Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nebrasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nebrasko
Ŝtato
Flago
subŝtato de Usono[+]

LandoUsono

Supermara alteco790 m[+]
ĈefurboLincoln
- koordinatoj42° N,100° U(mapo)41.5-100Koordinatoj:42° N,100° U(mapo)[+]
Plej alta punktoPanorama Point[+]
Plej malalta punktoMisuro[+]
Akvokolektejo200 520km² (20 052 000ha)[+]
Areo200 520km² (20 052 000ha)[+]

Loĝantaro1 961 504[+](1-a de aprilo 2020)
Denseco9,78 loĝ./km²[+][+]

GuberniestroJim Pillen
(ekde 5-a de januaro 2023)

HorzonoUTC-07:00,Ameriko/Ĉikago[+]
ISO 3166-2US-NE

Nebrasko (Tero)
Nebrasko (Tero)

Nebrasko (Nebrasko)
Nebrasko (Nebrasko)
DEC

Map
Nebrasko

Vikimedia Komunejo:  Nebraska[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

Nebrasko (angle Nebraska [nebraska]) estassubŝtato deUsono. Nebrasko situas en la centro de la lando, do, Nebraskanoj ŝatas diri, ke Nebrasko estas la "koro" de Usono.

Nebrasko fariĝis la 37-a ŝtato de Usono je la1-a de marto1867.

La nomo "Nebrasko" deriviĝas de la lingvo de la Indianaj triboj "Omaha." Nebrasko en tiu lingvo signifas "plata aŭ ebena akvo." En la Omaha-a lingvo oni dirasNibthaska (alivorteni, akvo, kajbthaska, plata.) La indianoj donis ĉi tiun nomon al laRivero Plato (angle:Platte River), ĉar ĝi estas larĝa, profunda korpo de akvo. Per la nomo de tiu ĉi ebena rivero, ni ricevis la nomon por nia ŝtato.

Je2000, Nebrasko havis1 711 263 loĝantojn. La ĉefurbo de Nebrasko estas Lincoln [LINKn], aŭ eble esperante,Linkolno, kiu en la jaro 2000, havis210 963 loĝantojn. La ĉefurbo nomiĝis Linkolno por honori la 16-an usonan prezidenton,Abraham Lincoln. La plej granda urbo en Nebrasko estasOmaha, kiu havas390 007 loĝantojn. La urbo Omaha nomiĝis pro la indiana tribo, kiu antaŭe loĝis apude.

Nebrasko estis unu de la lastaj ŝtatoj, kiuj adoptis ŝtatan flagon. La flago simple havas la ŝtatan sigelon sur blua fono. Oni povas vidi la temojn de transporto, industrio, kolonieco, kaj agrikulturo en la sigelo. La devizo diras, "Egaleco Antaŭ La Leĝo."

Juridikcio, registaro kaj politiko

[redakti |redakti fonton]

Leĝdona aŭtoritato

[redakti |redakti fonton]

Nebrasko estas la nura ŝtato inter la ŝtatoj de Usono kie ekzistas nur unuleĝdonado - la Nebraska Parlamento, ekde 1934. La transiro al la sistemo de unu leĝdonejo rezultiĝis el la percepto ke sistemo de du leĝdonejoj konsistigas duobligon deburokratio. La katalizilo por la ŝanĝo estis deziro ŝpari en labuĝeto dum laGranda Depresio. Kompare kun aliaj landoj en la mondo, Nebrasko estas unika ĉar ĝi elektis abolicii lamalsupran ĉambron prefere ol lasupera ĉambro[1].

La Nebraska Parlamento, nomita laSenato ĝis 1934, estas referita kiel la "Leĝdonado" same kiel la "Unukamera", sed ĝiaj membroj daŭre estas nomitaj "Senatanoj" kaj ne "Reprezentantoj", "Deputitoj", ktp. Tiu ĉi leĝdonado estas ankaŭ la sola en Usono, kies membroj estas elektitaj en senpartiaj elektoj: apud la nomoj de la balotkandidatoj en la balotoj, ne aperas ilia partia aparteno, kaj la pozicioj de la Parolanto de la Ĉambro kaj la estroj de komitatoj ne estas determinitaj laŭ partia ŝlosilo.

La Nebraska Parlamento havas nur 49 membrojn, kaj estas la plej malgranda el la usonaj ŝtataj parlamentoj[2].

Alia propreco de ĉi tiu leĝdonado estas, ke ĝi bezonas nur tri-kvinonanplimulton porvetoi la decidojn de laguberniestro, kaj ne du trionojn kiel en aliaj landoj.

Naciaj elektoj

[redakti |redakti fonton]

Kaj Nebrasko kajMajno estas la nuraj subŝtatoj kiuj dividas siajnelektantojn laŭ kantonoj prefere ol laŭplimulto devoĉdonoj (Majoritata balotsistemo). En Nebrasko ekde 1991, du el la kvinelektantoj estas elektitaj en tutsubŝtataj elektoj, kaj la aliaj tri ricevas la kandidato kiu gajnas la plej altan nombron davoĉdonoj en ĉiu el la tribalotdistriktoj kiuj konsistigas la subŝtaton.

Geografiaj elementoj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Nebraska Legislature. Arkivita ella originalo je March 4, 2018. Alirita 26 April 2022 .
  2. kiel kompleta leĝdona aŭtoritato sed ne kiel ununura parlamento, ĉar en la Senato de Nov-Hampŝiro, ekzemple, havas nur 24 anoj.
v  d  r
Subŝtatoj kaj teritorioj deUsono
Ŝtatoj de UsonoFlago de Usono
Federacia distrikto
Dependaj teritorioj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nebrasko&oldid=9225359"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp