Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis5 545 000 loĝantoj sur areo de696 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de7 967 loĝantoj/km². Laŭ la censo de 2009, en la sama areo loĝis 3 138 295 da loĝantoj.[7] Najrobio estas la plej loĝata urbo enOrienta Afriko,[8] kaj sume ĝi estas la 14a plej loĝata urbo en Afriko, inkludante la loĝantaron de ĉeurboj. Ĝi ekde administra reorganizado de aŭgusto 2010 kun la ĉirkaŭo formas la kantonon Urbo Najrobio (angleNairobi City County).
La nomo de la urbo deriviĝas deEngare Njarobje, kiu en lamasaja lingvo signifas "malvarma rivero" aŭ "malvarma akvo"; tiu nomo utilas ankaŭ por laNajrobia Rivero, kiu siavice donas la nomon al la ĉefurbo. La urbo situas ĉerivero Atjo. La urbo estas populare konata kiel "Verda Urbo en la Suno" kaj estas ĉirkaŭata de kelkaj etendaj vilaĝaj ĉeurboj.[9]
Najrobio estas nune unu el plej elstaraj urboj en Afriko, kaj politike kaj finance.[10] Hejmas por miloj da kenjaj negocoj kaj ĉirkaŭ 100 grandaj internaciaj kompanioj kaj organizoj, kiaj laMediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj (MUN aŭ UNEP) kaj la ĉefa kunordigejo kaj sidejo por UN en Afriko kaj Mezoriento, la Oficejo deUnuiĝintaj Nacioj en Najrobio (UNON), kaj tiele Najrobio estas jam establita loko por negocado kaj kulturo. La Najrobia Borso (NSE) estas unu el plej grandaj en Afriko kaj la dua plej antikva en la kontinento. Ĝi estas la kvara plej granda borso en Afriko laŭ terminoj de komerca volumo, kapabla fari 10 milionoj da operacoj ĉiutage.[11]
Najrobio estas situanta inter la urbojKampala kajMombasa. Ĉar Najrobio estas apuda al la orienta bordo de laKenja Rifta Valo, foje okazas malgrandaj tertremoj. La montetoj Ngong, situantaj okcidente de la urbo, estas la plej elstara geografia karaktero de la Najrobia areo. LaMonto Kenja estas situanta norde de Najrobio, kaj la montoKilimanĝaro estas al sudoriento. Ambaŭ montoj estas videblaj el Najrobio dum helaj tagoj.[12]
Najrobio situas tre proksime al laekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne veretropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La meza jara temperaturo estas ĉ.19,5°C, la meza jara kvanto deprecipitaĵoj estas 889 mm.
LaNajrobia Rivero kaj tiesalfluantoj trapasas tra la Najrobia Kantono. LaNobel-premiitoWangari Maathai multe luktis por savi la indiĝena Arbaron Karura en norda Najrobio kiu estis sub minaco esti anstataŭata per loĝejaroj kaj aliaj infrastrukturoj.[13]
La okcidentaj ĉeurboj de Najrobio etendas la tutan vojon el la Kenyatta Nacia Hospitalo suden al la sidejo de UN ĉe la ĉeurbo Gigiri norde, je distanco de ĉirkaŭ 20 km. La urbo estas centritaj ĉe laCity Square (urba placo), kiu situantas ĉe la Centra Negoca Distrikto. La Kenja Parlamento, la Katolika Katedralo, urbodomo kaj juĝejoj, kaj la Kenyatta Internacia Konferencejo estas ĉirkaŭ la placo.
Najrobio estas dividata en serio de distriktoj, kiuj estas la jenaj Makadara, Kamukunji, Starehe, Langata, Dagoretti, Okcidentaj Teroj, Kasarani, kaj Embakasi.[14] La ĉefaj administraj dividoj de Najrobio estas Centra, Dagoretti, Embakasi, Kasarani, Kibera, Makadara, Pumwani, kaj Okcidentaj Teroj. Plej el la merkataj ĉeurboj estas situantaj ĉe okcidento kaj nord-centro de Najrobio, kie plej eŭropaj setlantoj loĝis dum la kolonia epoko.[15] Tiuj estas Karen, Langata, Lavington, Gigiri, Muthaiga, Brookside, Spring Valley, Loresho, Kilimani, Kileleshwa, Hurlingham, Runda, Kitisuru, Nyari, Kyuna, Lower Kabete, Okcidentaj Teroj kaj Highridge, kvankam Kangemi, Kawangware, kaj Dagoretti estas pli malriĉaj areoj ol tiuj kreskantaj ĉeurboj.
Najrobio estis fondita debritoj fine de la1890-aj jaroj por loĝigifervojajn laboristojn de la linio interMombasa kajUgando. Inter1899 kaj1905 ĝi estis provinca ĉefurbo de la brita administrantaro. En 1905 ĝi iĝis ĉefurbo de la brita "protektorato Orienta Afriko", kiu de1920 portis la nomon "kolonio Kenjo". De1963 ĝi estas ĉefurbo de la sendependa ŝtato Kenjo.
Najrobio en 1973. Fone kaj dekstre la Kenjatta Internacia Kunvenejo KICC.
Najrobio restis ĉefurbo de Kenjo post la sendependigo, kaj ĝia kontinue rapida kresko metis premon al la infrastrukturo de la urbo. Ofte okazissenliverigon de akvo kaj de elektro.
La 11an de Septembro1973, laKenjatta Internacia Kunvenejo KICC estis malfermita al la publiko. La 28-etaĝa konstruaĵo tiam estis desegnita de la norvega arkitekto Karl Henrik Nøstvik kaj de la kenjana David Mutiso. Ĝi estas la nura konstruaĵo en la urbo kiu havas havenon por helikopteroj kiu estas malferma al la publiko. El la konstruaĵoj konstruitaj en la 1970-aj jaroj, la KICC estis la plej ekologie amikema kaj kun plej medikonscia strukturo; ties ĉefa kadro estis konstruita el surloke disponeblaj materialoj, nome gruzo, sablo, cemento kaj ligno, kaj ĝi havis grandajn malfermajn spacojn kiuj ebligis naturan aerumadon kaj naturan lumon. Kuboj formis la ĉefan kunsidejon, la turo konsistis el cilindro komponita de kelkaj kuboj, kaj la amfiteatro kaj la haveno por helikopteroj similis al konusoj. La turo estis konstruita ĉirkaŭ betona kerno kaj ĝi ne havis murojn sed vitrajn fenestrojn, kiu ebligas maksimumom de natura lumo. Ĝi havis la plej grandajn halojn en orienta kaj centra Afriko.[16]
Kelkajn jarojn antaŭe, nome en 1972, laMonda Banko aprobis financon por plua ekspansio de la tiama Najrobia Flughaveno (nuneJomo Kenyatta Internacia Flughaveno), inkludante novan terminalon por internaciaj kaj naciaj pasaĝeroj, la unuan terminalon por kargo, novajn taksivojojn, aŭtoparkejojn, internajn ŝoseojn, policajn kaj fajrestingistajn staciojn, ŜtatanPavilonon, alterigejan kaj ŝosean lumsistemojn, sistemojn por fajrestingado kaj liverado de akvo, elektro, telekomunikado kaj akvoforigado, duoblan alirejon por pasaĝeroj, sekurecon, drenadon kaj ĉefe konstruadon de la ĉefa ŝosea alirejo al la flughaveno (Airport South Road, Flughavena Suda Vojo). La totala kosto de la projekto estis pli ol 29 milionoj da usonaj dolaroj (111.8 milionoj en dolaroj de 2013).[17] La 14an de Marto 1978, la konstruado de la terminala konstruaĵo estis finkompletigita ĉe la alia flanko de la nura ŝoseo de la flughaveno kaj inaŭgurita de la PrezidentoJomo Kenyatta malpli ol kvin monatojn antaŭ lia morto. La flughaveno estis renomita Jomo Kenyatta Internacia Flughaveno memore de la unua kenja prezidento.
La Usona Ambasadejo, tiam en la urbocentro de Najrobio, estis bombita en Aŭgusto 1998 fare deAlkaido kaj la Egiptia Islama Ĝihado, kiel unu el serio de atakoj al usonaj ambasadejoj. Ĝi estas nun la loko de memorparko.
Najrobio kun Turoj Fedha, Konstruaĵo ICEA, Najrobia Safariklubo kaj Turoj de Datreveno.Woodvale Grove, Westlands.
La 9an de Novembro 2012, PrezidentoMwai Kibaki inaŭguris la Thika Superaŭtovojo KES kiu kostis 31 mil milionoj da dolaroj. Tiu mega-projekto de Kenjo startis en 2009 kaj finiĝis en 2011. Ĝi konsistis en etendo de la kvarvoja aŭtoŝoseo ĝis okvoja, konstruante subterajn trapasejojn, havigante interŝanĝejojn ĉe la trafikcirkloj, starigante superpasejojn kaj konstruante subterajn trapasejojn por eviti trafikkongeston. La 50.4-kilometra ŝoseo estis konstruita en tri fazoj: Uhuru Aŭtoŝoseo ĝis Muthaiga Trafikcirklo; Muthaiga Trafikcirklo ĝis Kenyatta Universitato kaj Kenyatta Universitato ĝis Thika.[18]
La 31an de Majo 2017, la tiama prezidentoUhuru Kenyatta inaŭguris la Normolarĝan Fervojon (Standard Gauge Railway) kiu iras el Najrobio ĝisMombasa kaj reen. Ĝi estis dekomence konstruita de ĉina firmao per ĉirkaŭ 90% el la totala financo el Ĉinio kaj ĉirkaŭ 10% el la registaro de Kenjo. Ankaŭ dua fazo estis konstruita kiu ligasNajvaŝon al ekzistanta vojo kaj ankaŭ al la landlimo kunUgando.
La 11an de Aŭgusto 2020, la prezidanto de la Najrobia Kantonasembleo nome Beatrice Elachi rezignis.[19] La 21a de Decembro 2020, ĵus elektita[20] la prezidanto de la Najrobia Kantonasembleo nome Benson Mutura ĵuris sian postenon por agadi kiel Najrobia Guberniestro kvar tagojn post la antaŭa Najrobia Guberniestro nome Mike Sonko estis procesita kaj elpostenigita.[21] En la momento de la ĵuro de Mutura kiel funkcianta Najrobia Guberniestro, kies postenon li tenos dum almenaŭ 60 tagoj, Najrobio ankaŭ ne havis Deputita Guberniestron.[21]
LaUniversitato de Najrobio (svahileChuo Kikuu cha Nairobi; angleUniversity of Nairobi; mallongigiteuonbi aŭUoN) estas kolegia esplora universitato bazita en Najrobio. Ĝi estas la plej granda universitato en Kenjo.
LaUniversitato Strathmore (angleStrathmore University) estas nacie-aprobita privata universitato bazita en la Madaraka distrikto de Najrobio, Kenjo. Ĝia fondo devenas de 1961, kiel la unua multrasa, multreligia kolegio prepariĝanta por A-niveloj (t.e. la lasta jaro en la eduka sistemo en Britio kaj la anglalingva mondo) kaj ofertanta sciencaj kaj artaj temoj. Ĝi havas 5000 studentojn.
La loĝantaro de la urbo kreskis per naskoj, sed precipe per almigrado kaj per pligrandigo de la teritorio. Jenaj tabeloj montras la oficialajn nombrojn.
Rubejo de Dandora - la plej granda rubejo enOrienta Afriko.
Najrobio spertis unu el la plej altaj kreskindicoj inter urboj de Afriko. Ekde ties fondo en 1899, Najrobio kreskiĝis ĝis iĝis la dua plej granda urbo en la mondoregiono de la Afrikaj Grandaj Lagoj, spite esti unu el plej novaj urboj en la regiono. La kreskindico de Najrobio estas de 4.1% jare.[22] Oni ĉirkaŭkalkulis, ke la loĝantaro de Najrobio atingos 5 milionojn en 2025.[23]
Tiu informo rimarkinde kongruas (r^2 = 0.9994) kun logistika kurbo de t(0) = 1900, P(0)=8500, r = 0.059 kaj K = 8,000,000. Tio sugestas kreskindicon de 2011 de 3.5% (la ĉirkaŭkalkulo fare de CIA de 4.5% estus estinta prava en 2005). Laŭ tiu kurbo, la loĝantaro de la urbo estus sub 4 milionoj en 2015, kaj atingos 5 milionojn en 2025.
Pro tiu alta kreskindico, okazigita kaj de alurba migrado kaj de altaj naskindicoj, la ekonomio devas ankoraŭ ĝisdatiĝi. Sendungado estas ĉirkaŭkalkulita je 40% ene de la urbo, ĉefe en la alt-densaj, malriĉaj areoj de la urbo, kio povas fari ilin aspekti eĉ pli densaj ol la riĉaj kvartaloj.[24]
Najrobio estas grava financa ĉefurbo de Afriko, kaj unu el la plej modernaj urboj en Afriko.Sidejo de Banko I&M en Najrobio.
Najrobio estas hejmo de la Najrobia Borso (Nairobi Securities Exchange, NSE), unu el plej grandajborsoj de Afriko. La NSE estis oficiale agnoskita kiel transmara borso fare de la Londona Borso (London Stock Exchange) en 1953. La Najrobia Borso estas la kvara plej granda de Afriko laŭ kriterioj de komercaj volumoj, kaj kvina plej granda de Afriko laŭ kriterioj de Merkata Kapitaligo en la procento de MEP.[25]
Kelkaj el plej grandaj kompanioj de Afriko havas sidejojn en Najrobio. Safaricom, entrepreno pripoŝtelefonoj kajkomunikado, nome la plej granda kompanio en Kenjo laŭ havaĵoj kaj profitgajno, havas sidejon en Najrobio; ankaŭ KenGen, kiu estas la plej granda merkato en Afriko eksterSudafriko,[28] havas sidejon en la urbo.Kenya Airways, la kvara plej granda flugentrepeno de Afriko, uzas la instalaĵojn de laJomo Kenyatta International Airport kiel kerno.
Najrobio aliris al la "FinTech" fenomeno kiu okazas ĉie tra la tuta mondo. Ĝi rezultis en la kreado de kelkaj teknologiaj firmaoj kiel Craft Silicon,[29]Kangai Technologies,[30] kaj Jambo Pay[31] kiuj estis en la avangardo de la altnivela teknologio,[32] la plinovigo kaj la nubbazitaj komputservoj. Iliaj produktoj estas amplekse uzataj kaj havas konsiderindajn merkatajn hegemoniojn kaj ene de Kenjo kaj eksterlande.[33]
Varoj fabrikitaj en Najrobio estas teksaĵoj, vestaĵoj, konstrumaterialoj, procezitaj manĝaĵoj, trinkaĵoj kaj cigaredoj.[34][35] Kelkaj eksterlandaj kompanioj havas fabrikojn en kaj ĉe la urbo. Inter tiuj menciindasGoodyear,General Motors,Toyota Motors, kajCoca-Cola.
Najrobio havas grandajturisman ekonomian sektoron, kaj kiel turisma celo kaj kiel kerno por la transportado de turistoj nkaj en la lando kaj eksterlande.[36]
Panoramo de Kenyatta Avenue, ĉefa strato de la CND de Najrobio
Najrobio kreskiĝis ĉirkaŭ sia centra negocdistrikto (CND). Tu havas ortangulan formon, ĉirkaŭ la Aŭtoŝoseo Uhuru, Avenuo Haille Selassie kaj Avenuo Moi, kaj Universitata Aŭtoŝoseo. Ĝi enhavas multajn el la plej gravaj konstruaĵoj de Najrobio, kiel la Urbodomo kaj la Parlamentejo. Ankaŭ la urba placo estas ene de tiu perimetro.
Plej el la nuboskrapuloj en tiu regiono estas la sidejoj de negocoj kaj korporacioj, kiel la I&M kaj laKenjatta Internacia Kunvenejo. La atako al la usona ambasadejo en 1998 okazis en tiu distrikto, kio rezultis en la konstruado de nova ambasadejo en ĉeurbo.
En 2011, la urbo estis konsiderata hejmo de ĉirkaŭ 4 milionoj da loĝantoj. Granda plibeliga projekto okazis ĉe la Centra Negoca Distrikto, dum la urbo prepariĝis kiel gastiganto de la Pintokunveno de 2006 de Afrikaj Urboj. Ikonaj konstruaĵoj kiel laKenjatta Internacia Kunvenejo pliboniĝis per purigado kaj refarbado de siaj eksteraĵoj.[37]
La urbocentra areo aŭ centra negoca distrikto de Najrobio estas limigita sudokcidente de laParko Uhuru kaj de la Centra Parko. La fervojo deMombasa ĝisKampala iras sudoriente de la distrikto.
Du areoj ekster la Centra Negoca Distrikto kiuj estas vidante kreskon en kompanioj kaj oficeja spaco estas Upper Hill (Supra Monteto), kiu estas proksimume je 4 km el la Centra Negoca Distrikto kaj Westlands (Okcidentaj Teroj), je ĉirkaŭ sama distanco el la urbocentro.
Kompanioj kiuj translokiĝis el la Centra Negoca Distrikto al Upper Hill estasCitibank, kaj en 2007Coca-Cola ekkonstruis sian sidejon porOrienta kaj Centra Afriko en Upper Hill,[38] cementante la distrikton kiel preferata loko por oficejoj en Najrobio. La plej granda oficeja disvolvigo en tiu areo estas la Turo UAP, finkompletigita en 2015 kaj oficiale malfermita por negocoj en la 4a de Julio 2016.[39] Ĝi estas 33-etaĝa turo 163 metrojn alta. Ankaŭ laMonda Banko kaj laInternacia Financa Korporacio (parto de la Mondbanka Grupo) estas en Upper Hill ĉe la the Delta Centro, ĉe Menegai Vojo. Iam ili estis en la Hill Park Building kaj CBA Building respektive (ambaŭ ankaŭ en Upper Hill), kaj antaŭ tio en la turoj View Park en la Centra Negoca Distrikto.
Por kontentigi la grandan peton de spaco en Najrobio, variaj komercaj projektoj estas konstruataj. Novaj negocejoj estas konstruataj en la urbo, kiel la ikona Nairobi Business Park.