Navahrudak (beloruseНавагрудак,Novogrudok,poleNowogródek,litoveNaugardukas) estas urbo en okcidenta parto deBelorusio kun30,7 mil loĝantoj (2006). Ĝi situas 160 km oriente deHrodna /Grodno.
Navahrudak estas unu el la plej malnovaj urboj de nunaBelorusio, loĝata jam en la 10-a jarcento. Ĉar ĝi estas la plej alta punkto de la najbaramontetaro, ĝi gravis kiel defenda-strategia loko. La unua skriba mencio de ĝi venas el1227 kielNovogorodok.
La ruinoj de la kastelo de litova duko (duko kaj pli poste grandduko)Mendog (fortikaĵo el la 13-a jc.) kaj la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" apud kiu estas amas-tombo kaj la memorŝtono omaĝe al la polaj monakinoj, mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943
La urbon detruis lamongoloj en 1240. Ekde la 13-a jc., ĝi estas centro de la regionoĈernij Rus (Nigra Rusio), kaj laŭ kelkaj fontoj ĝi estis ĉefurbo de laGrandprinclando Litovio, de litova duko (pli poste grandduko)Mendog, ĝis ties translokiĝo alTrakai
Ĝi iĝis en 1507 centro de regiono de la Grandprinclando kaj retenis tiun rolon ĝis1795, kiam ĝi estis ligita al la Rusa Imperio kaj iĝis centro de la Grodno-a gubernio, ekde 1842 ĝi estis parto de la Minska gubernio.
La memorŝtono omaĝe al polaj monakinoj - la mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943La memortabulo omaĝe al beataj polaj monakinoj - la mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943, ĝi troviĝas en la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" enNowogródek
1.08.1943: Germanoj pafmortigis 11 polajnmonaĥinojn en Navahrudak, kiuj oferis sian vivon anstataŭ 120 personoj (arestitaj deGestapo kaj senditaj altrudlaboro enTria Regno)
preĝejoj, i.a. la paroĥeja preĝejo "La Blanka Paroĥejo" apud kiu estas amas-tombo kaj la memorŝtono omaĝe al la polaj monakinoj, mortpafitaj fare de germanoj en la jaro 1943
la ruinoj de la kastelo de litova dukoMendog (pli poste grandduko deLitovio) (fortikaĵo el la 13-a jc.)