Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Niccolò Tron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niccolò Tron
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro1399 (1399-01-01)
en Venecio
Morto28-an de julio1473 (1473-07-28) (74-jaraĝa)
en Venecio
TomboTomb for the Doge Niccolò Tron(en)Traduki
Sankta Maria Glorplena de la FratojRedakti la valoron en Wikidatavd
ŜtatanecoVenecia respublikoRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
OkupodiplomatoRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Postenoj
PostenojDoĝo de Venecio(1471–1473)
ambasadoroRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Nikolao Tron (1399-1473) estis Niccolò estis filo de Luca Tron kaj Lucia Trevisan. kaj patro de Filippo Tron. Dum sia juneco, li laboris komerce kaj sukcesis en kelkaj akumuli signifoplenajn havaĵojn je preskaŭ 60 mil dukatoj, laŭ kelkaj fontoj. Post multe vojaĝi tra Oriento (ĉefe alEgiptio kajRodoso), li akiris domojn kaj vendejojn permesantaj al li vivi komfortan vivon. Laŭ kelkaj fontoj, granda parto de liaj riĉaĵoj devenis de lia aktiveco kiel uzurulo, kion li ekzercis sur siaj samtempuloj malpli bonŝancaj. Li edziĝis al Dea Morosini, kies filo Giovanni Tron mortis en 1471, kiel arestito de la turkoj. En avancita aĝo, li eniris en publikan karieron, kie li distingiĝis pro sia ekstrema zorgo pri la taskoj al li asignitaj. Li estis konata pro sia senpripensa karaktero, kaj malgraŭ tio, li estis elektita doĝo en 1471.

Li sukcedis alCristoforo Moro (1390-1471) kaj estis sukcedita deNicolò Marcello (1399-1474) kiel 68-a Doĝo de laVenecia Respubliko. Li venkis la elektadon en la25-a de novembro1471 kontraŭ la estontaj doĝoj de VenecioPietro Mocenigo kajAndrea Vendramino. Dum lia regado li solidigis la kontrolon de la Venecia Respubliko sur laKipra insulo kaj malgrandigis la oftajn kverelojn kontraŭ la turkoj formante aliancon kun la persa sultano Uzun Hasan (1423-1478). Lia politika lerteco ebligis alVenecio periodon da libereco dum sia regado. Tamen lia politiko pri pligrandigado de la militaj fortoj pezis sur la publika ŝuldo de la venecia respubliko.

En 1471, Niccolò Tron alproprigis sin el la montetoj deMontello, kie la multevalorajkverkoj estas uzataj en la konstruo de la veneciajgaleroj. La kverkaro de Montello atingis la arsenalon de Venecio pere de la Rivero Piave. Niccolò Tron kreis novan monsistemon en Venecio, kaj enkondukis la moneron Tron, portante la profilon de la reganto, kies praktiko estis malaprobita de la venecianoj, kiu malakceptadis ajnan kulton pri personeco ene de la venecia respubliko. Post lia morto, la moneroj estis forprenitaj je cirkulado.

En 1472, la nobla venecianinoKatarina Kornaro (1454-1510) edziniĝis alJakobo la 2-a (1439-1473), lasta reĝo deKipro, por honorigi la ŝuldojn kuntiritajn de lia familio, sed interŝanĝe li postulis kelkajn avantaĝojn. Tamen, lia morto, en la6-a de julio1473, kreis gravan internacian krizon: Katarina gravediĝis sed la infano mortis baldaŭ post la naskiĝo. Multaj ŝtatoj postulis la novan reĝlandon. Ĉirkaŭ la jarfino, ribelo kontraŭ la vidvino de Jakobo la 2-a devigis Venecion sendi floton al Kipro kaj ili ekposedis la insulon, pliigante la marimperio de la venecianoj. Tiuepoke, Niccolò Tron trovis la morton, en la28-a de julio1473, havante 64 jarojn.

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Kelkaj doĝoj de Venecio

[redakti |redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Homoj
Portala ikonoPortalo pri Literaturo
Portala ikonoPortalo pri Historio
Bibliotekoj
Ĝermo pri Biografio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priBiografio,Italio kajDoĝo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĝermo pri Italio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Niccolò_Tron&oldid=8779012"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp