Enmetalurgio,nefera metalo estasmetalo, inkludealojojn, kiu ne enhavasferon en konsiderindaj kvantoj.
Ĝenerale pli kostaj ol ferenhavaj metaloj, neferaj metaloj estas uzataj pro dezireblaj proprecoj kiel malalta pezo (ekz.aluminio), pli alta konduktiveco (ekz.kupro),[1] ne-magneta propreco aŭrezisto al korodo (ekz.zinko).[2] Kelkaj neferaj materialoj estas uzataj ankaŭ en industrio de fero kajŝtalo. Por ekzemplo,baŭksito estas uzata kiel fandilo poraltfornoj, dum aliaj kielvolframito,pirolusito kajkromito estas uzataj por fari ferenhavajn alojojn.[3]
Gravaj neferaj metaloj estas aluminio, kupro,plumbo,nikelo,stano,titanio kaj zinko, kaj alojoj kiellatuno. Ankaŭvalormetaloj kieloro,arĝento kajplateno kaj ekzotaj aŭ raraj metaloj kielkobalto,hidrargo,tungsteno,berilio,bismuto,cerio,kadmio,niobio,indiumo,galiumo,germaniumo,litio,seleno,tantalo,teluro,vanadio, kajzirkonio estas neferaj.[4] Ili estas kutime akiritaj el mineraloj kielsulfidoj,karbonatoj, kajsilikatoj.[5] Neferaj metaloj estas rafinita pere deelektrolizo.[6]