Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Neknekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neknekulo estas junulo kiu nek studas nek laboras. Ĉi-tiu termino egalas al laanglaakronimoNEET (Not in education, employment, or training). La akronimo NEET estis unue uzata en laUnuiĝinta Reĝlando, sed ĝia uzo disvastiĝis al aliaj landoj kiuj inkluzivasJapanion,Sud-Koreion, kajTajvanon.

En la Unuiĝinta Reĝlando, la kategorio enhavas homojn kiuj aĝas de 16 ĝis 24; La subgrupo de neknekuloj kiuj aĝas 16-18 estas ofte de aparta fokuzo. En Japanio, la kategorio enhavas homojn kiuj aĝas 15-34 kaj nek laboras, nek dommastrumas, nek estas aliĝitaj enlernejo aŭ labor-rilata trejnado, kaj ne serĉas laboron.

LaOECD uzas ĝin kiel indikilon por klasifiki junulojn el diversaj landoj kiuj ne estas en edukado, trejnado aŭ laborado. En 2024 Rumanio estis la lando en Eŭropa Unio kie estas plej multaj neknekuloj[1].

Terminoj en aliaj landoj

[redakti |redakti fonton]

EnHispanio,Meksiko,Argentino, kajUrugvajo, krom aliaj hispanlingvaj landoj, la termino "ni-ni" ("nek-nek") iĝis popularan alternativan vorton de NEET. La termino signifas 'ni estudia, ni trabaja' ("nek studas, nek laboras"). EnBrazilo, estas similavorto "nem-nem".

La termino iĝis polemika temo en Meksiko, kie la registaro sentas ke homoj kiujn oni eble konsiderus neknekuloj pli verŝajne elektas aliĝi al la organizoj engaĝitaj en narkotaĵtrafiko por subteni siajn ekonomiajn kaj proprajn bezonojn, ol ili prenas dungon aŭ studas.

Helpfonduso en EU-landoj

[redakti |redakti fonton]

ALMA[2]: iniciato kreita deEuropean Social Fund Plus (Eŭropa Socia Fonduso Plus, mallonge ankaŭ "ESF+") kiu ofertas al neknekuloj (NEET) unikan ŝancon akiri laborsperton kaj lerni novajn kapablojn en diversaj EU-landoj. ALMA (Aim,Learn,Master,Achieve) estas iniciato por junuloj en aĝo de 18 ĝis 29 jaroj, kiuj nuntempe ne estas en dungado, edukado aŭ trejnado (angle:NEETs aŭ Neknekuloj en Esperanto). La celo de ALMA estas aktive integrigi pli da junuloj en la labormerkaton kaj socion ĝenerale pere de internacia moveblo kiu estas grava helpilo por ilia profesia kaj persona evoluoj. Sub ĉi tiu programo, ĉiu partoprenanto ricevas personigitan planon kaj ricevas daŭran mentoron. La iniciato celas praktikajn labor-rilatajn lernspertojn eksterlande[3].

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

(24 lingvoj)European Social Fund Plus

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  • Carmen Pérez-Lanzac,La apatía de un ‘nini’,El País,Madrido, 2 NOV 2014, konsultita la 16an de julio 2015.[1] Pri tipa neknekulo
  • Inma Zamora,ABC, Madrido, 04/02/2015, konsultita la 16an de julio 2015[2] Intervjuo al entreprenema neknekulo.
  • Pri la uzado de la vorto en lahispana lingvo:[3] retejo fundeu, konsultita la 16an de julio 2015.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Euronews, la 16-an de aŭgusto 2024
  2. ALMA (Aim,Learn,Master,Achieve) estas iniciato por junuloj en aĝo de 18 ĝis 29 jaroj, kiuj nuntempe ne estas en dungado, edukado aŭ trejnado (angle:NEETs aŭ Neknekuloj en Esperanto).
  3. (angla)How working abroad can kickstart careers for young NEETs (kun filmeto), Euronews
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Neknekulo&oldid=9006981"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp