Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Netstal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝonNetstal (stacidomo).
Netstal
Blazono de Netstal
Netstal
vilaĝo • former municipality of Switzerland
KantonoGlaruso
Komunumo(j)Glaruso
Geografia situoCH1903: 722889 / 213653(mapo)47.06259.0563888888889Koordinatoj:47° 4′ N,9° 3′ O;CH1903: 722889 / 213653(mapo)f1

Map

Nombro de loĝantoj2858
Areo10,63 km²
Alteco464 m super marnivelo
Poŝtkodo8754
Mapo de Netstal
Administrado
Poŝtkodo8754
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Geografio
Geografia situoCH1903: 722889 / 213653(mapo)47.06259.0563888888889Koordinatoj:47° 4′ N,9° 3′ O;CH1903: 722889 / 213653(mapo)[+]
Alto464 m[+]
Areo10,63 km² (1 063 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Netstal (Glaruso (komunumo))
Netstal (Glaruso (komunumo))
DEC
Situa mapo de la komunumo Glaruso

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoNetstal[+]
vdr

Netstal estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo enKantono Glaruso, enCentra Svislando. Ĝi havis 2858 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro2011 Netstal integriĝis kadre de laglarusa komunumreformo al la nova komunumoGlaruso.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Netstal situas ĉe la bordo de la riveroLinth, norde de la kantonĉefkomunumoGlaruso. En la sudo de la vilaĝo la riveroLöntsch, kiu elfluas el laLago de Klöntal, alfluas al Linth.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo

[redakti |redakti fonton]

La komunumo Netstal limis en okcidento kaj nordo alNäfels, en nordoriento alMollis, en oriento alEnnenda, en sudo alGlaruso kajRiedern, kiu situas inter Glaruso kaj Netstal.

Trafiko

[redakti |redakti fonton]

Netstal disponas pristacidomo de la trajnlinio deSvisaj Federaciaj Fervojoj deRapperswil traUznach kajGlaruso alLinthal.

Tra Netstal pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 kiu traKlausen-Pasejo kondukasPfäffikon traGlaruso alAltdorf. La plej proksima alveturejo al lasvisa aŭtovojo A3 situas norde enNiederurnen en distanco de 4 km.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Netstal datiĝas el la jaro1289.[1]

Post lareformacio en la16-a jarcento la plimulto de la loĝantaro de Netstal restis katolika. Dum la religia divido de la lando Glaruso, en Netstal enErlen 77 foje kunvenis la katolikalandkomunumo.

Jam en la 17-a jarcento en Netstal setlis unuaj industriaj entreprenoj. En la jaro1679 estis malfermita papera muelejo. En la jaro1856 estis fondita la maŝinfabriko kaj gisejo, kiu poste fariĝis laNetstal Maschinen AG.

Kadre de laglarusa komunumreformo kun efiko de la 1-a de januaro2011 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumojEnnenda,Netstal kajRiedern estis integritaj al la komunumoGlaruso, kiu per tiu kuniĝo atingas urban grandecon.

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Karin Marti-Weissenbach:Netstal en laHistoria Leksikono de Svislando (2010-04-20)

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Bildoj

[redakti |redakti fonton]
  • Gastejo Bären
    Gastejo Bären
  • Vilaĝeniro venante de Näfels
    Vilaĝeniro venante de Näfels
  • Katolika preĝejo
    Katolika preĝejo
  • Protestanta preĝejo
    Protestanta preĝejo
v  d  r
Komunumoj de Kantono Glaruso
Blazono
Blazono
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Netstal&oldid=9004990"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp