Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nigra alno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra alno

Biologia klasado
Regno:PlantojPlantae
Divizio:AngiospermojMagnoliophyta
Klaso:DukotiledonulojDicotyledones
Ordo:FagalojFagales
Familio:BetulacojBetulaceae
Genro:AlnoAlnus
Specio:A. glutinosa
Alnus glutinosa
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lanigra alnoglueca alno (Alnus glutinosa) estas plantospecio, arbo el la familiobetulacoj(Betulaceae), genroalno(Alnus). Ĝi kreskas dise en Eŭropo, apud riveretoj kaj sur akvoriĉaj terenoj.

Priskribo

[redakti |redakti fonton]
Foliaro de nigra alno
Alnus glutinosa

Tiu arbo havas konusan formon, altas ĝis 20–30 m, sed ĝi povas aperi kiel arbusto en marĉoj kaj akvobordoj. La arbotrunko estas rekta, la branĉoj grandparte estas horizontalaj. La ŝelo estas glata ĉe la juna arbo, kun brilaj, blankaj makuloj. La maljuna arbo havas brungrizan, skvame kreviĝantan ŝelon. La ŝosoj junaĝe estas gluecaj, senharaj, violbrunaj kaj blanke makulitaj.

La burĝonoj estas mallongaj, ovoformaj, pedunklitaj, nigreviolaj kaj gluecaj. La folioj longas 5–10 cm, kun duobla denta rando; ili havas formon de renversita ovo kun konkava fino; komence ili estas gluecaj - kio pravigas la latinan epiteton. Ili falas malfrue kaj restas verdaj ĝis la fino.

La arbo estas ambaŭseksa: la stamenajamentoj staras ŝosospinte kaj havas koloron inter ruĝa kaj flava. La etaj, ruĝbrunaj pistilaj spikoj kreskas ŝosopinte, apud la antaŭjaraj ŝajn-strobiloj, sur la senfoliaj branĉoj.

La frukto longas 1–1,5 cm kaj pendas sur samlonga pedunklo. Ĝi maturiĝas al malhelbruna ŝajn-strobilo. La semoj estas etaj, kvinangulaj, senflugilaj, brile brunaj.

Tiupalearktisa specio kreskas relative rapide, vivas longtempe kaj emas al vegetativa reproduktiĝo. Ĝi bezonas akvon, lumon, ŝatas la varmon, toleras la poluitan aeron. Ĝi kreskas rapide apud riveroj, riveretoj, sur ebenaĵaj marĉoj, oksigenriĉaj terenoj.

Ĝi floras enfebruaro-aprilo. Sur la radikoj vivas nitrogen-fiksajaktinobakterioj (Frankia alni).

Uzo

[redakti |redakti fonton]

La oranĝe flava ligno estas tro mola por industria uzo. Ĝi rezistas al malsekeco kaj estas precipe subakve longdaŭra (oni uzis ĝin por konstruo de pontoj). Ĝi estas facile skulptebla. En la ŝelo abundastanacido.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Biologio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nigra_alno&oldid=7866211"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp