Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nacia Prisana Servo de Britio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Prisana Servo de Britio
emblemo
national health service(en)Traduki
informa sistemoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco5-a de julio 1948vd
AntaŭeNational Radium Trustvd
Lando(j)Unuiĝinta Reĝlandovd
 
Partoj
NHS England(en)Traduki,NHS Scotland(en)Traduki,NHS Wales(en)Traduki kajHealth and Social Care (Northern Ireland)(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
RetejoOficiala retejo
vdr
enirejo de hospitalo de la servo
elaera bildo de hospitalo de la servo – la hospitalo de la Universitato de Norfolk kaj Norwich

La Nacia Prisana Servo de Britio -angle simpleNational Health Service, mallongeNHS – estas tegmenta termino de la plurparta ŝtata prisana servo de laUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (en Esperanto kutime mallongataBritio).

Ĝi konsistas el kvar memstaraj organizaĵoj:

  • NHS,National Health Service enAnglio
  • NHS Wales enKimrio (kimre:GIG Cymru,Gwasanaeth Iechyd Gwladol Cymru)
  • NHS Scotland enSkotlando (skotgaele:SNS Alba,Seirbheis Slàinte na h-Alba)
  • HSC,Health and Social Care en Northern Ireland enNordirlando

La servo aŭ fakte la kvar sendependaj servoj en 1948[1][2] post laDua Mondmilito fondiĝis fare de la tiama ministro pri sanoAneurin Bevan surbaze de tiutempa scienca raporto deWilliam Henry Beveridge, kiu tre postulis tian ŝtatan servon. La servoj financiĝas per ŝtataj impostoj (kaj ne kiel en aliaj landoj per financoj de devigaj aŭ libervolaj prisanaj asekuroj) kaj ofertas al ĉiu persono loĝanta en Britio medicinan servon (trovon de medicinaj diagnozoj kaj realigon de medicinaj terapioj) en "unua sektoro" (familiaj kuracistoj) kaj "dua sektoro" (malsanulejoj). Vojaĝantoj el laEŭropa Unio respektive el laEŭropa Ekonomia Areo en medicine urĝaj situacioj same havas rajton de senkosta medicina servo.

Internacie, aparte en la germanlingvaj landoj de centra Eŭropo, la Nacia Prisana Servo havas tendence negativan renomon; tion precipe kaŭzas la ofte longa atendaj periodoj antaŭ medicinaj terapioj en malsanulejoj, kaŭzitaj pro manko de fakaj kuracistoj.[3]

La postdiploma plueduko de la kuracistoj en Britio dum la lastaj jaroj profunde ŝanĝiĝis. Registara programo tiucela, nomata MMC (angleModernising Medical Careers, do "modernigante medicinajn karierojn")[4] renkontis fortajn protestojn inter la kuracistoj de Britio.

Celata reformo de la prisana servo de 2010 ĝis 2015

[redakti |redakti fonton]

La ekde majo 2010 reganta ĉefministro de BritioDavid Cameron klopodas realigi reformon de la sistemo, kiun li mem nomis la "plej radikalan reformon de la Nacia Prisana Servo ekde jardekoj". Celo estu malebligi plian kreskon de la prisana servo, malaltigi la kostojn de ĉiujare laŭ la stato de 2011 x miliardoj da britaj pundoj (115 miliardoj da €) ĝis la jaro 2015 je malkresko de po jaro x miliardoj da pundoj (18 miliardoj da €) kaj ĉefe reorganizi la administradon de la servo, kiu ĝis tiam direktigis la disdonon de la financoj al la unuopaj servaj unuoj.

Laŭ la planoj la reformoj celas forigi 24 000 laborlokojn en la antaŭaj regionaj administraj unuoj de la servo. Anstataŭe familiaj kuracistoj rekte ricevu monon el centra ŝtata buĝeto de sume 80 miliardoj da britaj pundoj (x milardoj da €). La familiaj kuracistoj mem serĉu la plej taŭgan hospitalon por siaj pacientoj kaj mem pagu la hospitalajn terapiojn el sia buĝeto. Per tio plifortiĝu la konkurenco de ŝtataj kaj privataj medicinaj servoj.

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. artikolo "The NHS at 60: key moments in the NHS and health care history" [angle: "la nacia prisana servo 60-jara: ŝlosilaj momentoj en la servo kaj en la historio de sana prizorgo"] en la gazetoFinancial Times
  2. artikolo "How the Medical Aid Society started..."Arkivigite je 2009-03-11 per la retarkivoWayback Machine [same angle: "kiel la societo pri medicina helpo ekfunkciis…"] en la prihistoria retejoCradle of NHS ["lulilo de la Nacia Prisana Servo]
  3. Luigi Siciliani kaj Jeremy Hurst:anglalingva artikolo "Explaining Waiting Times Variations for Elective Surgery across OECD Countries [do "klarigante variaĵojn de atendotempoj por elektebla ĥirurgio en diversaj OEKE-landoj] (teksto en formato PDF; 426 kB) en la retejo de la internacia organizaĵoOEKE, stato de oktobro 2003
  4. retejo de la programoModernising Medical Careers (klarigon vidu tekste). Arkivita ella originalo je 2013-09-05. Alirita 2014-04-09 .

Literaturo

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nacia_Prisana_Servo_de_Britio&oldid=8727250"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp