Namibio Republic of Namibia Republiek van Namibië Republik Namibia
Detaloj Detaloj Nacia himno :Namibia, Land of the BraveNamibio, lando de bravuloj Nacia devizo :Unity, Liberty, JusticeUnueco, libero, justeco suverena ŝtato (1990–) respubliko lando vd Bazaj informoj Ĉefurbo Vindhuko ,22° 33′ S 17° 15′ O / 22.550 °S, 17.250 °O /-22.550; 17.250 (mapo) Oficiala(j) lingvo(j) angla Uzata(j) lingvo(j) afrikansa ,oŝivamba ,germana kaj aliaj etnaj lingvojAreo 824 292 km² Loĝantaro 2 533 794 (2017) Loĝdenso 2,5 loĝ./km² Loĝantoj ovamboj ,hereroj ,boŝmanoj k.a.Horzono +1 Interreta domajno na Landokodo NAM Telefona kodo 264 Plej alta punkto Brandberg Plej malalta punkto Atlantiko Politiko Politika sistemo respubliko Ŝtatestro Netumbo Nandi-Ndaitwah (ekde la 21-a de marto 2025) Ĉefministro Elijah Ngurare(ekde la 21-a de marto 2025) Nacia tago 21-a de marto Sendependiĝo disdeSudafriko 21-a de marto 1990 Ekonomio Valuto Namibia dolaro (NAD)MEP laŭ 2013 – suma $ 12 868 Mio.– pokapa $ 5 920
Namibio , oficialeRespubliko de Namibio (angle :Republic of Namibia ), estas ŝtato en Sud-OkcidentaAfriko , situanta interAngolo ,Zambio ,Bocvano ,Sudafriko kaj laAtlantika Oceano .
La nomo de la ŝtato estas derivita de la dezertoNamibo , kiu okupas la tutan marbordan spacon de la lando. Ĝin oni elektis je la sendependiĝo kiel neŭtralan nomon, por ne malkontentigi iun el la multnombraj etnoj de la lando. Ĝia ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estasVindhuko .
De 1882 okazissetlado de germanajkoloniistoj . Iliaj senskrupulaj metodoj kaŭzisribelojn en la jaroj 1894, 1896, 1897 kaj 1904-07. La ribeloj estis sange subpremataj. Rezulte de lagenocida kolonia politiko nombro dehereroj malgrandiĝis je ĉ. 75%.Namibio de1884 iĝiskolonio de Germanio (nomata tiam:Germana Sudokcidenta Afriko ), de1920 - teritorio sub administrado deSud-Afrika respubliko . En1990 ĝi fariĝis suverena ŝtato.
Pro la sama politika kaŭzo oni decidis kontraŭ la ĝistiamaj administraj lingvoj kaj elektis anstataŭe la anglan lingvon, kiun multaj pliaĝuloj, precipe en la nordo de la lando, ne regas. La plej multaj namibianoj parolas krom sia etna lingvo ankaŭ laafrikansan , kelkaj ankaŭ lagermanan .
Nacia festotago estas la 21-a de marto, la tago de le sendependiĝo (1990).
IamaGermana Sudokcidenta Afriko LaGermana Sudokcidenta Afriko (germane Deutsch-Südwestafrika ) estiskolonio de laGermana Imperiestra Regno inter la jaroj1884 kaj1915 sur areo de la hodiaŭa ŝtato Namibio. Ĝi havis areon de ĉirkaŭ 835 100 km². Post la komenciĝo de la nova jarcento, la kolonion skuis ribelo dehereroj ,namoj kajorlamoj (inter alie labondelzvartoj , kiuj ribelis jam en 1903) de 1904 ĝis 1908. En tiu ribelo aparte elstarisJakob Morenga .
La kolonion okupis en1915 trupoj de la Sudafrika Unio kaj ĝi estis militiste direktita ĝis1919 , kiam la administrado estis transdonita alSud-Afriko .
Landkodo: NA.E-nomo: Namibio.Nacia nomo: Namibia.Areo: 824.292 kv.km.Politika sistemo: respubliko .Ŝtatestro: prezidentoHage Geingob (2015 ).Ĉefurbo: Vindhuko (125 mil).Loĝantaro: 1.545 mil (1995), inter iliovamboj 76%, okavangoj 16%.Ŝtatlingvo: afrikansa kajangla .Eksporto: diamanto, uranio, fiŝa kaj vianda produktoj.Pokapa GNP: 2.000 $.Tipa bildo por vastaj partoj de Namibio: La ruĝa sablo de laNamibo , savanaj graminacoj, montarĉenoj – kaj barilo de farmbieno Namibio apartenas al laAKP-ŝtatoj , internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionojAfriko ,Karibio kaj laPacifika Oceano .