| Чорний ворон | |
|---|---|
| filmo | |
| Originala titolo | Nigra Korvo |
| Originala lingvo | rusa, ukraina |
| Kina aperdato | 2019 |
| Ĝenro | militdramo |
| Buĝeto | 27000000 hryvnja |
| Reĝisoro(j) | Taras Tkačenko |
| Rolantoj | Taras Tsymbaliuk |
| IMDb | |
Nigra Korvo (ukraine Чорний Ворон) estas ukraina historiadrama filmo de 2019 pri la Ĥolodnojarska Respubliko, la lasta loko en Ukrainio kiu rezistis la vastiĝon deSovetunio, bazita sur novelo deVasil Ŝklar.

La filmo rakontas pri la fino de laSovetia-Ukrainia Milito, pri la lasta angulo en la centro de la antaŭaUkraina Popola Respubliko, kiu rezistis kaj strebis por la sendependeco de Ukrainio. La ĉefrolulo estas ulo, kiu vivis pacan vivon kaj suferis pro la politiko deRuĝa teroro - la ĉekistoj kidnapis lian patron rekte de la strato, torturis lin kaj mortigis lin, post kio la ulo decidas aliĝi al la ukraina subtera movado kaj pro siaj servoj ricevas la kromnomon Nigra Korvo.
Sovetaj trupoj konfiskas manĝaĵojn de ukrainaj kamparanoj kaj pafas tiujn, kiuj malkonsentas, supozeble por helpi la malsatantojn en la Volga regiono, fakte, transprenante ĉion por si kaj portante ĝin al grandaj urboj, malgraŭ la fakto, ke Ukrainio mem suferis promalsatego, sed la trupoj de la Ĥolodnojarska Respubliko parte repuŝas la ĉekistojn.
La personeco de la gvidanto de la respubliko baziĝas sur reala persono nomita Ivano Ĉornovus, kiu agadis enĈerkasa provinco ĝis 1925 kaj rezistis la subpremajn politikojn de Sovetunio, savante homojn. Ne ekzistas informoj pri la morto de Nigra Korvo en sovetiaj fontoj.
La filmo ricevis pozitivajn recenzojn de filmkritikistoj[1][2][3].