Nestoskatolo aŭ nestokesto estas homfarata skatolo havigita al animaloj por nestumi ene. Nestoskatoloj estas plej ofte uzataj por kaj naturaj kajalhejmajbirdoj, en kiu kazo ili nomiĝas ankaŭbirdodomoj, sed ankaŭ kelkajmamulaj specioj povas uzi ilin.
Nestoskatolo estas kutime farataj elligno, sed por birdoj lastatempe estas farataj el miksaĵo de ligno kajbetono, nomitalignobetono aŭlignocemento. Oni uzas ankaŭ nestoskatolojn elmetalo, sed tiu estas ĝenerale netaŭgaj por eksterdoma uzado, ĉar povas trovarmiĝi facile pro sunfrapado.
Por ebligi nestadon por birdoj, kies piedoj ne estas alkroĉigemaj oni povas fiksi antaŭ la eniro "teraseton".
Tipaj loĝantoj estas malgrandaj birdoj kielsturnoj. Por tio oni nomigas ofte nestoskatolojn sturnujoj.
Oni devas fiksi nestoskatolojn en lokoj ne atingeblaj porkatoj kaj aliaj rabobestoj (putoroj,musteloj ktp.) kajroduloj (ratoj). Rememoru, ke kelkaj rabobestoj grimpas pli lerte ol katoj.
Lapegoj povas detrui nestoskatolojn el ligno por kapti birdidojn dum somero aŭ loĝi dum vintro. Por defendi la loĝantojn de pegoj oni povas fiksi ronde eniro metalajn ringojn (ekzemple el skatoloj de konservaĵo k.s.). Estas efektivaj surmetoj de ligno kun horizontalajfibroj, kun truo por eniro. La pegoj ne povas detrui lignon kun horizontalaj fibroj. Tiaj surmetoj havas ankaŭ alian avantaĝon: ili faras la eniron pli longa kaj tial la katoj ofte ne povas atingi birdojn.
La birdoj ekstermas amason de noculoj -insektojn,raŭpojn,larvojn. Eĉpaseroj, kiuj nutriĝas precipe persemoj, nutras idojn per raŭpoj (precipe verdaj raŭpoj). Tial nestoskatoloj, kiuj alhelpas ĉeeston de birdoj, apartenas al plej malmultekostaj rimedoj kontraŭ noculoj.