La Konvencio okazis kiam la Leĝdona Asembleo dekretis la provizoran suspendon de reĝo Ludoviko la 16-a kaj la kunvokon de Nacia Konvencio por ellabori novan konstitucion sen monarkio. La alia grava novigo estis dekreti ke deputitoj al tiu Konvencio devus esti elektitaj fare de ĉiuj francoj dudek unu jarojn aĝaj aŭ pli, domicilitaj dum almenaŭ unujaro kaj vivantaj per la produkto de sia laboro. La Nacia Konvencio estis, tial, la unua franca asembleo elektita perbalotrajto sen distingoj de klaso[1].
La unuan parton de la historio de la Nacia Konvencio (sept.1792 – majo1793) karakterizis la rivalado de la du kontraŭstarantaj revoluciaj frakcioj, laĝirondistoj (girond-istoj) kaj lamontaruloj (montagnard-oj).
La montaruloj volis doni pli da potenco por la subklasanoj, dum la ĵirondistoj preferis laburĝan respublikon kaj volis malpliigi efikon deParizo je la revoluciaj procesoj. Pro la seriaj malvenkoj de la ĝirondistoj fare de la eŭropajkontraŭrevoluciaj fortoj, la ĵirondistoj perdis sian fideblecon. La tumultoj, okazintaj inter la31-a de majo1793 kaj la2-a de junio forigis ilin el la potenco.
La unuanima deklaracio de la Konvencio de ekstarigo de la Franca Respubliko la21an de septembro 1792 lasis malferme la sorton de la antaŭa reĝo,Ludoviko la 16-a.
Konstitucio de la franca popolo de 6 Mesidoro la jaro 1 (la 24-an de junio 1793)
En la dua periodo (jun.1793 – jul.1794), la montaruloj regis la Konvencion. Pro lafrancaj revoluciaj militoj kaj la internajribeloj, ili kreisdiktatoran revolucian registaron (la realan potencon posedis laPublik-bonfara Komisio). Pro tio ne ekvalidis la demokratiakonstitucio, akceptita la 24-an de junio 1793. La asocio perdis la iniciatan rolon en la leĝfarejo kaj ĝi nure akceptis proponojn de la komisio.
Responde al la radikala politiko, multaj membroj de la konvencio partoprenis en faligo de la plej influhava membro de la komisio,Maximilien Robespierre (27-an de julio1794). Poste okazis la lasta parto de la Konvencia historio, tempo de la termidora agado (julio1794–oktobro1795). La potencan ekvilibran punkton formis la reprezentantoj, apartenantaj al la Marĉo (La Plaine). Ili retiris la ĵirondistojn al la Konvencio, gvidantojn de la montar-parto ekskludiĝis. En aŭgusto de1795, la Konvencio akceptis la novan konstitucion kaj tiel kreis ties posteulon, laDirektoraron (1795–99), kiu firmigis forton de laburĝaro.
La 16-a dePluviozo de la 2-a jaro (4-a de februaro1794), grupo de haitiaj delegitoj inter kiuj troviĝisJean-Baptiste Belley, liberigito kaj nigra deputito de la departemento de la Nordo de la franca parto de Hispanjolo, venkis en la balotado kaj la Nacia Konvencio ratifis la decidon por la elimino la sklavecon en ĉiuj teritorioj de laFranca Respubliko.
Poste kelkaj naciaj asembleoj ankaŭ nomiĝis "nacia konvencio", ĉefe dum revoluciaj periodoj. Tiu nomo eĉ aperas enGranda Kolombio, kiamSimón Bolívar kunvokis "Nacian Konvencion".
↑Anchel, Robert (1911). "Convention, The National". In Chisholm, Hugh (ed.).Encyclopædia Britannica. Vol. 7 (11th ed.). Cambridge University Press. p. 46.