Naomi KLEIN (n.5-an de majo1970, enMontrealo,Kebekio) estaskanadaverkistino,ĵurnalistino kaj kritikanto al lanovliberalismo, bone konata pro siaj politikaj pensoj pri entreprenatutmondiĝo.
Naomi Klein studisanglistikon kajfilozofion ĉe launiversitato de Toronto. Aktuale ŝi laboras kiel libera ĵurnalistino, interalie por la revuoSaturday Night, kaj verkas semajnan kolumnon porThe Globe and Mail, kanada gazeto, kaj por la brita gazetoThe Guardian.
Ŝi estas konsiderata unu el la plej gravaj proparolantoj de la kritikantoj al lanovliberala tutmondigo. Ŝia furorlibro "No Logo!" (2000) konsideratas unuamanifesto de la movado kontraŭ la novliberala tutmondigo. La Londona "Times" deklaris ŝin "la verŝajne plej influhava persono sub 35 jaroj".
Klein estas edziniĝinta kun la ĵurnalisto Avi Lewis kaj loĝas en Toronto.
La familio de Klein havas historion pri aktiveco, same kiel la familio de ŝia edzo.
Ŝia avo estis maldungita pro organizado delaboro enDisney enUsono. Ŝia patro Michael, kuracisto, rezistis la alvoko al laVjetnama milito kaj membriĝis en la grupiĝoPhysicians for Social Responsibility. Ŝia filmista patrino,Bonnie Sherr Klein, famiĝis pro siakontraŭ-pornografio filmo,Not a Love Story.[1][2] Ŝia frato Seth estas la direktoro de la oficejo de British Columbia pri laCanadian Centre for Policy Alternatives. Ŝia bo-familio estasMichele Landsberg kajStephen Lewis, filo deDavid Lewis. Onklino edziniĝisDaniel Libeskind-n, la arkitekto.
La verkado de Klein komenciĝis frue, per kontribuaĵoj alThe Varsity, la studenta ĵurnalo de laUniversitato de Toronto, kie ŝi laboris kiel ĉef-redaktistino. Ŝi aliĝis alfeminismo pro lamasakro de la Montreala Politekniko en 1989.
En 2000, Klein publikis sian plej faman libronNo Logo, kiu fariĝismanifesto favore al lakontraŭ-tutmondiga movado. Unu monaton antaŭ la publikigo, tiu movado fermis la Ministerian Konferencon de laMonda Organizaĵo pri Komerco (MOK), en 1999. La libro kritikas konsum-kulturon, eksplikante la operacojn faritajn de grandajentreprenoj. Tiuj entreprenoj, laŭ la aŭtorino, ofte eluzas laboristojn el la plej malriĉaj landoj de la mondo. Klein kritikisNike en la libro kaj tial ĝi fariĝis unu el la unuaj publikaĵoj kiuj meritis respondon de la entrepreno.[3]
En 2002 Klein publikigisFences and Windows, kolekton da artikoloj kaj paroladoj verkitaj de ŝi pro la kontraŭ-tutmondiĝa movado (la mono, kiun la libro enspezigis, estis donita al aktivismaj organizaĵoj tra la mondo pere de la Fences and Windows Fonduso). Klein ankaŭ kontribuas alThe Nation,In These Times,The Globe and Mail,This Magazine, kajThe Guardian.
Ŝi daŭrigas sian verkadon kaj verkas pri kelkaj temoj, kiel laIraka milito. En Septembro 2004, ŝi verkis artikolon alHarper's Magazine nomita "Baghdad Year Zero: Pillaging Iraq in pursuit of aneoconutopia",[4] ŝi diras ke, kontraŭe al la popolaj kredoj kaj kritikoj, laregistaro de Bush havis ja post-invadajn planojn por Irako, kiuj celis kreilibermerkatan ekonomion. Ŝi malkovras planojn, kiuj permesas al eksterlandanoj forprenis riĉaĵojn el Irako.
En 2004 Klein kaj ŝia edzoAvi Lewis lanĉisdokumentan filmon sub la titoloThe Take, pri fabrikaj laboristoj enArgentino, kiju kontrolis fermitan fabrikon por daŭrigi ĝian produktadon, kreante laboran kolektivon. La unua afrika prezento de la filmo okazis en la Kennedy Road setlejo en Sud-Afrika urboDurban, kie komenciĝis la movadoAbahlali baseMjondolo.
En Oktobro 2005, Klein estis en la 11a loko enThe 2005 Global Intellectuals Poll - listo de la 100 plej gravaj intelektuloj farita de la revuoProspect[5] kune de la revuoForeign Policy. Ŝi estis la plej alt-nivela virino en la listo. .[6]
La tria libro de Naomi Klein,The Shock Doctrine: The Rise of Disaster Capitalism[7], estis publikigita la 4an de septembro 2007. La libro unue parolas pri la tortur-gvidlibro de CIA, eksplikante procedon, kiun ŝi nomas afekcio (shock), kiu konsistas je la infanigo de malliberuloj pere de forta torturo. Tiu vorto "afekcio" estas utiligata en la tuta libro kiel metaforo por ĉia krizo – naturaj katastrofoj, militoj, terorismas atencoj - kiuj, pro la psikologia afekcio, kiun ili kaŭzas, permesas ke politikistoj lanĉu ekonomiajn reformojn, kiujn ŝi nomis "ekonomiaj afekcioj". Kritiko deMilton Friedman elChicago School (Skolo de Chicago) kaj de kapitalismo laissez-faire estas analizata kun uzo - kiel ekzemploj - de la Indonezio deSuharto, en 1965, kajla Ĉilio de Pinochet, 1973, inter aliaj, komparante ilin al tio, kio okazas en la nuntempo.
Naomi Klein,La decido. Kapitalismo aŭ klimato. Parto unua. Tradukita de Vilhelmo Lutermano,MAS, 2016, 246 p.,ISBN 978-2-36960-069-5