Naskindico aŭMalneta naskindico, kaj ankaŭReproduktindico aŭMalneta reproduktindico, endemografio,sociologio yhoma geografio, estasmezuro por kvantigi lafekundecon, kiu aludas al la rilato kiu ekzistas inter la nombro de naskoj okazintaj en ia periodo kaj la totala kvanto de personoj de la sama periodo.
La koncerna daŭro estas preskaŭ ĉiam unujaro, kaj legeblas kiel la nombro de naskoj de ia loĝantaro por milo da loĝantoj en unu jaro. Ĝi reprezentas la nombron de individuoj de unu loĝantaro kiuj naskiĝas vivaj laŭ tempunuo.
Landoj laŭ la Naskindico en 2017.
Ties formula estas la jena:
Kie:
b: Naskindico
B: Totala nombro de naskoj en unu jaro
P: Totala loĝantaro
Ĝi havas avantaĝon esti simpla mezurilo facile interpretebla, sed malbonas pro iaj malfacilaĵoj, ĉar en komparoj inter landoj ĝi povas okazigi diferencojn kiuj dependas plie el la strukturo laŭ aĝo kajsekso de la loĝantaro ol el la fekundeco de la analizita loĝantaro. Por tio oni rekomendas uzi malnetajn indicojn, kiaj lafekundindico.
Konklude, la naskindico korespondas al nombro de naskitoj vivaj por1 000 da loĝantoj en difinita loko.