Gamal Abdel NASER (dialekte egipta porarabeجمال عبد الناصر,Ĝamāl ʿAbd an-Nāṣir; naskiĝis la15-an de januaro1918 enAleksandrio; mortis la28-an de septembro1970 enKairo) estis inter la jaroj1956 kaj1970 la ŝtata prezidanto deEgiptio. En1952, li kunlaboris kunAnŭar as-Sadat kaj aliaj por renversi la reĝon. Naser fariĝis ĉefministro en1954 kaj prezidento en1956. Naser premis Egiption fariĝisocialista (ĉefe pere deagra reformo kaj subvenciado de la prezoj de bazaj varoj), kajnaciista nacio kun registaro nereligia kaj politika sistemo kun ununura partio (lia). Tiuj transformoj renkontis jen grandajn malserenon, jen entuziasmon en la popolo. Opozicioj favorigis la diktatorecajn emojn de Naser kaj la reĝimo iĝis pli kaj pli policeca. Sed Naser estis ankaŭ politikisto de granda karismon, kiu restis populara eĉ post malvenko en milito (dufoje: en 1956 kaj 1967).
Gamal Abdel Naser.
En 1955 li estis inter la ĉefaj iniciatintoj de laBandunga konferenco, kaj idearo "kontraŭimperialisma".
En1956, Naser naciigis laSuezan Kanalon, kiu antaŭe ekde ĝia konstruado en1875 estis posedaĵo plejparte de britaj akciuloj. La armeoj deBritio,Francio kajIsraelo tiam atakis Egiption kaj prenis la kanalon. Sed, pro timo de laTria Mondmilito,Unuiĝintaj Nacioj,Usono kajSovetunio negocis la donadon de la kanalo al Egiptio. Tiel la dekomenca malvenko de Naser fariĝis en la okuloj de la popolo venko, kaj estigis fervoran entuziasmon.
Inter1958 kaj1961, Egiptio unuiĝis kunSirio por fariĝi laUnuiĝinta Araba Respubliko (UAR), sed la unio ne estis solida kaj malkonsentoj kaŭzis ties baldaŭan kadukiĝon kaj disfalon.