Nefelo | |
---|---|
greka nimfo | |
Informoj | |
Eble sama | Nephele |
Sekso | ina |
Patro | Oceano |
Edzo/Edzino | Atamanto |
Infanoj | Frikso • Helo • Macistus |
Nefelo (heleneΝεφέλη,latineNebula) estis en lahelena mitologio diino de nuboj, kiu fariĝis edzino deorĥomena reĝoAtamanto.
Ili havis kune du infanojn,Frikson kajHelon, kiujn ilia patrino amis kaj aranĝis al ili feliĉan infanecon. Sed tio daŭris nur mallonge, ĉar Atamanto fianĉiĝis al alia virino. Nefelo foriris de li aŭ eble eĉ estis de la reĝo elpelita. La duonpatrinoIno la infanojn malamis kaj teksis intrigon kiel senigi sin de ili. Ŝi verkigis falsan orakolon, ke por savo de la lando kontraŭ rikoltmanko kaj malsatmortado necesas ambaŭ gefratojn oferi. La reĝo dekomence ne konsentis, sed pli poste subiĝis.
La infanoj ne antaŭsentis kio atendas ilin, sed ilia patrino Nefelo atentis ilin kaj iom da horoj antaŭ la ceremonio sendis la oran virŝafon en la reĝan palacon. La infanoj saltis sur ĝin, la virŝafo elflugis alten kaj forportis ilin. Sed poste super la Trakia maro okazis, ke Helo nesingarde ĉirkaŭrigardis, ne tenis sin bone, falis en la maron kaj dronis. Dum kelkaj tagoj sur tiu loko falis larmoj de la patrino Nefelo en formo de delikata pluvo. Memore al malgranda Helo estis tiu ĉi markolo nomataHelesponto, nun ĝi estasDardaneloj.
Frikso feliĉe venis enKolĥidon, kie ekprotektis lin la reĝoEeto. Frikso donis al li laOran ŝaffelon, kiun la reĝo severe gardigis. Tiel ekestis granda mito pri la Ora ŝaffelo, por kiu post kelkaj jaroj vojaĝis granda ekspedicio deArgonaŭtoj gvidata deJazono.
Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Nefelé