Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝlando Nederlando
Koninkrijk der Nederlanden

Detaloj

Detaloj

DetalojDetaloj
Nacia himno:Wilhelmus
Nacia devizo:Je Maintiendrai
(Mi firmtenos aŭ Mi konservos)
Situo
lando de Reĝlando Nederlando
landoRedakti la valoron en Wikidatavd
Bazaj informoj
ĈefurboAmsterdamo
Oficiala(j) lingvo(j)nederlanda lingvo, okcidentfrisa lingvo, Papiamento, angla lingvo, nederlanda signolingvo
Uzata(j) lingvo(j)nederlanda lingvo
Plej ofta(j) religio(j)51% nereligia
24% katolika
15% protestanta
5% islama
6% aliaj
Areo41,526 km²
- % de akvo18,41 %
Loĝantaro17 942 942 (2024)
Loĝdenso504 loĝ./km²
HorzonoUTC+01:00
Interreta domajno.nl
LandokodoNLD
Telefona kodo+31
Plej alta punktoScenery (monto)
Plej malalta punktoZuidplaspolder
Politiko
Politika sistemoParlamenta konstitucia monarkio
ŜtatestroVilhelmo-Aleksandro
ĈefministroDick Schoof
Nacia tago27-a de aprilo (Tago de la Reĝo)
Sendependiĝo disdeHispanio26-a de julio1581
Ekonomio
Valutoeŭro (EUR)
MEPlaŭ 2006
– suma$ 670,929 mlrd
– pokapa$ 35.078
 
Membro de
Internacia Holokaŭsta Memora Alianco(1999–)
Schengen-spaco(1995–)
Vizorezigna programo de Usono(1989–)
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo(1973–)
Antarkta traktato(1967–)
Eŭropa suda observatorio(1962–)
Eŭropa Organizaĵo por la Sekureco de Aera Navigado(1960–)
Eŭropa Unio(1957–)
Tutmonda Pridogana Organizo(1953–)
Monda Organizaĵo pri Meteologio(1951–)
Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo(1951–2002)
NATO(1949–)
Unesko(1947–)
Interpol(1923–)
Universala Poŝta Unio(1875–)
Internacia Telekomunika Unio(1866–)
Interamerika Banko por Disvolviĝo
Internacia Komerca Ĉambro
Aŭstralia Grupo
Nacia Eduka Asocio
Eŭropa Investa Banko
Banko por Azia Disvolviĝo
Instituto de Unuiĝintaj Nacioj por Trejnado kaj Esplorado
Multflanka Investo-Garantia Agentejo
Pactrupo de Unuiĝintaj Nacioj en Kipro
Afrika Banko por Disvolviĝo
Atomkerna Provizanta Grupo
Zangger Committee(en)Traduki
Accreditation Organisation of the Netherlands and Flanders(en)Traduki
Monda Organizaĵo pri Sano
Benelukso
Konsilio de Eŭropo
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
OUNID
Eŭropa Kosma Agentejo
Grupo pri Teraj Observoj
Eŭropa Paga Unio
Eŭropa aertransporta komando
Akademio de la nederlanda lingvo
Traktato pri Malfermita Ĉielo
Oficejo de Supera komisaro de UN por rifuĝintoj
Unesko
Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado
Internacia Civila Aviada Organizaĵo
Internacia Atomenergia Organizaĵo
Internacia puna kortumo
Internacia Evoluiga Asocio
Internacia Energi-Agentejo
Grupo de la Deko
Ekonomia kaj Mona Unio de Eŭropa Unio
Banko por Internacia Kontoreguligo
Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo
CERN
Eŭropa Ekonomia Areo
Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo
Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolviĝo
Internacia Organizaĵo de Laboro
Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo
Klubo de Parizo
Konstanta Kortumo de Arbitracio
Monda Organizaĵo pri Komerco
Internacia Hidrografia Organizo
Internacia Organizo por Migradoj
Internacia Sindikata Konfederacio
Internacia Olimpika Komitato
Internacia Valuta Fonduso
Internacia Mara Organizo
Internacia Organizaĵo por NormigadoRedakti la valoron en Wikidatavd
Esperanto-movado
Landa E-asocioEsperanto Nederland
vdr

Nederlando (nederlande Nederland,okcidentfrise Nederlân) estas okcidenteŭropa lando, limigita de laNorda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kajGermanio kajBelgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estasAmsterdamo kaj la registara sidejo estasHago. Aliaj gravaj urboj estasRoterdamo, unu el la plej grandaj havenoj en la mondo,Utreĥto, la trafika nodo de la lando kajEindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritoriojArubo kaj laNederlandaj Antiloj,karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion. Ĝi estas la plej granda el kvar landoj kiuj estas komponantoj de laReĝlando de Nederlando.[1][2][3]

La oficiala, nederlandlingva nomo de Nederlando estasKoninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de laMalaltaj Landoj). Neformale oni nomas ĝinNederland. Malĝuste ĝi estas ankaŭ nomitaHolland (Holando), sed tio fakte estas nur ĝia plej grava historia provinco. La oficiala lingvo de la lando estasnederlanda, kunokcidentfrisa kiel duaranga oficiala lingvo en la provincoFrislando, kaj la angla kajPapiamento kiel duarangaj oficialaj lingvoj en Karibio Nederlanda.[4] LaNedersaksa lingvo kaj laLimburga estas agnoskataj regionaj lingvoj (parolataj en oriento kaj sudoriento respektive), dum laNederlanda signolingvo, la Sintacigana lingvo, kaj lajida estas agnoskitaj ne-teritoriaj lingvoj.[4][5]

La kvar plej grandaj urboj en Nederlando estasAmsterdamo,Roterdamo,Hago kajUtreĥto.[6] Amsterdamo estas la plej loĝata urbo de la lando kaj la teoriaĉefurbo,[7] sed Hago estas hejmo de sidejo de laĜeneralaj Statoj, de la registaro kaj de la Supera Tribunalo.[8] LaHaveno de Roterdamo estas la plej aktivamarhaveno en Eŭropo.[9] La AmsterdamaFlughaveno Schiphol estas la plej aktiva flughaveno en Nederlando, kaj la tria plej aktiva en Eŭropo. La lando estas fonda membro de laEŭropa Unio, de laEŭrozono, de la Grupo G10, deNATO, deOEKE, kaj deMOK, same kiel estas parto de laŜengena Areo kaj de la triflankaBenelukso. Ĝi estas hejmo de kelkajinterregistaraj organizaĵoj kajinternaciaj tribunaloj, multaj el kiuj estas centritaj en Hago, kiu estas tial kromnomita 'la jura tutmonda ĉefurbo'.[10]

Nederlando laŭvorte signifas "malaltaj landoj" reference al ties malalto kaj ebena topografio: nur ĉirkaŭ 50% de ĝia teritorio estas pli ol 1 m super lamarnivelo, kaj preskaŭ 26% sub la marnivelo.[11] Plej el la areoj sub marnivelo, konataj kielpolderoj, estas rezulto de terpostulo kiu startis en la14-a jarcento.[12] Populare aŭ neformale Nederlando estas foje kaj en kelkaj landoj referencata kielpars pro totoHolando.[13] En la epoko de laRespubliko, kiu startis en 1588, Nederlando eniris en unika epoko de politika, ekonomia, kaj kultura hegemonio, rangita inter la plej povaj kaj influaj en Eŭropo kaj en la mondo; tiu periodo estas konata kielOra jarcento de Nederlando.[14] Dum tiu epoko, ties komerckompanioj,Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj laNederlanda Okcident-hinda Kompanio,establis koloniojn kaj komercejojn tra la tuta mondo.[15][16]

Kun loĝantaro de 17,5 milionoj da personoj, ĉiuj loĝantaj en totala areo de ĉirkaŭ 41 800 km² -el kiuj la terareo estas 33 500 km²— Nederlando estas la 16-a plejdense loĝata lando en la mondo kaj ladua plej dense loĝata lando en laEŭropa Unio, kunloĝdenso de 523 loĝ/km². Tamen, ĝi estas la dua plej grandaeksportanto de manĝaĵoj kaj de agrikulturaj produktoj laŭ valoro, pro iafekunda grundo, milda klimato,intensiva agrikulturo, kajinventemo.[17][18][19]

Nederlando estisparlamentakonstitucia monarkio kununueca strukturo ekde 1848. La lando havas tradicion de "pilierigo" (socia organizado en sektoroj: katolikoj, protestantoj kaj socialdemokratoj) kaj longan registron desocia toleremo, legaliginteaborton,prostituon kajeŭtanazion, kaj retenante liberalandrogopolitikon. Nederlando abolis lamortopunon en la Civila Kodo jam en 1870, kvankam ĝi ne estis komplete forigita ĝis oni aprobis novan konstitucion en 1983. Nederlando aprobis lavirinan balotrajton en 1919, multe antaŭ ol iĝi la unua lando en la mondo kiu legaligis lasamseksan edz(in)iĝrajton en 2001. Tiesmiks-merkataantaŭeniĝinta ekonomio havas ladekunuan plej altan porpersonanriĉon en la tuta mondo.[20] Nederlando estas rangita inter la plej altaj landoj en internaciaj pritaksoj degazetara libereco,[21]ekonomia libero,[22]homa disvolviĝo kajvivkvalito, same kiel defeliĉo.[23] En 2020, ĝi estas rangita la oka en la homa disvolviĝo kaj la kvina en 2021 pri feliĉo.[24][25]

Geografio

[redakti |redakti fonton]
Nederlando 5500a.K..

Lando, riveroj kaj maro

[redakti |redakti fonton]

Ĉirkaŭ duono de la lando situas je malpli ol unu metron super lamarnivelo (mezurita ĉeAmsterdamo), ĉirkaŭ unu kvarono de la lando sub ĝi,[11] kie loĝas ĉirkaŭ 21% de la loĝantaro.[26] La plataj areoj estas kutime protektitaj kontraŭ ŝtorminundegoj (kiuj historie mortigis milojn da personoj) pere dedigoj, kies tuta longeco estas ĉirkaŭ 3 000 kilometrojn. La plej alta punkto de kontinento estas la montoVaalserberg en la plej suda parto en la trilanda triangulo alGermanio kajBelgio. Ĝi staras 322,50 m alta super la Amsterdama marnivelo. La plej alta monto de la reĝlando estas la 877 m alta montoScenery sur lakariba insuloSaba, la plej malgranda loĝata insulo de laNederlandaj Antiloj.

Partoj de Nederlando, kiel ekzemple preskaŭ la tuta provincoFlevoland, estis gajnitaj de la maro.Oni nomas ilinpolderoj. Ĉirkaŭ kvinono de la nederlanda areo estas kovrita de akvo. La plej granda akva areo estas laIJsselmeer, eksanordmaragolfo nomitaZuiderzee, kiu estis polderigita en1932 per 29 km longa digo.

La plej gravaj riveroj de Nederlando,de grote rivieren (la grandaj riveroj) estas laRejno, laMozo kaj laSkeldo, kiuj kuniĝas pli-malpli en la grandadelto de la Rejno kaj la Mozo; la plej granda centra pejzaĝo de la ŝtato.

Klimato

[redakti |redakti fonton]

La ĉefaventodirekto estas sudokcidenta, tial rezultas meza mara klimato kun malvarmetaj someroj kaj mildaj vintroj. Ĉefe en la okcidento de la lando, ĉe lanordmara bordo, la klimato estas pli oceana (mildaj vintroj, malvarmetaj someroj). Orienten malpligrandiĝas la influo de laAtlantiko, tiel ke la klimato ĉe la germana landlimo jam estas subatlantika, kun pli malvarmaj vintroj kaj iom pli varmaj someroj.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMalaltaj Landoj.

La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense loĝata periferia areo. Dummezepoko ĝi apartenis al laSankta Romia Imperio, sed en realo malgrandajfeŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio deHabsburgoj, tiam ankaŭimperiestroj de laSankta Romia Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.

Militpentraĵo de la lukto de nederlandanoj kontraŭ Hispanio, probable de laSieĝo de Ostendo.

LaGuberniestro (nederlandeLandvoogd auGouverneur-Generaal) estis reganto de laHabsburga Nederlando (proksimume la teritorio de la hodiaŭaj Belgio kaj Luksemburgo, komence ankaŭ Nederlando) kiel reprezentanto de la monarĥo - la duko de Burgonjo ĝis 1549, la reĝo de Hispanio 1556-1706, kaj la arkiduko de Aŭstrio 1716-1794.

Post la morto deKarlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredisFilipo la 2-a, reĝo deHispanio. Post akrega sangelverŝa konflikto kaj religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj.[27] Sekvis laOkdekjara Milito kun Hispanio, kiu finiĝis en1648, kiam laRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj.

Latulipomaniokrizo de tulipoj (tulpenmanie en nederlanda) estis periodo de eŭforio porspekulado okazinta en Nederlando en la17-a jarcento, en la jaroj antaŭaj al 1637. La celo de spekulado estis labulboj detulipoj, kies prezo atingis eksterordinarajn nivelojn, kio rezultis en grandaekonomia bobelo kaj financakrizo. Ĝi konstituas unu de la unuaj spekulaj fenomenoj de homamasoj de kiuj oni havas konon. La rakonto de tiuj okazaĵoj estis popularigitaj fare de la skota ĵurnalisto Charles Mackay, kiu priskribis ĝin en sia libroMemoirs of Extraordinary Popular Delusions and the Madness of Crowds (1841).[28]

Nederlanda Brazilo, konata ankaŭ laŭ oficiala nomoNova Holando (ennederlanda:Nieuw Holland[29]), estis la norda parto de laportugala kolonio deBrazilo regata de laUnuiĝintaj Provincoj dum la nederlandakoloniigo de Ameriko inter 1630 kaj 1654.[30]

La17-a jarcento estas konata kiel laOra Epoko en Nederlando, ĉar la respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis la dinastioOranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princoVilhelmo la 1-a.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de judoj en Nederlando.
Portreto deVilhelmo la 1-a (1816).

Post la franca okupacio kreiĝis la reĝlando Nederlando en1815, reunuigante ĉiujnmalaltajn landojn en laReĝlando de la Unuiĝintaj NederlandojUnuiĝinta Reĝlando de la Nederlandoj kiu ekzistis de 1815 ĝis 1831 (1839) kiel kunigo de teritorioj kiuj nun estas en la aktualaj Nederlando,Belgio kajLuksemburgo. Tiu ĉi ŝtato, ofte ankaŭ simple nomata „Reĝlando de la Nederlandoj“, konsistis el la iamaj Aŭstraj Nederlandoj en la sudo kaj la antaŭaRespubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (1795–1806:Batava Respubliko, 1806–1810:Reĝlando Holando) en la nordo. Oni intencis starigi vivopovan ŝtaton norde deFrancio kaj okcidente dePrusio, kiu kiel kontraŭpezo rezistu eblajn novajn ambiciojn francajn ĉi-direkten, sed ankaŭ prusan-germanan entrudiĝon al la flandra marbordo. La lando ekzistis, ĝis la sudaj provincoj sin disigis dum laBelga Revolucio en 1830 por fondi la ŝtatonBelgio. La tiama reĝoVilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi packontrakton kun la nova ŝtato Belgio ĝis1839.Luksemburgo iĝis aparta lando, sed kun nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finiĝis en1890, kiam la reĝonVilhelmo la 3-a postsekvis sian filinonWilhelmina.

Nederlando estis grandakolonia imperio, kies plej grava kolonio estisnederlanda Hindio.

20a jarcento

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBatalo de Nederlando.

Nederlando estis neŭtrala dum la1-a Mondmilito, sed ĝianeŭtraleco estis rompita deNazia Germanio kiam ĝi invadis Nederlandon en majo1940 dum laDua Mondmilito. LaBatalo de Nederlando (nederlandeSlag om Nederland) estis parto de la (germaneFall Gelb), nome la Germana invado de laMalaltaj Landoj (Belgio,Luksemburgo, kaj Nederlando) kajFrancio. La batalo finis tuj post la detruega bombardado deRoterdamo fare de la GermaniaLuftwaffe kaj la posta minaco fare de la Germanoj por bombadi aliajn grandajn nederlandajn urbojn se la nederlandaj trupoj malakceptis kapitulacon. La nederlanda generala stabanaro sciis ke ĝi ne povos haltigi la bombardadon kaj kapitulacis por eviti ke aliaj urboj suferu la saman destinon. Nederlando restis sub germana okupacio ĝis 1945, kiam la lasta nederlanda teritorio estis liberigita. Dume okazis terura ekstermado de 100 000 nederlandaj judoj[31] (Vidu artikolonHolokaŭsto).

Roterdamo post la germana bombardado.

LaNederlanda registaro en ekzilo (en nederlanda:Nederlandse regering in ballingschap), konata ankaŭ kiel Londona Kabineto (en nederlanda:Londens cabinet) estis la ekzilregistaro de Nederlando, estrita de la reĝino Vilhelmina, kiu fuĝis al Londono post la germana invado de la lando dum la Dua Mondmilito la 10an de majo 1940.

LaNederlanda rezistado kontraŭ la nazia okupacio povas esti karakterizita kiel ne-violenta, kaj estis organizita de laKomunisma Partio, eklezioj kaj sendependaj grupoj. Ĝis ĉirkaŭ 300 000 personoj estis kaŝitaj el germanaj aŭtoritatoj aŭtune de 1944, fare de ĉirkaŭ 60 000 al 200 000 sekretaj zorgantoj, kun tolero de ĉirkaŭ unu miliono de sciantoj, inklude kelkajn hazardajn individuojn inter germanaj okupaciantoj kaj militistoj. Nederlanda kontraŭspionado, enlanda sabotado kaj komunikretoj eventuale havigis ŝlosilajn subtenojn por la fortoj deAliancanoj, komence en 1944 kaj plue ĝis Nederlando estis komplete liberigita.

LaNederlanda malsatego de 1944-45, konata en Nederlando kielHongerwinter (laŭvorta traduko: malsata vintro), estismalsatego kiu okazis en la German-okupaciita Nederlando, speciale en la dense loĝataj okcidentaj provincoj norde de la grandaj riveroj, dum la vintro de 1944–45, ĉe la fino de laDua Mondmilito.

Nederlando liberiĝis en1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondanteBenelukson, diversajn eŭropajn organizaĵojn,NATO-n kajUN-n. Nederlandaj soldatoj partoprenis interalie la korean militon kaj la UN-protektadon en eks-Jugoslavio, sed ne malhelpis lamasakron de Srebrenico.

Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon denederlanda Hindio kielIndonezio, kio finfine okazis en1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis sian regadon de okcidenthindaj teritorioj, kun internaaŭtonomio por tiuj landoj en1954 kaj paca sendependiĝo deSurinamo en1975.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]
Nederlandanoj celebrantaj laLiberigon de Nederlando fine de la Dua Mondmilito la 7an de Majo 1945.

Nederlando havis ĉirkaŭkalkule 16,785,403 loĝantojn en la 30-a de aprilo 2013.[32] Ĝi estas la 10-a plej loĝata lando en Eŭropo kaj la63a plej loĝata lando en la mondo. Inter 1900 kaj 1950, la loĝantaro de la lando preskaŭ duobliĝis el 5.1 al 10 milionoj. El 1950 al 2000, la loĝantaro plue pliiĝis, al 15.9 milionoj, kvankam tio reprezentis pli malaltan proporcion deloĝantarkresko.[33] La ĉirkaŭkalkulita kresko en 2013 estis 0.44%.[34]

Lafekundindico en Nederlando estas 1.78 gefilojn por virino (2013 ĉ.[34]), kio estas alta kompare kun multaj aliaj eŭropaj landoj, sed sub la proporcio de 2,1 gefiloj por virinoj postulita por natura anstataŭado de loĝantaro.Vivdaŭro estas alta en Nederlando: 83.21 jaroj por novaj junulinoj kaj 78.93 por junuloj (2013)[34]. La lando havas proporcion demigrado de 1.99 enmigrantoj por 1 000 loĝantoj jare.[34]

La majoritato de la loĝantaro de Nederlando estas etnenederlanda. Laŭ ĉirkaŭkalkulo de 2005, la loĝantaro estis 80,9% nederlanda, 2,4% elIndonezio, 2,4%germana, 2,2%turka, 2,0% elSurinamo[35], 1,9% elMaroko, 0,8% elAntiloj kajArubo, kaj 7,4% el aliaj lokoj.[36] Ĉirkaŭ 150 000 al 200 000 personoj kiuj loĝas en Nederlando estas eksterlandanoj, ĉefe koncentritaj en kaj ĉirkaŭAmsterdamo kajHago, nune konstituanta preskaŭ 10% el la loĝantaro de tiuj urboj.[37][38]


Pli detalaj informoj troveblas en artikoloNederlandanoj.

Lanederlandanoj estas la plej altaj personoj en la mondo,[39] kun averaĝaalto de 1.81 m ĉe masklaj plenkreskuloj kaj 1.67 m ĉe inaj plenkreskuloj en 2009.[40] Homoj en la sudo estas averaĝe ĉirkaŭ 2 cm pli malaltaj ol tiuj de la nordo.

EnRoterdamo preskaŭ duono de la loĝantaro havas enmigrintan devenon.

Nederlandanoj, aŭ posteuloj de nederlandanoj, troviĝas ankaŭ en enmigrontaj komunumoj tutmonde, ĉefe enKanado,Aŭstralio,Sudafriko kajUsono. Laŭ la usona censo de 2006, pli ol 5 milionoj da usonanoj postulas totalan aŭ partan nederlandan praularon.[41] Estas ĉirkaŭ 3 milionoj da nederlanddevenajAfrikansoj kiuj loĝas en Sudafriko.[42] En 1940, estis 290 000 eŭropanoj kaj eŭrazianoj en Indonezio,[43] sed plej multaj ekde tiam lasis la landon.[44] LaŭEurostat, en 2010 estis 1.8 milionoj da fremdnaskitaj loĝantoj en Nederlando, koresponde al 11.1% de la tuta loĝantaro. El tiuj, 1.4 milionoj (8.5%) naskiĝis ekster la EU kaj 0.428 milionoj (2.6%) en alia ŝtato membro de la EU.[45]

Pro siaj ĉirkaŭ 400 loĝantoj por ĉiu kvadratkilometro dalanda areo, Nederlando estas unu el la plej dense loĝataj ŝtatoj en la mondo. Kompare la monda averaĝo estas 48, enIrlando 60,Germanio 231,Namibio 2,4)[46]. Fakte Nederlando estas la 24a plej dense loĝata lando en la mondo, kun 408.53 loĝantoj por kvadrata kilometro aŭ – se oni kalkulas nur la terareon (33,883 km²) – 500.89 loĝantoj por kvadrata kilometro.[47] Kiam oni enkalkulas nur la terareon de provincoj (33 718 km²), nombro de 500 loĝantoj por kvadrata kilometro estis atingita en la unua duono de 2014. LaRandstad estas la plej grandakunurbaĵo el la lando kiu situas en la okcidento de la lando kaj enhavas la kvar plej grandajn urbojn: nome Amsterdamo en la provincoNord-Holando,Roterdamo kajHago en la provincoSud-Holando, kajUtreĥto en la provincoUtreĥto. La Randstad havas 7 milionojn da loĝantoj kaj estas la 6a plej grandametropola areo en Eŭropo. Laŭ la nederlanda statistika servo, en 2015, 28 procento de la nederlanda loĝantaro havis enspezon de ĉirkaŭ 40 milojn da EUR.[48]

Ĉefaj urboj

[redakti |redakti fonton]

[49]

La distriktoZuidas deAmsterdamo estas la sidejo de multaj nederlandaj multnaciaj entreprenoj.
Plej grandaj urbaj areojLoĝantoj
2011
Amsterdamo2.502.000
Roterdamo1.419.000
Hago850.000
Utreĥto770.000
Eindhoven695.000
Groningo482.000
Enschede402.000

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloNederlandaj lingvoj.
Kono de eksterlandaj lingvoj en Nederlando (el maldekstre angla, germana, franca, hispana), laŭ porcento de la loĝantaro super 15 jaroj, 2006. Informo el esploro de EU.ebs_243_en.pdf (europa.eu)

La oficiala lingvo estas lanederlanda, kiu estas parolata de la ampleksa majoritato de la loĝantoj. Krom la nederlanda, ankaŭ laokcidentfrisa estas agnoskata kiel dua oficiala lingvo en la norda provincoFrislando (Fryslân en laokcidentfrisa).[50] La okcidentfrisa havas formalan statuson por registara korespondado en tiu provinco. En la eŭropa parto de Nederlando du aliaj regionaj lingvoj estas agnoskitaj laŭ laEŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj.[51]

La unua el tiuj regionaj lingvoj kiuj estas agnoskitaj estas lamalaltsaksa (Nedersaksisch nederlande). La malaltsaksa konsistas el kelkaj dialektoj parolataj en la nordo kaj oriento, kiel laTubanta dialekto en la regionoTwente, kaj la Drenta en la provincoDrenthe. Duarange, ankaŭ laLimburga lingvo estas agnoskita kiel regiona lingvo. Ĝi konsistas el nederlandaj variaĵoj deMalnovfranka lingvo en regionoMozo-Rejno kaj estas parolata en la sudorienta provincoLimburgo.[52] La dialektoj plej parolataj en Nederlando estas laBrabanta kaj laHolanda.[53]

LaRipuara lingvo, kiu estas parolata enKerkrade kajVaals en la formo de, respektive, la Kerkrada dialekto kaj la Vaalsa dialekto[54][55] ne estas agnoskita kiel regiona lingvo de Nederlando.

Laangla havas formalan statuson en la specialaj municipojSaba kajSint Eustatius. Ĝi estas amplekse parolata en tiuj insuloj.Papiamento havas formalan statuson en la speciala municipoBonaire. Lajida kaj lacigana lingvoj estis agnoskitaj en 1996 kiel ne-teritoriaj lingvoj.[56]

Nederlando havas tradicion lerni fremdajn lingvojn, formaligita en la nederlanda eduka leĝaro. Ĉirkaŭ 90% el la tuta loĝantaro indikas ke ili kapablas konversacii enangla, 70% en germana, kaj 29% en franca.[57] Angla estas deviga fako en ĉiuj mezlernejoj.[58] En plej malaltaj edukniveloj de mezlernejoj (voorbereidend middelbaar beroepsonderwijsvmbo), unu aldona moderna fremda lingvo estas deviga dum la unuaj du jaroj.[59]

En pli altaj niveloj de mezlernejoj (hoger algemeen voortgezet onderwijshavo kajvoorbereidend wetenschappelijk onderwijsvwo), du aldonaj modernaj fremdaj lingvoj estas devigaj dum la unuaj tri jaroj. Nur dum la lastaj tri jaroj envwo unu fremda lingvo estas deviga. Krom angla, la normigaj modernaj lingvoj estas franca kaj germana, kvankam la lernejoj povas anstataŭi unu el tiuj modernaj lingvoj per hispana,turka,araba, aŭrusa.[59] Aldone, lernejoj en Freslando instruas kaj ekzamenas enfrisa, kaj lernejoj tra la tuta lando instruas kaj ekzamenas en klasikaj greka kaj Latino por mezlernejoj (nome gimnazio aŭ vwo+).

Religio

[redakti |redakti fonton]
Religioj en Nederlando en 2005 (bazita surGeloven in het publieke domein (2006) fare de WRR)
  •  Rom-Katolikoj - 27,0%
  •  Protestantoj - 16,6%
  •  Islamanoj - 5,7%
  •  Hinduoj- 1,3%
  •  Budhanoj - 1,0%
  •  Sen religio - 48,4%
  • Historie, Nederlando estis hegemoniekristana socio. El la apero de laProtestanta Reformacio, la nederlandanoj dividiĝis en ĉirkaŭ du trionoj deprotestantoj (ĉefereformitaj) kaj unu trionoromkatolikoj.[60] Tio ekŝanĝiĝis laŭgrade en la 20a jarcento ĉar estis forta deklivo en la religia aliĝo, kio pluas. Pri la religia disvolviĝo de Nederlando en la 20a jarcento, estis tri difinaj censoj, nome:

    • La censo de 31-a de decembro 1930 registris:
      • 46,3% estis protestantoj diversaj;
      • 36,5% estis romkatolikoj;
      • 17,2% cetero.
    • La censo de 31-a de majo 1947 registris:
      • 42,3% estis protestantoj diversaj;
      • 38,6% estis romkatolikoj;
      • 19,1% cetero.
    • La censo de 31-a de majo 1960 registris:
      • 40,7% estis protestantoj diversaj;
      • 40,5% estis romkatolikoj;
      • 18.8% cetero.

    Estis forta duparta religia diferenco inter la romkatolika sudo kaj la reformacia nordo, restoj el kiuj ankoraŭ evidentiĝas. Nederlando estas nuntempe unu el la plejsekularaj landoj en la mondo. Ĉirkaŭ 39% de la loĝantaro estas religie aliĝinta kaj en 2010 malpli ol 5.6% vizitis religiajn servojn regule (unufoje aŭ plie por monato). Spite la generala malpliiĝo en religiemo, kontraŭdirekta tendenco estas la religia revivado en la ProtestantaBiblia Zono, kaj la kresko de islamaj kaj hinduismaj komunumoj.[61][62]

    Religio en Nederlando estas ĝenerale konsiderata persona afero kaj oni supozas ke ĝi ne estu propagandata publike.[63][64] La nederlandakonstitucio garantias liberon de edukado, kio signifas ke ĉiuj lernejoj kiuj aliĝas al la ĝeneralaj kvalitkriterioj ricevas la saman financadon el la registaro. Tio inkludas lernejojn bazitajn sur religiaj principoj fare de religiaj grupoj (ĉefe la Romkatolikoj kaj variaj Protestantoj). Tri politikaj partioj en la nederlanda parlamento (CDA,Unio de Kristanoj, kajSGP) estas bazitaj sur kristana kredaro. Kelkaj kristanaj religiaj ferioj estas naciaj ferioj (Kristnasko, Pasko,Pentekosto kaj la Ĉieliro de Jesuo).[65]

    Ŝtato

    [redakti |redakti fonton]

    Provincoj

    [redakti |redakti fonton]
    La provincoj en Nederlando

    Nederlando havas dek du provincojn (nederlande provincies):

    Provinconederlande (frise)ĈefurboMunicipoj
    (2018)
    DrentoDrentheAssen12
    FlevolandoFlevolandLelystad6
    FrislandoFriesland (Fryslân)Leeuwarden20
    GelderlandoGelderlandArnhem53
    GroningoGroningenGroningo20
    LimburgoLimburgMastriĥto33
    Nord-BrabantoNoord-Brabant's-Hertogenbosch64
    Nord-HolandoNoord-HollandHarlemo48
    OveriseloOverijsselZwolle25
    Sud-HolandoZuid-HollandHago60
    UtreĥtoUtrechtUtreĥto26
    ZelandoZeelandMiddelburg13

    Nederlando havas 12 provincojn, sen leĝdona povo, kiuj estas administritaj fare de la Provincaj Ŝtatoj aŭ Asembleo de la Provinco (Provinciale Staten), de la Provinca Konsilio (Gedeputeerden) kaj de laKomisaro de la Reĝo (Commissaris van de Koning).

    Ĉi tiuj provincoj konsistas el municipoj (gemeentes) entute 380, viduListo de nederlandaj municipoj kajListo de nederlandaj urboj. Krome la lando estas dividita en 21 akvo-administraciojn (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ municipaj limoj.

    Politiko

    [redakti |redakti fonton]
    Willem-Alexander, reĝo de Nederlando.

    Nederlando estaskonstitucia monarĥio kaj parlamentademokratio. La monarĥo rezidas en la registaro kun laministroj kaj devas subskribi leĝojn. Teorie la monarĥo povas havi tre multan povon en la politiko, sed reale, ekde la revizio de la konstitucio de 1848, ŝi aŭ li ne povas uzi tiun povon sen igi konstitucian krizon. La plejparto de monarĥa povo sekve estas teoria kaj formala. La ministroj havas respondecon por la ĉiutaga administro kaj gravaj politikaj decidoj. La monarĥo ankaŭ estas la prezidanto deRaad van State ("Konsilantaro de Ŝtato"), sed tiu maloftege prezidas lin.

    Nederlando havasduĉambran parlamenton nomitan laĜeneralaj Statoj: la plej grava ĉambro nomiĝasTweede Kamer ("Dua Ĉambro", nomeĈambro de Deputitoj de Nederlando) kaj la senato nomiĝasEerste Kamer ("Unua Ĉambro"). La Ĉambro de Deputitoj estas rekte elektata kaj havas leĝdonan povon kaj iniciatrajton, sed la senato estas nerekte elektata, funkcias kielrevizianta ĉambro kaj ne povas enirigi leĝojn. La Ĉambro de Deputitoj havas 150 membrojn inkluzive de Prezidanto de la Ĉambro, nomitajn parlamentmembroj.

    Binnenhof, parlamenta sidejo, en Hago (2009).

    La tuta membraro estas elektata per la nederlanda elektorato per proporcia reprezenteco elde malfermaj partilistoj. Blankaj voĉdonoj estas inkluzivitaj en la unua disdono de seĝoj, ĉi tiuj seĝoj poste disdoniĝis kiel ekstraj seĝoj. Sidlokoj estas disdonataj laŭ lasistemo D'Hondt kaj al la parlamento formale mankas elektosojlo. Sed praktike estas elektosojlo da 0.67% ĉar partio kiu ne enhavas unu seĝon bazatan sur proporcio de voĉdonoj ne povas akiri ekstrajn seĝojn. LaEerste Kamer havas 75 seĝojn kaj elektiĝas de la provincaj statoj, kiuj estas rekte elektataj en provincaj elektoj. La ofico de senatano estas parttempa funkcio.

    La nederlanda parlamento estas konata kiel havanta multajnpartiojn, iom escepte en sia mondoregiono. Historie, grandaj partioj estis la kristandemokratia CDA (Kristandemokratia Apelacio), la socialdemokratiaPvdA (Partio de la Laboro), kaj la konservativliberalismaVVD (Partio de Popolo por Libereco kaj Demokratio). Dum la unua jardeko de la 21-a jarcento, novaj (ekstrem)dekstraj partioj formiĝis: la LPF (Listo Pim Fortuyn), kaj, post la kadukiĝo de la LPF pro la murdo dePim Fortuyn, laPVV (Partio por la Libereco). Ekde la lasta jardeko, la kristandemokratia kaj la socialdemokratia partioj estas malkreskantaj, kaj ili nun ekzistas kune kun multaj aliaj mezgrandaj partioj, kiel la progresliberalisma D66 (Demokratoj 66), la PVV, la socialisma SP (Socialisma Partio), kaj la verda GroenLinks (Verda Maldekstro). Malgrandaj partioj estas interalie la verda best-rajtaPvdD (Partio por la Bestoj), la konservativa kristansocia ChristenUnie (Kristanunio), la ekstremdekstra FvD (Forumo por Demokratio) kaj la tre konservativa protestanta SGP (Politike Reformacia Partio). La regionalisma OSF (Sendependa Senata Partio) sole aperas en la senato.

    En januaro 2021, la koalicia registaro de VVD, CDA, D66 kaj ChristenUnie eksiĝis inter skandalo, kaj ekde la elektado de 2021 nova registaro formiĝas. Post la elektado de 2021, la kvanto da frakcioj en la Dua Ĉambro kreskis denove; en junio 2021 ĝi enhavis 18 frakciojn, kaj du el tiuj formiĝis dum la du monatoj post la elektado per secesio.

    Rezultoj de parlamentaj elektadoj
    PartiestroPartioSeĝoj 2010Seĝoj 2012Seĝoj 2017Seĝoj 2021
    Mark RutteVVD (dekstre liberala)31413334
    Sigrid KaagD66 (progresive liberala)10121924
    Geert WildersPVV (ekstreme dekstra)24152017
    Wopke HoekstraCDA (kristan-demokratoj)21131915
    Lilian MarijnissenSP (socialistoj)1515149
    Lilianne PloumenPvdA (socialdemokratia)303899
    Jesse KlaverGL (maldekstre verdula)104148
    Thierry BaudetFVD28
    Esther OuwehandPvdD (bestoj)2256
    Gert-Jan SegersCU (kristanoj)5555
    Laurens DassenVolt3
    Joost EerdmansJA213
    Kees van der StaaijSGP (konservative kristana)2333
    Farid AzarkanDENK33
    Pozicio neokupita50PLUS (pliaĝuloj)241
    Caroline van der PlasBBB1
    Sylvana SimonsBIJ11

    Ekonomio

    [redakti |redakti fonton]
    Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Nederlando, 2019

    Nederlando havas disvolvigitan ekonomion kaj estis ludinta specialan rolon en la eŭropa ekonomio dum multaj jarcentoj. Ekde la 16-a jarcento,ŝipkonstruado,fiŝkaptado,agrikulturo,komerco, kajbankoj estis estintaj ĉefaj sektoroj de la nederlanda ekonomio. Nederlando havas altan nivelon deekonomia libero.

    Nederlando estas tre disvolvigita lando. Aŭtoŝoseo pasanta trapoldero kun ventodrenpumpiloj kaj duventogeneratoroj fone.

    En 2020, la plej gravaj komercpartneroj de Nederlando estisGermanio,Belgio,Unuiĝinta Reĝlando,Usono,Francio,Italio,Ĉinio kajRusio.[66] Nederlando estas unu el la 10 ĉefaj eksportantaj landoj en la mondo.Nutrindustrio formas la plej grandan industrian sektoron. Aliaj gravaj industriaj sektoroj estas kemiaindustrio,metalurgio,maŝinaro, elektraj varoj, komerco, servoj kajturismo. Ekzemploj de internaciaj nederlandaj kompanioj funkciantaj en Nederlando estas Randstad,Unilever,Heineken,KLM, financaj servoj (ING, ABN AMRO,Rabobank), kemiaj (DSM, AKZO), naftorafinado (Royal Dutch Shell), elektronika aparataro (Philips, ASML), kaj satelita navigado (TomTom).

    Nederlando havas la17a plej grandan ekonomion en la mondo, kajestas rangita la 11a laŭ MEP por kapo. Inter 1997 kaj 2000 la jara ekonomia kresko averaĝis preskaŭ 4%, multe supre la eŭropa averaĝo. La kresko malrapidiĝis konsiderinde el 2001 ĝis 2005 pro la tutmonda ekonomia krizo, sed akceliĝis ĝis 4.1% en la tria kvarono de 2007. En majo 2013, inflacio estis de 2.8% jare.[67] En aprilo 2013,sendungeco estis de 8.2% (aŭ de 6.7% laŭ la difino de laILO) de lalaborforto.[68] Februare 2019, tio estis reduktita ĝis 3.4%.[69]

    Historie, Nederlando ĝuas prosperan ekonomion, kaj registara interveno en la kapitalmerkato estas modera, kaj iom post iom malpliiĝas ekde la 1980-aj jaroj. La industrio disvolviĝas ĉefe en la areoj de nutraĵprilaborado, kemio, oleopretigo kaj elektra mekanizado.Agrikulturo baziĝas sur agrikulturamekanizado kaj dungas malpli ol 4% de la laboristaro, sed malgraŭ tio, agrikulturo provizas la plej multajn el la manĝbezonoj de la lando kaj eĉ eksportas la pluson al aliaj landoj. La nederlandanoj estas la tria en la mondo en agrikulturaj eksportoj, post Usono kaj Francio.

    Kiel unu el la landoj kiuj establis laEŭrozonon, la1-an de januaro1999, Nederlando anstataŭigis la nederlandanguldenon kun laEŭro, kiu iĝis la oficiala valuto de la lando. En la praktiko, la malnovaj biletoj kaj moneroj estis anstataŭigitaj per la novaj nur la1-an de januaro2002.

    Kulturo

    [redakti |redakti fonton]
    Kelkaj simboloj kaj ikonoj de la nederlanda kulturo.

    La kulturo de Nederlando estas diversa, kaj montras regionajn diferencojn same kiel eksterlandajn influojn ricevitajn tra jarcentoj de nederlanda komerca kaj esplora spirito. Nederlando kaj ties popolo delonge ludis gravan rolon kiel centro de kultura liberalismo kaj toleremo. LaNederlanda Orepoko estas populare konsiderita kiel ties pinto.

    Variaj arkitekturaj stiloj povas esti distingitaj en Nederlando. LaRomanika arkitekturo estis konstruita inter la jaroj 950 kaj 1250. Tiu arkitektura stilo estas koncentrita ĉefe en la provincojGelderland kajLimburgo. Limburgo partikulare ege diferencas en arkitektura stilo el la cetero de Nederlando. LaGotika arkitekturo venis en Nederlandon ĉirkaŭ 1230. Brabanta gotiko partikulare floris enNord-Brabanto. Plej tipa estis la nederlanda baroka arkitekturo ĉefe en urboj deNord-Holando,Sud-Holando kajZelando. Aliaj arkitekturaj stiloj kiuj estas ofte videblaj en Nederlando estas Stilo Ludoviko la 14-a,Art Nouveau,Raciismo,Novklasikismo,Ekspresionismo,De Stijl, Tradiciismo kajBrutalismo.

    Pentrarto

    [redakti |redakti fonton]
    „Sunfloroj“ deVan Gogh.

    Multaj mondfamajpentristoj estis nederlandanoj. Unu el la plej famaj fruaj artistoj estisHieronymus Bosch. La tiel nomataora jarcento en la17-a jarcento vidis grandajn artistojn kielRembrandt van Rijn,Johannes Vermeer,Frans Hals,Carel Fabritius,Gerard Dou,Paulus Potter,Jacob van RuisdaelJan Steen. Famaj pentristoj el pli malfruaj epokoj estisVincent van Gogh kajPiet Mondriaan.M. C. Escher estis tutmonde konatagrafikisto.

    Sciencoj kaj teknologio

    [redakti |redakti fonton]
    Ĉefkonstruaĵo de la teknika universitato enDelft.

    El Nederlando devenas multaj gravaj scienculoj kielErasmo de Roterdamo,Baruch Spinoza,Christiaan Huygens kajAntoni van Leeuwenhoek.René Descartes pasigis la plej grandan parton de sia verkada vivo en Nederlando.

    Nuntempe ekzistas 14 ŝtataj universitatoj kaj multaj altlernejoj en Nederlando. EnNoordwijk troviĝas la sidejo de laEŭropa Kosma Agentejo.

    LaReĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj (en nederlandaKoninklijke Nederlandse Akademie van Wetenschappen, mallongige: KNAW) estas organizaĵo dediĉita al la antaŭeniro de scienco kaj literaturo en Nederlando. La Akademio havas hejmon en Trippenhuis en Amsterdamo.

    LaNacia Biblioteko de Nederlando estas grava kultura institucio kiu kolektis la sciaron kaj literaturon de la lando.

    Literaturo

    [redakti |redakti fonton]

    En laora epoko (nederlande:De Gouden Eeuw) floris krom la pentrarto ankaŭ la literaturo, kies plej famaj reprezentantoj estasJoost van den Vondel kajPieter Corneliszoon Hooft.

    Dum la germana okupado (19401945)Anne Frank verkis enAmsterdamo sian tutmonde konatantaglibron.

    La tri plej gravaj aŭtoroj de la dua duono de la20-a jarcento estasHarry Mulisch ("La atenco", "La malkovro de la ĉielo", ambaŭ ankaŭ filmigitaj),Willem Frederik Hermans ("La malhelĉambro de Damokles", ankaŭ filmigita;"Neniam plu dormi") kajGerard Reve ("La vesperoj", "La kvara viro", ambaŭ ankaŭ filmigitaj). Aliaj konataj aŭtoroj estasCees Nooteboom,Jan Wolkers kajHella Haasse.

    Muziko

    [redakti |redakti fonton]
    Rijksmuseum,Amsterdamo. Unu el la plej famaj artmuzeoj en la mondo.

    Dum longa tempo la klasika muziko ne estis organizita en Nederlando samnivele kiel en aliaj eŭropaj ŝtatoj. Nur fine de la19-a jarcento okazis profesiigo kaj estiĝis multajorkestroj.

    La verŝajne plej bone konata nederlanda rokbando,Golden Earring sukcesegis en la1970-aj jaroj per"Radar Love". Ankaŭ tutmonde konataj estis en la 1970-aj jaroj la bandoEkseption kun Rick van der Linden kajFocus, kaj ankaŭShocking Blue ("Venus").

    Vidu ankaŭ:Ĥabrohaŭso.

    Fama esperanta kantistaro estasKajto.

    Kuirarto

    [redakti |redakti fonton]
    La terpommanĝantoj (pentraĵo deVincent van Gogh)
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloNederlanda kuirarto.

    La nederlanda kuirarto estas de origino simpla kun multaj "unupot"-manĝaĵoj, aŭ pli bone dirite miksopotoj. Tio estas logika, ĉar en antaŭaj tempoj oni ne havis kvarbekajn gaskuirilojn, ĉion oni devis kuiri en la sama kuirpoto, kaj oni uzis malmulte da specialaj ingrediencoj kaj spicoj. Tiuj ja ne kreskis en Nederlando kaj oni manĝis ordinare tion kion oni rikoltis de la kampo. Por laborista popolo en lando kie ofte estas malvarme, la manĝaĵo krome devas esti nutra. Do firma nutraĵo.Terpomoj,legomoj kaj sufiĉe granda peco daviando. Miksopoto kunkolbaso,ruĝaj betoj kuneskalopo delardo,pizosupo kun fumaĵita kolbaso,kampaj pizojbrunaj fazeoloj kun lardo,saŭrkraŭto kun fumaĵita kolbaso kaj tiel ni povas daŭrigi dum iom da tempo. Unu ingredienco ludas gravan rolon en tio: laterpomo.

    Ovokuko estas unu el multaj tipaj desertoj.

    Amaskomunikiloj

    [redakti |redakti fonton]

    Radio Nederlando Tutmonda (nederlandeRadio Nederland Wereldomroep, mallongigo RNW, ekde 2013 RNW Media) ĝis la jaro 2012 estis publika kaj ŝtate subvenciita radiofonia kaj televida dissenda instanco en Hilversum, produktante kaj transdonante programojn por internaciaj spektantaroj ekster Nederlando. Ekde la jaro 1992, Radio Nederlando Tutmonda ankaŭ distribuis enhavon tra retejo kaj retpoŝta teknologio.

    AVROTROS estas la publika televida stacio de Nederlando. Ĝi estis fondita en 2014 kiel rezulto de fuzio inter laAlgemene Vereniging Radio Omroep (AVRO, Ĝenerala Asocio por Radiodissendado) kaj laTelevisie Radio Omroep Stichting (TROS, Fondaĵo por Televida kaj Radia Dissendado).

    Esperanto en Nederlando

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEsperanto-movado en Nederlando.

    La Centra Oficejo deUEA troviĝas en Roterdamo, kie okazis laUniversala Kongreso en1967,Universala Kongreso en1988 kaj en2008 kun preskaŭ 2 000 aliĝintoj. Teme tiu laste menciita kongreso okupiĝis pri la Jaro de la Lingvo kaj pri la centjariĝo de UEA. La festparoladon farisHumphrey Tonkin. Honora membro fariĝis en tiu ĉi jaroSimo Milojeviĉ, eksa ĝenerala direktoro de UEA. Dum la Kleriga Lundo oni okupiĝis, ĉefe en iom malgrandaj laborgrupoj, pri diversaj temoj kun rilato al esperantumado. Estis prezento priDua Vivo,Vikipedio-kunsido, konsiloj pri informado kaj kunveno de veteranoj pri "neoficiala historio".

    En 2022 UEA decidis forvendi la Centran Oficejon.

    LaInternacia Junulara Kongreso okazis por la unua fojo en Nederlando, nome en 1938. Krome Nederlando estas la plej ofta kongreslando de IJK (1938, 1948, 1951, 1954, 1960, 1964, 1967, 1979, 1989 kaj 2022).

    Harm Voortman resumis en kvarpaĝa artikolo deKontakto la ĉefaj arketipaj temoj kiuj reprezentas Nederlandon al la mondo, nomelignoŝuoj,tulipoj, glitveturadoElfstedentocht, kvartaga marŝado deNimego, vadmigrado ĉeVadomaro,ventomuelejoj, tipaj manĝoj, biciklado, inundoj (ĉe Volkenburg, plus 1993 kaj 1995 ĉeLimburgo), kajSinterklaas anstataŭAvo Frosto.[70]

    Nederlandaj esperantistoj

    [redakti |redakti fonton]
    Pli detalaj informoj troveblas en artikoloNederlandaj esperantistoj.

    Referencoj

    [redakti |redakti fonton]
    1. Statuut voor het Koninkrijk der Nederlanden (nederlande). registaro de Nederlando (17-a de novembro 2017). Alirita 11-a de julio 2020 .
    2. What are the different parts of the Kingdom of the Netherlands? (angle). registaro de Nederlando (16-a de oktobro 2019). Alirita 14-a de februaro 2021 .
    3. statistikaj informoj "vivado en la EU" jennederlande,angle,france,germane,hispane,itale, sed havebla ankaŭ en ĉiuj ceteraj EU-lingvoj, Eŭropa Unio, alirita la 14-an de februaro 2021
    4. 4,04,1"Welke erkende talen heeft Nederland?" (nederlande: Kiujn agnoskitajn lingvojn havas Nederlando?). Rijksoverheid (centra registaro), 11-a de januaro 2016, alirita la 7-an de decembro 2021.
    5. "Besluit van 24 juni 2021 tot vaststelling van het tijdstip van inwerkingtreding van de Wet erkenning Nederlandse Gebarentaal" ("Dekreto de la 24-a de junio 2021 determinanta la daton de validiĝo de la Nederlanda Signolingvo-Rekono-Leĝo", PDF). Staatsblad van Het Koninkrijk der Nederlanden (Oficiala Gazeto de la Regno de Nederlando). 2021. ISSN 0920-2064. Alirita la 7-an de decembro 2021.
    6. Gemeentegrootte en stedelijkheid (nederlande). Statistika oficejo de Nederlando CBS. Alirita 16-a de decembro 2019 .
    7. . Grondwet voor het Koninkrijk der Nederlanden (nederlande). Alirita 3-a de julio 2013 . “... de hoofdstad Amsterdam ...”.
    8. ĝenerala informo de la daŭra misiejo de Nederlando ĉe la UN.angle, arkivigita laŭ stato de oktobro 2013
    9. "Rotterdam: the largest freight port in the EU", Eŭropa Komisiono (Eŭrostat), 2020-04-02, https://ec.europa.eu/eurostat/web/products-eurostat-news/-/ddn-20200402-2, retrieved 2021-11-25 
    10. van Krieken, Peter J.. (2005)The Hague: Legal Capital of the World (angle: Hago: Jura Ĉefurbo de la Mondo ). Cambridge University Press.ISBN 978-90-6704-185-0., specife,"En la 1990-aj jaroj, dum lia periodo kiel Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Boutros Boutros-Ghali komencis nomi Hagon la laŭleĝa ĉefurbo de la mondo."
    11. 11,011,1Schiermeier, Quirin (5-a de julio 2010)."Few fishy facts found in climate report". Nature. 466 (170): 170. doi:10.1038/466170a.PMID 20613812.
    12. (2003)How it Works: Science and Technology (Kiel ĝi Funkcias: Scienco kaj Teknologio ). Marshall Cavendish.ISBN 978-0-7614-7323-7.
    13. "Netherlands vs. Holland".Arkivigite je 2020-11-24 per la retarkivoWayback Machine Nederlanda Oficejo pri Turismo kaj Kongresoj. 18-a de oktobro 2012. Alirita la 7-an de decembro 2019.
    14. Netherlands - Dutch civilization in the Golden Age (1609–1713) (angle). Alirita 2021-11-10 .
    15. Dutch Republic | History & Facts (angle). Alirita 2021-11-10 .
    16. History of the dutch empire (Historio de la nederlanda imperio). Alirita 2021-11-10 .
    17. Netherlands: Agricultural exports top 80 billion Euros (Nederlando: Agrikulturaj eksportoj superas 80 miliardojn da eŭroj). Arkivita ella originalo je 22-a de januaro 2015. Alirita 25-a de januaro 2015 .
    18. (RVO), Netherlands Enterprise Agency. Agriculture and food. hollandtrade.com (17-an de julio 2015). Arkivita ella originalo je 2016-01-01. Alirita 26-a de aŭgusto 2016 .
    19. How the Netherlands Feeds the World (Kiel Nederlando Nutras la Mondon) (septembro 2017). Alirita 15-a de januaro 2020 .
    20. World Economic Outlook Database, October 2019 (Datumbazo de Monda Ekonomia Perspektivo, oktobro 2019). World Economic Outlook. Internacia Monunua Fonduso (Oktobro 2019). Alirita 1-a de januaro 2020 .
    21. 2016 World Press Freedom Index (Monda Gazetara Libereco-Indekso de 2016) (1-a de februaro 2017). Arkivita ella originalo je 1-a de februaro 2017.
    22. Netherlands. Arkivita ella originalo je 10-a de majo 2013. Alirita 10-a de majo 2013 ., Index of Economic Freedom. heritage.org.
    23. Helliwell, John. (20-a de marto 2017)World Happiness Report 2017. Unuiĝintaj Nacioj Reto pri Daŭripova Disvolviĝo.ISBN 978-0-9968513-5-0.Arkivigite je 2017-07-12 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2017-07-12. Alirita 2021-12-07 .
    24. (2021)Human Development Report 2021 (Raporto pri homara evoluo). Novjorko: Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj, p. 24.
    25. World Happiness Report (Raporto pri monda feliĉo) (angle). Alirita 28-a de aprilo 2021 .
    26. "Milieurekeningen 2008" (PDF). Centraal Bureau voor de Statistiek. Arkivita el la originalo (PDF) en la 15-a de februaro 2010. Alirita la 7an de Decembro 2021.
    27. Motley, John Lothrop (1855).The Rise of the Dutch Republic (La Pliiĝo de la Nederlanda Respubliko) Volumo III, eldonejo Fratoj Harper: Novjorko, p. 508.
    28. Mackay, Charles.The Tulipomania «Chapter 3. The Tulipomania». Memoirs of Extraordinary Popular Delusions and the Madness of Crowds. Konsultita la 18an de Majo 2007.
    29. Wie zijn wij?Arkivigite je 2025-02-11 per la retarkivoWayback Machine New Holland Foundation, alirita la 5an de aprilo 2022, "Op het hoogtepunt van de Gouden Eeuw werd in Brazilië de kolonie ‘Nieuw Holland’ gesticht"
    30. La terminoNova Holando devas esti nekonfuzata kun la posta terminoNova Holando uzita por la nunaAŭstralio.
    31. "93 trajnoj". Arkivita el la originalo la 7an de Decembro 2004. Alirita la 7an de Decembro 2021. kampwesterbork.nl
    32. Population and population dynamics; month, quarter and year (Loĝantaro kaj populacio-dinamiko; monato, kvarono kaj jaro). Statistika oficejo de Nederlando. Alirita 12-a de junio 2013 .
    33. CBS Statline – Population; history. Centraal Bureau voor de Statistiek. Alirita la 8an de Marto 2009.
    34. 34,034,134,234,3 Monda faktolibro de CIA. CIA. Arkivita ella originalo je 2020-05-15. Alirita 11-a de junio 2013 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2020-05-15. Alirita 2017-02-13 .
    35. Fausia S. Abdul (2023-06-11) Vojaĝo tra tri kontinentoj: 150 jaroj da migrado de hindaj karibianoj al Nederlando (esperante). Tutmondaj Voĉoj. Arkivita ella originalo je 2023-06-28. Alirita 2023-10-28 .
    36. Garssen, Joop, Han Nicolaas and Arno Sprangers (2005) Demografie van de allochtonen in Nederland (Demografio de enmigrintoj en Nederlando ) (nederlande) (PDF). Centraal Bureau voor de Statistiek. Arkivita ella originalo je 2018-10-09. Alirita 2-a de julio 2011 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2018-10-09. Alirita 2021-12-23 .
    37. Expats in Nederland (nederlande). Arkivita ella originalo je 2014-10-19. Alirita 2017-02-13 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2014-10-19. Alirita 2017-02-13 .
    38. Feiten en cijfers over immigratie – Pagina 5 (faktoj kaj ciferoj pri enmigrado – paĝo 5) (nederlande). Ons Amsterdam ("Nia Amsterdamo"). Arkivita ella originalo je 2018-06-18. Alirita 2017-02-13 .
    39. Enserink, Martin, "Did natural selection make the Dutch the tallest people on the planet? (Ĉu natura selektado igis la nederlandanojn la plej altaj homoj sur la planedo? )", 7-a de aprilo 2015.
    40. Reported health and lifestyle (nederlande). Centraal Bureau voor de Statistiek. Alirita 12-a de aŭgusto 2012 .
    41. American FactFinder, Usona Censa Oficejo Census 2006 ACS Ancestry estimates. Factfinder.census.gov. Arkivita ella originalo je 28-a de aprilo 2011. Alirita 29-a de aprilo 2010 .Arkivigite je 2020-02-11 perArchive.today Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2020-02-11. Alirita 2017-02-13 .
    42. South Africa – Afrikaans Speakers.Library of Congress.
    43. A Hidden Language – Dutch in Indonesia (Kaŝita Lingvo - la nederlanda en Indonezio) (PDF). Instituto de Eŭropa Studoj,Universitato de Kalifornio en Berkeley).
    44. Dutch colonialism, migration and cultural heritage (Nederlanda koloniismo, migrado kaj kultura heredo) arkivigite[1] 28-a de aprilo 2011 (PDF). Royal Netherlands Institute of Southeast Asia and Caribbean Studies.
    45. Vasileva, Katja (2011)6.5% of the EU population are foreigners and 9.4% are born abroad (6,5% de la EU-loĝantaro estas eksterlandanoj kaj 9,4% naskiĝis eksterlande) Arkive en[2] 28-an de januaro 2012, Eurostat, Statistikoj fokuse vol. 34.
    46. Der Fischer Weltalmanach 2006. Zahlen, Daten, Fakten ("Monda Almanako 2006. Ciferoj, datumoj, faktoj") de la eldonejoFischer Taschenbuch Verlag, Frankfurto ĉe Majno 2005,ISBN 3-596-72006-0; S. 334,117,126,321,325
    47. Bevolkingsteller. CBS. Alirita 23-a de novembro 2015 .
    48. inkomensverdeling – Income distribution – distribuo de enspezo. Arkivita ella originalo je 2015-09-30. Alirita 15-a de septembro 2015 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2015-09-30. Alirita 2017-02-13 .
    49. http://appsso.eurostat.ec.europa.eu/nui/show.do?dataset=urb_lpop1&lang=en
    50. Talen in Nederland – Erkende talen. rijksoverheid.nl. Alirita 12-a de aŭgusto 2014 .
    51. Monda Faktlibro de CIA: Oficialaj lingvoj po lando. Cia.gov. Arkivita ella originalo je 2018-12-23. Alirita 23-a de aprilo 2011 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2014-03-07. Alirita 2017-02-14 .
    52. Welschen, Ad: Kurso pri Nederlanda Socio kaj Kulturo, Internacia Lernejo pri Homaro kaj Socia Fako, Universitato de Amsterdamo, 2000–2005.
    53. Hoeveel dialecten heeft het Nederlands? (Kiom da dialektoj havas la nederlanda?) | Taalcanon. Taalcanon.nl. Alirita 23-a de aprilo 2014 .
    54. Gemeente Kerkrade | Kirchröadsj Plat. Alirita 10-a de junio 2015 . Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2015-02-21. Alirita 2017-02-14 .
    55. Cittaslow Vaals: verrassend, veelzijdig, veelkleurig. Alirita 9-a de septembro 2015 . La arkivo PDF povas esti alirita ĉe la fino de la paĝo. La koncerna citaĵo estas en la paĝo 13: "De enige taal waarin Vaals echt te beschrijven en te bezingen valt is natuurlijk het Völser dialect. Dit dialect valt onder het zogenaamde Ripuarisch." (La nura lingvo en kiu Vaals vere povas esti priskribita kaj laŭdata estas kompreneble la loka dialekto nomataVölser. Tiu ĉi dialekto kategoriiĝas sub la tielnomita ripuara.)
    56. "La Reĝlando de Nederlando plue deklaras, ke la principoj listigitaj en Parto II de la Ĉarto estos aplikataj al la malsupra-saksaj lingvoj uzataj en Nederlando, kaj, laŭ Artikolo 7, paragrafo 5, al la jida kaj la cigana lingvoj."Nederlando: Deklaro enhavita en la akceptilo, deponita la 2-an de majo 1996Arkivigite je 2012-05-22 per la retarkivoWayback Machine, Listo de deklaroj faritaj kun respekto al traktato No. 148 –Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj
    57. Enketo de Eŭropa Unio. Arkivita ella originalo je 2007-01-28. Alirita 2017-02-14 .
    58. Fremdaj lingvoj en la mezlernejo. Wat is het aanbod aan vreemde talen in de onderbouw van het voortgezet onderwijs (vo)? (Kio estas la oferto de fremdaj lingvoj en malsuperasekundara edukado). Rijksoverheid. Arkivita ella originalo je 29-a de aprilo 2011. Alirita 3-a de majo 2010 .Arkivigite je 2011-04-29 per la retarkivoWayback Machine Arkivita kopio. Arkivita ella originalo je 2011-04-29. Alirita 2017-02-14 .nederlande
    59. 59,059,1la centraj ekzamenoj de 2009Arkivigite je 2016-08-20 per la retarkivoWayback Machine, Examenblad
    60. Por detala statistiko, rigarduStatistiko de la nederlanda Centraal Bureau van de Statistiek.
    61. Hans Knippenberg,Secularization in the Netherlands in its historical and geographical dimensions (Sekularigo en Nederlando en siaj historiaj kaj geografiaj dimensioj),GeoJournal (1998) 45#3 pp 209–220.
    62. Tomáš Sobotka kaj Feray Adigüzel,Religiosity and spatial demographic differences in the Netherlands (Religieco kaj spacaj demografiaj diferencoj en Nederlando, 2002)reteArkivigite je 2012-11-15 per la retarkivoWayback Machine
    63. (2006)Godsdienstige veranderingen in Nederland (Religiaj ŝanĝoj en Nederlando,nederlande). Sociaal en Cultureel Planbureau.ISBN 90-377-0259-7.OCLC84601762.
    64. Bleak picture of church in decline ("Malgaja bildo de preĝejo en malkresko") 4-a de decembro 2013 GMA news
    65. Feestdagen Nederland. Beleven.org. Alirita 27-a de januaro 2010 .
    66. Nederlando.La Monda faktolibro de CIA.
    67. Inflatie stijgt naar 2,8 procent/Inflation up to 2.8 percent/inflacio kreskas ĝis 2.8%. Statistika oficejo de Nederlando (6-a de junio 2013). Arkivita ella originalo je 2016-03-07. Alirita 11-a de junio 2013 .
    68. Werkloosheid verder toegenomen/Unemployment further up/Sendungeco plu kreskis. Statistika oficejo de Nederlando (15a de majo 2013). Arkivita ella originalo je 2016-03-06. Alirita 10-a de junio 2013 .
    69. Meer werkenden in februari/More employed in february/Pli da dungitoj en februaro (21-a de februaro 2019). Alirita 21-a de marto 2019 .[rompita ligilo]
    70. Harm Voortman, "Inter tukipoj kaj muelejoj",Kontakto, n 308, pp. 6-9. ISSN = 0023-3682

    Vidu ankaŭ

    [redakti |redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti |redakti fonton]
    v  d  r
    Membroŝtatoj de laEŭropa Unio
     Aŭstrio • Belgio • Bulgario • Ĉeĥio • Danio • Estonio • Finnlando • Francio • Germanio • Grekio • Hispanio • Hungario • Irlando • Italio • Kipro • Kroatio • Latvio • Litovio • Luksemburgio • Malto • Nederlando • Pollando • Portugalio • Rumanio • Slovakio • Slovenio • Svedio
    Flago de la Eŭropa Unio
    Kandidatoj:
    v  d  r
    Nord-Atlantika Alianco
     Albanio  •  Belgio  •  Britio  •  Bulgario  •  Ĉeĥio  •  Danio  •  Estonio  •  Finnlando  •  Francio  •  Germanio  •  Grekio  •  Hispanio  •  Hungario  •  Islando  •  Italio  •  Kanado  •  Kroatio  •  Latvio  •  Litovio  •  Luksemburgio  •  Montenegro  •  Nederlando  •  Nord-Makedonio  •  Norvegio  •  Pollando  •  Portugalio  •  Rumanio  •  Slovakio  •  Slovenio  •  Turkio  •  Usono
    Mapo de landoj de NATO
    Mapo de landoj de NATO
    Petis aliĝon:
    v  d  r
    Ŝtatoj enEŭropo
    Pozicio de Eŭropo
    Dependaj kaj
    aliaj teritorioj:


    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
    Leginda artikolo
    Leginda artikolo
    Ĉi tiu artikolo estis je la22-a de decembro 2021 akceptita en la liston delegindaj artikoloj.
    Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
    Bibliotekoj
    Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nederlando&oldid=9190740"
    Kategorioj:
    Kaŝitaj kategorioj:

    [8]ページ先頭

    ©2009-2025 Movatter.jp