Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nifologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artista prezentado de Nifoj

Nifologio estas la agado kiu esplorasNifo-raportojn kaj klopodas doni eksplikojn. La nifologio estas de la universitata mondo multfoje konsiderata kielpseŭdoscienco, ĉar ĝi ne sukcesas disvolvi uniforman kaj objektivan esplormetodologion kiel kutima en la scienco.

Karakteriza por tio estas ke en la nifologio ekzistas diverĝaj tendencoj. Kelkaj nifologoj supozas ke nifoj estas stiritaj deeksterteranoj. Aliuloj supozas ke nifoj estas ankoraŭ ne klarigitaj naturfenomenoj en la teraatmosfero. Ankoraŭ aliuloj sugestas la eblecon ke nifoj estas manifestiĝo de realeco kiu superas nian komprenpovon.

Krom tio estas klare ke multaj trompistoj aktivas en la mondo kiu okupas sin per nifoj. Tio komplikas la laboron de homoj kiuj serioze deziras okupi sin pri nifoj, ĉar la esplorkampo pro tio malsereniĝas.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nifologio&oldid=8387665"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp