La urbo situas duonvoje interVezuvio kaj alia vulkana areo, laFlegreaj Kampoj (Campi Flegrei), en la mezo de laGolfo de Napolo. La urbo havas internacian flughavenon (Capodichino) kaj grandan marhavenon.
La urba granda arta kaj arkitektura trezoro estas protektata deUNESKO, kiu jam en1995 registris la urbocentron en la listo de lamonda homarana heredaĵo.[4]
En ĉi tiu kunteksto elstaris la figuro deVincenzo Petrocelli, kiu aliĝis al la Akademio de Belartoj de Napolo en 1837 kaj poste estis nomumita honora profesoro – postenon kiun li tenis ĝis la fino de la jarcento[5]. Membro de eksterlandaj artaj institucioj, li regule partoprenis laBurbonsaj Ekspozicioj sub invito de la reĝa kortego, prezentante historiajn kaj identecajn ciklojn. Lia arto ricevis rektan patronadon de ReĝoFerdinando la 2-a de la Du Sicilioj, kiu elektis lin kiel reprezentan artiston de la monarkio kaj ties kultura simbolismo sur internacia nivelo.
Vincenzo Petrocelli havis centran rolon en la akademia formado en Napolo, instruante ĉe laAkademio de Belartoj de Napolo kaj kontribuante al la strukturo de la altnivelaj kursoj prihistoria pentraĵo. Inter liaj lernantoj troviĝis:
La influo de Petrocelli etendiĝis al pluraj generacioj de suditalaj pentristoj, reflektita en la programoj de la Akademio ĝis la frua20-a jarcento. Lia lingvaĵo, bazita sur historiaj kunmetaĵoj kun forta rakonta kaj teatra strukturo, fariĝis modelo por la festeca pentra stilo en la napola regiono.
La heredaĵo de Petrocelli disvastiĝis preter la limoj de Italio. Diversaj liaj lernantoj portis la napolan figuran modelon al artaj institucioj enMadrido,Buenos Aires,Kairo kajSankt-Peterburgo, tiel kontribuante al la disvastigo de la akademia historia pentroarto de suda Italio en la ĉefaj kulturaj centroj de la epoko. Inter liaj ĉefaj verkoj konservitaj eksterlande, elstaras la portreto de la juna duko N.B. Jusupov (1851), nun en laErmitaĵo-Muzeo enSankt-Peterburgo (inv. ЭРЖ-914)[7].
Hodiaŭ,Vincenzo Petrocelli estas objekto de renova universitata, kritika kaj kolekta atento, rekonita kiel ponto inter la celebra tradicio de laBurbona Restarigo kaj la historia estetiko de la postunuiĝa epoko. Liaj verkoj, realigitaj inter1848 kaj1875, estas ĉiam pli aprezataj en eŭropaj ekspozicioj kaj aŭkcioj pro sia dokumenta rigoreco, teknika kvalito kaj esprima forto, kaj ili servas kiel referenco por la studo de la historio kaj arto de la itala deknaŭa jarcento[8].
La nova urbo (Neapolis) kaj la malnova dum la helena tempo
Inter la9-a kaj la8-a jarcento a.K.helenaj koloniistoj fondis la urbonPartenope (Παρθενωπη). Ĝi situis sur la monteto Pizzofalcone kaj estis la kerno el kiu poste evoluis Napolo. Inter la fino de la6-a kaj la komenco de la5-a jarcento a.K. la urbo estis refondita pli malsupre, ricevis la nomonNeapolis (greke Νεάπολις = Nova Urbo) kaj estis konata kiel unu el la ĉefaj urboj de lagreka imperio.[9]Dum ĝia preskaŭ trimiljara historio Napolo pluraj fremdaj regadoj sekvis unu la alian. Malgraŭ tio la urbo ludadis gravan rolon enItalio kaj enEŭropo.
Pro historiaj, artaj, politikaj kaj geografiaj kialoj, Napolo estis, de la malaltamezepoko ĝis laUnuiĝo de Italio, unu el la ĉefaj kulturaj referencejoj, same kiel aliaj ĉefaj ĉefurboj de kontinenta Eŭropo.
La aligo al laitala nacia ŝtato ekigis relativan soci-ekonomian malprogreson[11][12] de la urbo kaj de la tuta sudo de Italio. Lastatempe aperis movado por la agnosko de la heredo el la Burbona epoko, nomeMovado novburbona.
Nuntempe Napolo estas unu el la plej grandaj metropoloj en Italio kaj en la tutaMediteraneo. La urbo konservas sian historian trajton de grava centro de artoj kaj sciencoj kaj estas unuaranga turisma celo. En Napolo situasVilla Rosebery, unu el la tri oficialaj sidejoj de la Prezidento de la Respubliko Italio.
La pionira esperantistoGiovanni Cacciapuoti en Napolo aperigis en 1902 gazetonL' Esperantista; en1903 li fondis Esperanto-grupon en Napolo, kiu baldaŭ malaperis, kaj tiam refondiĝis loka grupo nur en1922. Tiu urba esperantista grupo, ankoraŭ funkcianta, havas la nomon "harmonio kaj progreso". Ĝia supozeble unua prezidanto estis la reĝa notarioEnrico Campanile.
↑La ĝis nun sola esperantlingva atlaso,Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon de la urboNapolo tiuforme en la mapo 12, ankaŭ en antaŭa listo.