pro la greno kultivita sur tiuj areoj.[38] Ĉirkaŭ la jaro 500 a.K., permanentaj grekaj komunumoj ekzistis ĉirkaŭ la tuta Nigra maro kaj prospera komercreto ligis la tuton de la Nigra maro al la plej ampleksa reto de la Mediteraneo. Kvankam la grekaj kolonioj aliloke ĝenerale tenis tre fortajn kulturajn ligilojn kun siaj fondintajpolis, la grekaj kolonioj de la Nigra maro tuj ekdisvolvigis sian propran kulturon de laGrekoj de la Nigra maro, konataj nuntempe kiel Pontaj Grekoj. La marbordaj komunumoj de la Grekoj de la Nigra maro restis elstara parto de la Greka Mondo dum jarcentoj.[39]
16a-jarcenta mapo de la Nigra maro fare de la portugalaDiogo Homem.
La Nigra maro ludas integran parton en la ligo inter Azio kaj Eŭropo.[42] Aldone al la marhavenoj kaj fiŝkaptado, ŝlosilaj aktivecoj estas la ekspluatado de hidrokarbidoj pornafto kajnatura gaso kajturismo.
LaŭNATO, la Nigra maro estas strategia koridoro kiu havigaskontrabandajn kanalojn por movi kaj leĝajn kaj neleĝajn varojn kiel drogoj, radioaktivaj materialoj kaj falsajn varojn kies gajnoj povas esti uzataj por financi terorismon.[43]
La turka komerca fiŝkapta ŝiparo kaptas ĉirkaŭ 300 000 tunojn deanĉovoj jare. La fiŝkaptado fariĝas ĉefe vintre kaj la plej alta parto de la stokaĵo estas kaptita inter Novembro kaj Decembro.[45]
Amasra, Turkio, estas sur malgranda insulo en la Nigra maro.
En la 1980-aj jaroj,Sovetunio startigis aktivadon de esplorado por elfosinafton ĉe la okcidenta parto de la maro (nome marbordo de nunaUkrainio). Sendependa Ukrainio pluigis kaj intensigis tiun klopodon ene de siaekskluziva ekonomia zono, invitante gravajn internaciajn naftokompaniojn al esplorado. Malkovro de novaj, amasaj naftokampoj en la areo stimulis alvenon de eksterlanda investado. Tio rezultis en mallongdaŭra paca teritoria disputo kunRumanio kiu estis solvita en 2011 pere deinternacia tribunalo redifininta ekskluzivain ekonomiajn zonojn inter ambaŭ landoj.
La Nigra maro enhavas resursojn de nafto kaj natura gaso, sed la esplorado en la maro estas nekompleta. En 2017, 20 putoj estis funkciantaj. Laŭlonge de multo el ties ekzistado, la Nigra maro havis gravan potencialon por formado de nafto kaj de gaso pro la grandaj alvenoj de sedimentoj kaj de nutroriĉaj akvoj. Tamen, tio varias geografie. Por ekzemplo, esplorado estas malpli fruktodona ĉe la marbordo de Bulgario pro la franda alveno de sedimento el Danubo kio malheligas la sunlumon kaj dissolvas la organik-riĉajn sedimentojn. Multaj el la malkovroj ĝis nun okazis ĉe Rumanio en la Okcidenta Nigra maro kaj nur malmultaj malkovroj estis farita en la Orienta Nigra maro.
Nigramara marbordo kun subtropika flaŭro enGagra, AbĥazioAmasra, Turkio, situanta sur malgranda insulo en la Nigra MaroOrdzhonikidze banloko enSoĉi, RusioJalto, Krimeo
En la jaroj post la fino de laMalvarma Milito, la populareco de la Nigra Maro kielturisma allogaĵo rapide pliiĝis. La turismaj distrejoj ĉe la Nigra Maro iĝis unu el la plej kreskaj industrioj de la regiono.[46] Jene estas listo de konataj feriejoj de la Nigra Maro:
La Milito enSud-Osetio en 2008 estis militista konflikto interKartvelio en unu flanko, kaj la du parte agnoskitaj respublikoj Sud-Osetio kajAbĥazio en alia flanko, kun partopreno de Rusio. Ĝi komenciĝis la 7-an de aŭgusto 2008. La bataloj ekis en Sud-Osetio, per la Batalo de Cĥinval kaj poste etendiĝis al aliaj kartvelaj regionoj kaj al la Nigra Maro.
Simpla mapeto de la duoninsuloKrimeo, kie videblas Krimeo sude de Ukrainio kaj okcidente de Rusio: ĝi estis transdonita deNikita Ĥruŝĉov alUkrainio kaj ĝi revenis al Rusio marte de 2014.
Politika krizo en Krimeo estas serio de politikaj konfliktoj kajinternacia krizo enKrimeo, kun koncerno alUkrainio kaj alRusio, okazintaj ekdejanuaro2014. La konfliktoj komenciĝas dum lapolitika krizo en Ukrainio kaj daŭras ĝis nun, kvankam jam malaltiĝis la ebloj de militaj okazoj aŭ de perfortaj konfliktoj[mankas fonto]. Dum la konflikto okazis okupoj de administraj konstruaĵoj, surstrataj interbataloj, okupo de flughavenoj kaj amasaj mitingoj en diversaj urboj de la duoninsulo. Sekvisreferendumo pri la eventuala aliro (kaj historie reveno) de Krimeo al Rusio. Partianoj de tia eblo venkis kaj la rusiaj instancoj akceptis la peton de la porrusiaj krimeanoj (21—a de marto 2014), kvankam nur malmultaj landoj agnoskis tiun aliron al Rusio. La 27-an de marto laĜenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion denuncante la referendumon en Krimeo (konsiderante ke ĝi ne havis validecon) kaj la rusan aneksadon de la duoninsulo. La rezolucio ricevis 100 voĉojn favorajn, 11 kontraŭajn kaj 58 sindetenojn, el la 193 membroŝtatoj[47].
↑ (2006) “Asteroid impact in the Black Sea. Death by drowning or asphyxiation?”,Natural Hazards40 (2),p. 327–338.doi:10.1007/s11069-006-0017-7. 129038790.
↑Sburlea, A., L. Boicenco,et al. (2006). “Aspects of eutrophication as a chemical pollution with implications on marine biota at the Romanian Black Sea shore”,Chemicals as Intentional and Accidental Global Environmental Threats,p. 357–360.doi:10.1007/978-1-4020-5098-5_28.
↑Gregoire, M., C. Raick,et al. (2008). “Numerical modeling of the central Black Sea ecosystem functioning during the eutrophication phase”,Progress in Oceanography76 (3),p. 286–333.doi:10.1016/j.pocean.2008.01.002.
↑ (2006) “Multicentennial-scale hydrological changes in the Black Sea and northern Red Sea during the Holocene and the Arctic/North Atlantic Oscillation”,Paleoceanography21 (1),p. n/a.doi:10.1029/2005PA001184.Bibkodo:2006PalOc..21.1008L.
↑Türkeş, Murat (1996). “Spatial and temporal analysis of annual rainfall variations in Turkey”,International Journal of Climatology16 (9),p. 1057–1076.doi:[[doi:10.1002%2F%28SICI%291097-0088%28199609%2916%3A9%3C1057%3A%3AAID-JOC75%3E3.3.CO%3B2-4|10.1002/(SICI)1097-0088(199609)16:9<1057::AID-JOC75>3.3.CO;2-4]].
↑Bruce McGowan. (2010-03-04)Economic Life in Ottoman Europe: Taxation, Trade and the Struggle for Land, 1600–1800, Studies in Modern Capitalism, p. 134.ISBN 978-0-521-13536-8.
Stella Ghervas, "Odessa et les confins de l'Europe: un éclairage historique", en Stella Ghervas kaj François Rosset (ed), Lieux d'Europe. Mythes et limites, Paris, Editions de la Maison des sciences de l'homme, 2008.ISBN 978-2-7351-1182-4