Nestohelpanto estas termino uzata enkondutekologio kajevolua biologio por priskribi socian strukturon kiejunuloj kajmaturajadoleskoj de ĉu unu aŭ ambaŭ seksoj, restas en asocio kun siaj gepatroj kaj helpas ilin zorgi pri sekvaj idaroj, anstataŭ disiĝi kaj ekreproduktiĝi. Tiu fenomeno estis unuafoje studata ĉebirdoj kie ĝi okazas plej ofte, sed ĝi estas ankaŭ konata ĉe animaloj el multaj diversaj grupoj inkludemamulojn kajinsektojn. Ĝi estas simpla formo dekooperativa reproduktado.
Ĝi okazas ĉe malpli da 5 % el birdospecioj tutmonde, sed ĝi estas plej komuna enAŭstralio. Birdospecioj kie tiu kutimo troviĝas estas laVerdkrura galinolo, laGlanpego, kaj laApostolbirdo. LaSukerfalangero kajhomoj estas ekzemploj de mamuloj kiuj montras tiun kutimon. Ĝi videblas ankaŭ en nombraj specioj de abeloj kiajĈarpentabeloj (notu ke tio distingas el la kutimo de laeŭropa mielabelo, kie la "laboristoj" estas sterilaj kaj nekapablaj reproduktiĝi).