Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Niedermuhlern

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

4 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je17 aŭg. 2021.
Niedermuhlern
Blazono de Niedermuhlern
Blazono de Niedermuhlern
Blazono de Niedermuhlern
Niedermuhlern dumvintre
Niedermuhlern dumvintre
Niedermuhlern dumvintre
komunumo en Svislando
KantonoBerno
Administra distriktoBerno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009Seftigen
Koordinatoj 46° 51′ 42″ N7° 27′ 56″ O / 46.86167 °N, 7.46556 °O /46.86167; 7.46556(mapo)Koordinatoj:46° 51′ 42″ N7° 27′ 56″ O / 46.86167 °N, 7.46556 °O /46.86167; 7.46556(mapo)

Map

Nombro de loĝantoj464
Areo7,25 km²
Alteco829 msuper marnivelo
Poŝtkodo3087
Komunumkodo0877
Mapo de Niedermuhlern
Mapo de Niedermuhlern
Mapo de Niedermuhlern
vdr

Niedermuhlern estis ĝis la 31-a de decembro2009 komunumo de ladistrikto Seftigen kaj ekde la 1-a de januaro2010 komunumo de laadministra distrikto Berno-Mezlando enKantono Berno,Svislando. Ĝi havis 464 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Niedermuhlern situas en laSvisa Mezlando en monteta regiono proksimume 10 kilometrojn sude de lafederacia urboBerno kaj okcidente de la valo de la riveretoGürbe. La okcidentan parton de la komunuma teritorio senakvigas la rojoScherlibach okcidenten al la riveroSense, dum la orienta parto estas senakvigita alGürbe. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Niedermuhlern (sur alteco de 829 ms.m. en la centro de la komunumo) la setlejojBachmühle (sur alteco de 776 ms.m. apud la rojo Scherlibach),Holzmatt (sur alteco de 845 ms.m. sude de la ĉefvilaĝo),Niederblacken (sur altedo de 828 ms.m. ĉe la norda deklivo de la monteto Imihubel),Oberblacken (sur alteoc de 915 ms.m. ankaŭ ĉe la norda deklivo de Imibuhbel),Ratzenberg (sur alteco de 890 ms.m. sur jugo inter la fontoj de la rojoj Scherlibach kaj Bütschelbach okcidente de la monteto Imihubel),Uecht (sur alteco de 950 ms.m. sur jugo inter la rojoj Scherlibach kaj Bütschelbach oriente de Imihubel), kajFalebach (sur alteco de 785 ms.m. ĉe la orienta deklivo de la montoLängenberg supre de Toffen), krome al la komunumo apartenas tuta aro da izolitaj bienoj kaj biengrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,25 km², de kiuj 17,9% estas kovritaj dearbaro, 75,3% servas poragrikulturo kaj 6,1% porsetlado.[2]

Najbaraj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Niedermuhlern limas en nordo alWald, en oriento alToffen, en sudo alRüeggisberg, kaj en okcidento alOberbalm.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

La komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Niedermuhlern pasas la vojoj n-ro 1212 (deRiggisberg alOberbalm), l221 de Niedermuhlern alWald, kaj 1214 de Kehrsatz alHelgisried. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A6 troviĝas 7 kilometrojn nordoriente apud Belp. Per lapoŝtaŭtolinioj deWabern al Niedermuhlen kaj de Riggisberg alKöniz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niedermuhlern datiĝas el la jaro1241 kielMuolerrun. Ekde la13-a jarcento diversajbernaj civitanoj kaj monaĥejoj apartenis bienojn en Niedermuhlern. En la jaro1456 la senjoroj de Ringoltingen kaj en la jaro1557 la senjoroj Zehender posedis la senjorecon kan malaltanjurisdikcion. Proksimume en la jaro1600 la malalta jurisdikcio estis akirita de la urboBerno, kiu administris la komunumon en la urba tribunalo. Post la fino de laHelveta Respubliko Niedermuhlern estis atribuita al ladistrikto Seftigen kaj post ties malfondo en la jaro2010 al laadministra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto:Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto:Anne-Marie Dubler:Niedermuhlern enHistoria Leksikono de Svislando (2009-01-08)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]


v  d  r
Komunumoj de la administra distrikto Berno-Mezlando
Allmendingen ĉe BernoArniBäriswilBelpBernoBiglenBleiken ĉe OberdiessbachBolligenBowilBremgarten ĉe BernoBrenzikofenBüren zum HofClavaleyresDeisswil ĉe MünchenbuchseeDiemerswilEtzelkofenFerenbalmFraubrunnenFrauenkappelenFreimettigenGelterfingenGerzenseeGolatenGrafenriedGrosshöchstettenGuggisbergGurbrüHäutligenHerbligenIffwilIttigenJabergJegenstorfKaufdorfKehrsatzKiesenKirchdorfKirchenthurnenKirchlindachKönizKonolfingenKriechenwilLandiswilLaupenLimpachLindenLohnstorfMattstettenMeikirchMirchelMoosseedorfMühlebergMühledorfMühlethurnenMülchiMünchenbuchseeMünchenwilerMünchringenMünsingenMuri ĉe BernoNeueneggNiederhünigenNiedermuhlernNoflenOberbalmOberdiessbachOberhünigenOberthalOppligenOstermundigenRiggisbergRubigenRüeggisbergRümligenRüscheggSchalunenScheunenSchlosswilSchwarzenburg(AlbligenWahlern)StettlenTägertschiToffenTrimsteinUrtenen-SchönbühlVechigenWaldWalkringenWichtrachWiggiswilWileroltigenWohlen ĉe BernoWorbZauggenriedZäziwilZollikofenZuzwil
v  d  r
Komunumoj de la iama distrikto Seftigen ĝis 2009


Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Niedermuhlern&oldid=8762855"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp