Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elNacia muzeo)
Ĉi tiu artikolo temas pri daŭra ekspozicio. Por mita estaĵo rigardu la paĝonMuzeo (mitologio).

Muzeo Luvro (Parizo), malfermita en 1793, estis la plej vizitata muzeo de la mondo en 2009.[1]
La Prado-Muzeo, kore deMadrido.

Muzeo estas konstanta ekspozicio de dokumentoj kaj objektoj, kiuj atestas la evoluon de la homa kulturo. Oni kaj la domon de la ekspozicio kaj la kolektaĵojn ekspoziciatajn nomas muzeo. Karakterize la aĵoj en muzeo estasbondataj, kaj efektive reprezentas lakulturon de la pasintaj personoj/periodo dehistorio.

LaŭFrancisko Azorínmuzeo estasEdifico por konservi k. elmontri grandan kolekton de sciencaj aŭ artaj objektoj.[2] Li indikasetimologion el la grekamuzeion (muzejo) kaj de tie la latinamuseum. Kaj li aldonas liston de muzetipoj: nomearkeologia,etnografia,belarta,naturscienca, milita.[3]

Arta muzeo aŭ arta galerio estas konstruaĵo aŭ alitipa spaco por ekspozicioj de arto, plej ofte de vidaj artoj.

Pri muzeoj estas kelkaj internaciaj rezolucioj. La unuaj estas la "Ĉartoj de Ateno" deLigo de Nacioj de1931, posteUnesko aprobis la rekomendanĈarton de Nov-Delhio en1956, ankaŭ estas aliaj regionaj rezolucioj.

Tipoj

[redakti |redakti fonton]

Porinfana muzeo (aŭ Infanmuzeo) estas muzeo adaptita al la bezonoj de infanoj. Infanmuzeoj estis ĉiam pli fonditaj en multaj landoj ekde la1990-aj jaroj kaj estas specife adaptitaj al la celgrupo de infanoj kaj junuloj de muzeo-eduka perspektivo. Plej multaj infanmuzeoj estas dediĉitaj al specifaj temoj kaj ofertas turneojn adaptitajn al malsamaj aĝoklasoj. Konceptoj kiel lernado per faro kaj praktikado estas uzataj. Male al la plej multaj aliaj muzeoj,tuŝado estas ne nur permesita, sed eksplicite kuraĝigita.

Famaj muzeoj

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto aperis

[redakti |redakti fonton]

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. EFE. «El Louvre fue el museo más visitado en 2009 y el Prado, el noveno».El País.[1] Konsultita la 4an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto,Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 147.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • Artikoloj pri muzeojesperante
  • Muzeologia vortaro en 20 lingvoj, inkluzive Esperanton. Laŭ komisio de "Internacia Konsilio de Internacia Komitato de Muzeoj" aperis en 1986 en Hungario, ampleksa, 774-paĝa, 20-lingva vortaro kun 1623 nocioj pri muzeologiaj sciencoj kaj laboroj. Redaktintoj: Éri István kaj Végh Béla, eksperto pri la Esperanta vorto-grupo: Bernard Golden.
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Muzeo&oldid=9191978"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp