Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Netivot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Netivot
urbo
urba konsilioRedakti la valoron en Wikidatavd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Israelo
DistriktoSuda distrikto
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro31 314  (2016)
Loĝdenso5 566 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo31° 25′ N,34° 35′ O(mapo)31.41666666666734.583333333333Koordinatoj:31° 25′ N,34° 35′ O(mapo)[+]
Alto80 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo5,626 kvadrataj kilometrojŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Netivot (Israelo)
Netivot (Israelo)
DEC
Situo de la komunumo enSuda distrikto
Netivot (Israelo)
Netivot (Israelo)
DEC
Situo de la komunumo enIsraelo

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoNetivot[+]
vdr
Publika konstruaĵo ĉe la urbo

Netivot (hebree נְתִיבוֹת,Nəṭīvōt, signifante vojoj,arabe نيتيفوت)) estas urbo en suda Israelo. Ĝi situas en la regiono Besor, interBeerŝeba kajGazao, ĉe la okcidentaNegevo. La urbo, situanta 30 km kaj deAŝkelon kaj deBe'er Ŝeba, havas 35 631 loĝantojn (2018)[1].

Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis31 314 loĝantoj sur areo de5,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de5 566 loĝantoj/km².

Historio

[redakti |redakti fonton]

Netivot estis fondita la 10-an de majo 1956, kiel enmigrinta komunumo kaj estis komence nomitaAzata. Ilia nuna nomo estis prenita de laLibro de Proverboj en laBiblio: "kaj iliajvojoj estas paco" (Sentencoj 3:17).  Ĝi estas konsiderita ekzemplo de israela evoluurbo. Ekde ĝia fondo, la urbo suferis de altasenlaboreco, malalta investo kaj relativamalriĉeco.

La loĝantaro konsistas ĉefe el orientaj judoj, parencoj kaj posteuloj de judoj forpelitaj el arabaj landoj kaj poste alvenis enmigrintoj el iamaSovetunio.

Male al la najbaraj evoluurbojOfakim kajSderoto, la urbo spertis iun pliiĝon en la lastaj jaroj. Netivot fariĝis pilgrimloko ekde tiam du gravaj nuntempajrabenoj estas entombigitaj en la municipa tombejo:

  • Baba Sali (rabeno Jisrael Abu-ĥacejra)
  • Rabeno Ŝalom Ifargan

Ĉe la ĉiujara memorfestivalo por la rabenoj, centoj da miloj da religiaj judoj venas kaj preĝas ĉe iliaj tomboj[2].

En la lastaj jaroj, ĝia graveco kiel pilgrimloko rezultigis la karakteron de la urbo iĝanta ĉiam pli religia kaj sekve religiaj institucioj estis establitaj tie[3].

La urbo situas sur la ĉefŝoseo de Beerŝeba al Aŝkelon. En februaro 2015, la urbo estis ligita al la israela fervojreto per la nova Aŝkelon - Beer Sheva fervoja linio.

La 27-an de decembro 2008, Netivot estis trafita por la unua fojo perraketo lanĉita de laGaza Sektoro. Ekde tiam ĝi fojfoje suferis de raketlanĉoj[4]. En laatako de Hamaso kontraŭ Israelo, dekoj da loĝantoj estis murdpafitaj.

La ĉefa ekonomia sektoro de la urbo estasagrikulturo.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Table 3 - Population of Localities Numbering Above 2 000 Residents and Other Rural Population. Israela Centra Oficejo pri Statistiko (30an de septembro 2014). Alirita 1an de oktobro 2014 .
  2. Netivot journal, in spirit of atonement, an apology to sefardiscm.New York Times
  3. "Negev town of Netivot transforms into South's nightlife hotspot", Haaretz, 2008-10-17. Kontrolita 6. september 2015.
  4. Rocket explodes near school in Netivot. jpost.com

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Ĝermo pri Israelo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priIsraelo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Netivot&oldid=8906517"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp