Diagramo de la orbitaj radiusoj kaj inklinacioj. La cikloj indikas la relativaj proporcioj de la lunoj, sed ne rilate al la orbitaj radiusoj. La flavaj linioj kunligas la plej proksimajn kaj plej forajn distancojn.Kalisto (griza) estas referenco.
La sekvonta tabelo estas listo de ĉiuj konataj naturajsatelitoj de laplanedoJupitero. Ĝi estas ordigita laŭ la mezaorbita radiuso. Novaj eltrovoj estas markita per provizoraj numeroj, ĝis ili ricevos nomon de laInternacia Astronomia Unio.
Tiuj satelitoj helpas la konserviĝon de lajupiteraj ringoj: El Metiso kaj Adrasteo venas materialo de la ĉefa ringo, Amalteo kaj Tebo providas per materialo la gosamerajn ringojn.
La Galileaj satelitoj
LaGalilejaj satelitoj estas la kvar satelitoj de Jupitero malkovritaj far deGalilejo:Iono,Eŭropo,Ganimedo kajKalisto. Ili estas je multo la plej grandaj kaj entenas 99,999% el la maso de la tuta satelitaro de Jupitero.
La tri unuaj Galileaj satelitoj estas enorbita resonanco 1:2:4, Dum la tempo kiam Ganimedo faras 1 rondiron ĉirkaŭ Jupitero, Eŭropo faras du rondirojn, kaj Iono faras kvar rondirojn.
La neregulaj satelitoj estas malgrandaj korpoj, kun orbitoj rimarkinde pli vastaj, discentraj kaj klinitaj ol tiuj de la regulaj.Oni disdonas ilin en kvar grupoj, plus kelkaj ekstergrupaj satelitoj.
Karpo plej ekstera prograda luno, kajS/2003 J 12, plej interna retrograda luno: du ekstergrupaj satelitoj.
Laananka grupo: La lunoj de tiu grupo havasretrogradajn orbitojn kies grandajn duonaksoj estas inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro.
Lapazifaa grupo:Retrogradaj satelitoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.
La ekstergrupaj satelitoj estas ĉu fragmentoj eljetitaj sur apartajn orbitojn pro fortaj alfrapoj, ĉu kaptitaj asteroidoj kiuj havis la ŝancon ne diseriĝi, ĉu anoj de grupoj ankoraŭ ne malkovritaj.
Diagramoj montrantaj la orbitaj inklinaciojn de la ĉefaj anoj de la himalia, ananka, karmea, kaj pazifaa grupoj en funkcio de la granda duonakso. (la ruĝaj cirkloj montras ladiametrojn de la lunoj).