Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Naturkuracado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naturkuracadonaturopatio estas naturkuraca sistemo kiu rekonas la naturan propran, regenerigan kuracpovon de lakorpo. Kronika malsano ekestus kiam tiu propra kuracpovo ne plu kapablus forigi restaĵojn en la korpo. Tial naturkuracistoj forte akcelas edukadon kaj informadon pri sana naturnutrado kaj sana vivhigieno.

Al la tradicia naturkuracado apartenasfastado,dietoj, lumo-, aero- kajhidroterapio, ofte aplikataj en kuraclokoj. Kutimaj helpiloj estas sanigaj herboj, biologiaj aŭhomeopatiaj medikamentoj kajakupunkturo, kombinite kun fizioterapio kaj formoj de fizika ekzercado kielĉi kung, respiraj teknikoj, ŝanĝi vivstilon, sane manĝi kaj uzi certajn manĝosuplementojn.

Ofte oni aplikas plurterapian aliron.

La principoj de naturkuracado, derivitaj de malsimilaj metodoj, plejparte ne estisscience validigitaj. Ĝiaj praktikoj kaj konsiloj, kun neklaraj konturoj, estas karakterizitaj per granda heterogeneco. Inter tiuj, minoritato baziĝas sur faktoj kaj komuna saĝo (sana dieto, fizika ekzercado) sed ili ne estas specifaj de naturkuracado[1]. Naturkuracado povas do esti konsideratapseŭdoscienco[2][3][4].

Naturkuracado kaj Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Ekde1986 ekzistasfaka Esperanto-asocio pri naturkuracado,Internacia Naturkuraca Asocio. Ĝi eldonas revuon, fakverkojn kaj organizas renkontiĝojn. Ekde la jaro1992 kunlaboras kunUEA.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. « A naturopathic "apostate" confirms that naturopathy is a pseudoscientific belief system » (arkivo), ĉe scienceblogs.com (konsultita la 24-an de junio 2019).
  2. Marie-Hélène Zéraffa, « La naturopathie » (arkivo), ĉe zetetique-languedoc.fr (konsultita la 13-an de novembro 2020)
  3. Eugenie V. Mielczarek et Brian D. Engler, « Selling Pseudoscience: A Rent in the Fabric of American Medicine[rompita ligilo] »,Skeptical Inquirer, vol. 38.3,‎ 2014
  4. Ayo Wahlberg, « A quackery with a difference-new medical pluralism and the problem of 'dangerous practitioners' in the United Kingdom », Social Science & Medicine (1982), vol. 65, no 11,‎ decembro 2007, p. 2307–2316

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Naturkuracado&oldid=9165359"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp