Ne ondo, en anglaNo wave, estas muzika kaj arta ĝenro nomita el la etoso deavangardaj muziko kajvidaj artoj el kiu ĝi aperis fine de la1970-aj jaroj enNovjorko.[1][2]
La muzika terminoNo wave estis vortoludo bazita sur la malakcepto de la komerca muzikonew wave.[3] Reagante kontraŭ la elteno fare depunko de kliŝeojrokenrolo, neondaj muzikistoj anstataŭe eksperimentis per bruema muziko, dissonado, kajmaltonaleco, same kiel per ne-rokaj ĝenroj kiellibera ĵazo kajdiskoo dum ofte montris erozieman, kvereligan kajnihilisman mondorigardon.[4][5][6]
En 1978, Rhys Chatham organizis koncerton en arta institucio The Kitchen kun du bandoj de brumuziko perelektraj gitaroj en kiuj ludis Glenn Branca (Theoretical Girls kaj Daily Life, en kiu ludis Branca, Barbara Ess, Paul McMahon, kaj Christine Hahn) kaj aliaj du bandoj de brumuziko perelektraj gitaroj en kiuj ludis Chatham mem (The Gynecologists kaj Tone Death, en kiuj ludis Robert Appleton, Nina Canal, Chatham, kaj komponisto Peter Gordon). Tone Death ludis la komponon de Chatham de 1977 por elektraj gitarojGuitar Trio, kiu estis inspirita de la minimalisma peco de La Monte YoungTrio for Strings kaj la versio de Chatham priThe Ramones ĉe la muzikklubo CBGB tra Peter Gordon.[7] Tiun pra-neondan koncerton sekvis kelkajn semajnojn poste iniciaton kiam Artists Space servis kiel ejo por la neonda muzikmovado, gastigante kvinnoktan subkulturan neondan muzikfestivalon, organizitan de artistoj Michael Zwack kaj Robert Longo, kie ludis 10 lokaj bandoj, inter kiujThe Gynecologists de Rhys Chatham,Communists,Theoretical Girls de Glenn Branca, Terminal, kajTone Death de Rhys Chatham,[8] kajDaily Life de Branca.[9][10] En la finaj du tagoj de la evento ludisDNA kajthe Contortions vendrede, sekvitaj deMars kajTeenage Jesus and the Jerks sabate.[11] Angla muzikisto kaj diskoproduktoroBrian Eno, kiu dekomence estis veninta al Novjorko por produktori la duan albumon deTalking Heads nomeMore Songs About Buildings and Food, estis en la publiko.[11] Impresita per tio kion li vidis kaj aŭdis, kaj konsilita de Diego Cortez, Eno estis konvinkita, ke tiu movado estu dokumentita kaj proponis la ideon de kompilalbumon,No New York, kaj li mem kiel produktoro.[12]
Dum unuaj jaroj la grupoSonic Youth estis identigita kun la neonda movado, sed kiam tiu movado malaperis post mallonga tempo, Sonic Youth kontinuis evoluigi sian stilon en direktojn de punko kaj rok-muziko kaj iĝis unu de la plej gravaj grupoj de alternativ-muziko.
La movado mem estis mallongdaŭra sed tre influa en la muzika mondo. Krom la muzika ĝenro, lano wave movement havis ankaŭ gravan influon en sendependendaj kino (no wave cinema), modo kaj vidaj artoj.[13]