Nestotruo estas truo aŭ tunelo elfosita en grundo fare deanimalo por krei spacon taŭgan por loĝado, portempa rifuĝo, aŭ kiel produkto demovkapablo. Nestotruoj havigas formon de ŝirmo kontraŭpredado kaj ekspono al naturelementoj, kaj tiele la nestotrua vivmaniero estas tre kutima inter animaloj. Nestotruoj estas ankaŭ komune konservataj enfosilioj kiel tipo despurfosilio.
Ekzemploj de nestotruaj animaloj estas nombrajmamuloj,amfibioj,fiŝoj (pulmofiŝoj[1]),reptilioj, kajbirdoj (inklude malgrandajndinosaŭrojn[2]), same kiel nombrajnsenvertebrulojn kiajinsektoj,araneoj,eĥinoj,krustuloj,pektenoj kajvermoj.
Ampleksa vario de animaloj konstruas aŭ uzas nestotruojn laŭ multaj diferencaj tipoj de subgrundo. Eblemamuloj estas plej bone konata pro nestotrui, ĉefeInsektomanĝuloj kiaj la vorematalpo, kajroduloj kiaj la fekundegajmarmotoj inter kiuj laarbara marmoto. Lakuniklo, nome membro de la ordoLeporuloj, estas tre bone konata nestotruanto. Estas ĉirkaŭkalkuloj ke ununura marmota nestotruo okupas tutan kuban metron, forigante 320 kg el restaĵoj. EĉKarnomanĝuloj kiaj lasurikato, kajMarsupiuloj, estas nestotruantoj. La plej granda nestotruanta animalo estas probable lablanka urso kiam ĝi faras sianpatrintruon en neĝo aŭ tero.
Nestotruoj de birdoj estas kutime farataj en molaj grundoj; kelkaj pingvenoj kaj aliajpelagaj marbirdoj elstaras pro ties nestotruoj. LaMagelana pingveno estas ekzemplo de tia nestokonstruanto, kiu faras nestotruojn laŭlonge de marbordaj regionoj dePatagonio deĈilio kajArgentino.[3] Aliaj nestotruantaj birdoj estaspufinoj,alcionoj, kajabelmanĝuloj.
Nestotruoj povas esti konstruataj en ampleksa vario de subgrundoj. Kangura muso konstruas nestotruojn en fajna sablo.Skabiaj iksodoj konstruas siajn nestotruojn en la haŭto de infestita animalo aŭ homo.Termitoj konstruas nestotruojn en ligno. Kelkaj eĥinoj kaj pektenoj povas fari nestotruojn en roko. Nestotruoj povas ankaŭ gami laŭ komplekseco el simpla tubo kelkajn centimetrojn longa al kompleksa reto de interkonektaj tuneloj kaj ĉambroj centojn aŭ milojn de metroj de totala longo, kiaj tiuj de la tre disvolvigitaj nestotruoj dekunikloj.