La enlanda parto de la insulo estis plejparte uzata por ekstraktifosfatajnercojn, kiuj estis dum pluraj jardekoj la unusola natura riĉo de Nauro[2] ĝis la fosfataj resurcoj elĉerpiĝis en la 1980-aj jaroj[3]. Nauro ricevis helpon de Aŭstralio kaj gastigis kaptejon por migrantoj[3].
Nauro ne havas oficialanĉefurbon,[1] sed la plej grava urbo estasYaren pro la sidejo de la registaro.
Nauro estas ovalforma insulo de 21 km2 en sudokcidentaPacifiko,[4] 55,95 km sude de laekvatoro.[5] La insulo konsistas el malalta ebenaĵo, kies plej alta punkto estas 71 metroj ĉeCommand Ridge, ĉirkaŭita de mallarĝa marborda ebenaĵo.[6][2] En ĉi tiu ebenaĵo koncentriĝas loĝejoj kaj strukturojindustriaj,agrikulturaj, publik-servaj kaj transportaj.
La15-an de decembro2009 Nauro agnoskis la sendependecon deAbĥazio kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tiu paŝo estis farita post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financojKieren Keke enMoskvon. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj dausonaj dolaroj.[7]
Satelita foto de Nauro en 2002Fosfataj terenoj en Nauro.
LaAngam-tago, ĉiun 26-an de oktobro, estas gravaferio (libertago) en Nauro. Ĝi memorigas pri la dato, kiam la insulo unufojon post la koloniiĝo atingis denove popolon de 1.500 loĝantoj.
(franca) Luc Folliet, Nauru, l'ïle dévastée - Comment la civilisation capitaliste a détruit le pays le plus riche du monde (Nauru, la ruinigita insulo - Kiel la kapitalista civilizacio detruis la plej riĉan landon de la mondo), Paris, 2009, 2010, eld. La Découverte,ISBN 78-2-7071-6431-5