Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nanplanedo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elNanoplanedo)

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je16 aŭg. 2025.
Kio estas nanaj planedoj? Filmeto de la jutuba kanaloScivolemo.
Cereso estas la unua malkovrita nanplanedo (en 1801)
Plutono estas la dua nanplanedo esplorita deproksime perkosmosondilo (New Horizons en 2015)

Nanplanedonana planedo[1] estas klaso de ĉielaj korpoj en niasunsistemo. Ĝi estis difinita, kiel nova kategorio, per rezolucio akceptita la 24-an de aŭgusto 2006 de laInternacia Astronomia Unio. La difino koncernas nur la planedan sistemon de la Suno (kiu inkluzivas la Teron), alistelaj sunsistemoj ankoraŭ ne havas klarajn difinojn por tipoj de siaj eroj kaj apenaŭ povas havi, ĉar malmulto estas jam sciata pri ili.

La difinon IAU formulis angle, kaj ĝi do koncernas origine nur la anglan esprimondwarf planet. En la diversaj lingvoj ekestas tradukoj kielnana planedo, nanplanedo, kajpreskaŭplanedo. Laŭ difino (vidu la tutan rezolucion numero 5A en la artikoloSunsistemo) la terminonanplanedo priskribas objekton, kiu

  1. Ĉirkaŭiras la Sunon.
  2. Havas sufiĉan mason por ke ĝia propra gravito superu la internajn fortojn de rigida korpo kaj ĝi tiel ricevu hidrostatike ekvilibran formon proksimume globan
  3. Ne malplenigis la ĉirkaŭaĵon de sia orbito.
  4. Ne estas satelito (de planedo aŭ alia ekstersuna objekto)

La tria kriterio precizigas, ke la nanplanedo "ne malplenigis la ĉirkaŭaĵon", kio estas la ĉefa diferenco kompare kunplanedo. Tio signifas, ke la maso de la nanplanedo ne sufiĉas por forigi aliajn korpojn el la proksimaĵo de la orbito, dum la pli pezaj planedoj per sia gravito tiom perturbas aliajn proksimume samorbitajn objektojn, ke tiuj forĵetiĝas aŭ tute kaptiĝas kaj iĝas satelitoj de la planedo aŭ alimaniere iĝis sinkronaj kun ĝi. Tiu kondiĉo signifis oficialan forigon dePlutono el la kategorio de planedoj, ĉar ĝi ne malplenigis sian ĉirkaŭaĵon en la Kujper-zono. La "detronigo" de Plutono kaptis konsiderindan atenton ankaŭ en la amaskomunikiloj.

En junio 2008 IAU aldonis du decidojn. Unue, faka termino por nanplanedo ekster la orbito de Neptuno estasplutoido (angle: "plutoid"). Due, ĉiun nove trovitan objekton pli helan olabsoluta magnitudo M = 1,0 oni tuj klasas kiel nanplanedon, ĝis eble postaj malkovroj montros, ke la objekto ne plenumas la kondiĉojn por esti nanplanedo (tre neverŝajne)

Nomo

[redakti |redakti fonton]

La nomonana planedo (angledwarf planet) estis kreita de Alan Stern kiel speco de planedo. Laŭ li, la planedoj estas la 8ĉefaj planedoj kiel laTero, la variajnanaj planedoj kiel Plutono, kaj lasatelitaj planedoj: la 19 elipsoidaj lunoj. La IAU decidis akcepti la koncepton de nana planedo, sed ne kiel speco de planedo. Ili opinias, ke pli taŭgus nomigi ilinsubplanedo, preskaŭplanedo (ja la nomo en la japana lingvo), aŭplanedoido (objekto de la formo de planedo), sed ke la vortonana planedo jam tro enradikiĝis en la lingvouzo. Esperante, oni akceptas la anglan termonnana planedo, modifas ĝin kielnanplanedonanoplanedo, aŭ tradukas ĝin kielplanedoido.

Ĉefaj nanplanedoj

[redakti |redakti fonton]

Ĝis septembro 2008 la Internacia Astronomia Unio oficiale klasis kvin ĉielkorpojn kiel nanplanedojn.Plutono (trovita en 1930),Cereso (1801) kajEriso (2003) eniris la grupon jam en 2006, la unua jaro de ekzisto de la nova kategorio.Makemako (trovojaro 2005) kajHaŭmeo (2004) estis aldonitaj en 2008. Tiuj kvin estas la komenco, kaj estas verŝajne, ke la klaso multe pligrandiĝos. La unuaj nanplanedoj estas kvazaŭ specimenoj el tri malsamaj regionoj en la sunsistemo: Cereso estas la plej grandaasteroido el la asteroida zono inter Marso kaj Jupitero, dum Plutono, Makemako, Eriso kaj Haŭmeo estastrans-Neptunaj objektoj el du iom aliaj zonoj de la foraj regionoj de la sunsistemo. Plutono, Makemako kaj Haŭmeo estas en regiono nomata la Kujper-zono, dumEriso sin movas en la t.n.disa disko, alia parto de la trans-Neptuna spaco. Plutono estas ankaŭ membro de grupo nomataplutinoj (angle "plutino"), objektojsinkronaj kun la orbitado de Neptuno en proporcio 2:3.

Aliaj objektoj estas akceptitaj de variaj astronomoj: ĉe Mike Brown kaj Tancredi, ankaŭSedno,Gongongo,Kvavaro, kajOrko. Variaj aliaj estas eblaj, kielSalacio,307261 Manio,208996 Aĥliso,55565 Ajo,174567 Vardo,532037 Ĉiminigagvo,Iksiono,145452 Ritono kajVaruno.

Faktoj pri la ĉefaj nanoplanedoj
NomoFormala nomoSunsistema regionoKategorioDiametroMaso
Cereso1 CeresAsteroida zonoasteroido975 × 975 × 909 kmĉ. 0,94 × 1021 kg
Plutono134340 PlutoKujper-zonoplutoneno2306 km ± 20 kmĉ. 13,0 × 1021 kg
Haŭmeo136108 HaumeaKujper-zonoĉ. 1500 kmĉ. 4,2 × 1021
Makemako136472 MakemakeKujper-zonokubevano1600 km ± 300 kmĉ. 4,2 × 1021
Eriso136199 ErisDisa diskodisdiskano2400 km ± 100 kmĉ. 16,7 × 1021 kg
NanplanedoEkvatora*
diametro
Maso*Orbita
radiuso* (AU)
Orbita periodo*
(teraj jaroj)
Orbita
inklinacio

gradoj
Orbita
discentreco
Tago*
Nombro de
Satelitoj
Cereso0,080,000152,54-2,994,610,5870,0800
Plutono0,180,0021829,70-49,89251,117,10,249-6,53
Haŭmeo35,02-51,55284,7628,20,1910,1632
Makemako0,1238,22-52,75306,828,960,1590
Eriso0,200,0028038,16-97,52558,744,1870,4421

(*) Proporcia, kompare kun la Tero.

Verŝajnaj nanplanedoj

[redakti |redakti fonton]

Pluraj aliaj objektoj en niasunsistemo povus ankaŭ esti en la klaso de la nanplanedoj. Krom la naŭ li akceptas kiel esence certaj,Michael E. Brown opinias ke aliaj cent konataj objektoj estas verŝajne nanplanedoj.[2] La IAU anoncis por la venontaj monatoj kaj jaroj la proklamon de ceteraj nanplanedoj. La kandidatoj kolektiĝas sur tiel nomata observlisto. Portempe la observado de tiuj objektoj ankoraŭ ne sufiĉas por certigi, ke ili restas en hidrostatika ekvilibro.

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. "Nana planedo" uzata en la videohttps://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Scivolemo (esperante)
  2. Kiom da nanplanedoj en la ekstera sunsistemo ? El la paĝaro de Dr. Michael E. Brown, ĉeCaltech, Divido pri Geologia kaj Planeda Scienco (angle)
v  d  r
Sunsistemo
SteloPlanedosistemo
Planedoj
Eblajnanoplanedoj
Satelitoj
Aliaj objektoj
Regionoj
Vidu ankaŭ
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nanplanedo&oldid=9172789"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp