Nickelodeon |
---|
 |
televidstacio |
---|
Ĝeneralaj informoj |
---|
Landoj | Usono |
Komenciĝo de elsendoj | 1979 |
Posedata de | Paramount Media Networksvd |
Lingvo | angla lingvovd |
Nombro da sekvantoj en sociaj retejoj | (stato la 29-a de aprilo 2024) |
|
Nickelodeon estasusona kabla televida kanalo lanĉita la 1-an de aprilo 1979. Ĝi estas posedata deViacomCBS.
Dum sia historio, Nickelodeon enkondukis plurajn fratajn kanalojn kaj temajn programajn blokojn. La 4-an de januaro 1988 Nickelodeon lanĉisNick Jr., matena labortaga bloko direktita al antaŭlernejaj infanoj. La 11-an de aŭgusto 1991, la reto lanĉis alian ĉefan markon, laNicktoons: originalajanimaciaj filmoj kreitaj specife por la reto. La marko Nicktoons enkondukis sian propran fratan kanalon, lanĉitan en 2002. En 1999, Nickelodeon partneriĝis kunSesame Workshop (infaneduka senprofita organizaĵo konata interalie pro la produktado de la eduka serioSezamostrato) por kreiNoggin, eduka marko konsistanta el kabla kanalo kaj interaga retejo. Du blokoj direktitaj al adoleska publiko,TEENick (antaŭe ĉe Nickelodeon) kajThe N (antaŭe ĉe Noggin), estis kunfanditaj en memstaran kanalon,TeenNick, en 2009.
En septembro 2018, la kanalo spekteblis en iom pli ol 87 milionoj da hejmoj enUsono, kaj aldoniĝas multaj pliaj en aliaj landoj: Estas ĉirkaŭ 30 branĉoj de Nickelodeon tutmonde, inkluzive ekzemple enGermanio ekde 2005 kaj enAŭstrio ekde 2006.