Navalvillar de Ibor estasmunicipo deHispanio, en laprovinco de Cáceres,regiono deEkstremaduro.
La loĝantoj nomiĝasnavalvillotes. La censita populacio en2008 estis de 402 loĝantoj.
Navalvillar de Ibor estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en lakomarko aŭdistriktoIbores, je altitudo de 665 m; je 120 km deCáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 54,54 km². Ĝi estas ĉe la valo de la riveroIbor, kaj estas la unua loko trapasata de tiu rivero post ties naskiĝo en la Montaro deVilluercas. Ĝi estas la plej montara vilaĝo ene de lakomarko de la Ibores.
Ĝi limas kunCastañar de Ibor norde,Guadalupe sude,Navatrasierra oriente kajNavezuelas okcidente.
La ĉirkaŭaĵo karakteras pro abundo dekaŝtanarboj. Estas ankaŭ grandaj etendoj de makiso kaj malfermaj arbaroj de korkokverkoj kaj anzinoj, kun rearbarigo de neindiĝenaj koniferoj, kaj indiĝenaj olivarboj kaj kverkoj.
Grandaj mamuloj kielapro,cervo,kapreolo ktp elstaras en la faŭno de Navalvillar de Ibor kaj ties ĉirkaŭaĵo.
La demografia evoluo de Navalvillar de Ibor, inter 1996 kaj 2006, aperas en la jena tabulo, el referencoj de informo de lahispanaInstituto Nacional de Estadística.
Agrikulturo (olivoj, kaŝtanoj, paŝtejoj) kaj brutobredado (kaproj, porkoj, ŝafoj). Produktado de fromaĝo, ĉefe el kapra lakto.