| Nacia Irana Naftofirmao | ||
|---|---|---|
| شرکت ملی نفت ایران | ||
| negoco • naftofirmao • entrepreno • publika kompanio • national oil companyvd | ||
| Dum | 30-a de aprilo 1951 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | publika kompanio | |
| Fondintoj | Mohamed Mosadekvd | |
| Sidejo | Teherano | |
| Lando | Irano | |
| Agokampo | petrokemiaĵo | |
| filiaj kompanioj | Iranian Offshore Oil Companyvd | |
| Posedataj kompanioj | Sanat Naft F.C. • National Iranian South Oil Company • Iranian Offshore Oil Company • Naft Ghaemshahr F.C. • Iranian Central Oil Fields Companyvd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
LaNacia Irana Naftokompanio (perse شرکت ملـی نفت یران, Sherkat-e Melli-ye Naft-e Īrān;angle National Iranian Oil Company, mallongigiteNIOC) estasregistarposedata korporacio sub la administrado de la Ministerio de Nafto de Irano, respondeca por la produktado kaj distribuado de lanafto kajtergaso de Irano. La ĉefsidejo de la firmao estas enTeherano. La firmao estis establita en 1948 kaj estis redifinita kiel parto de la konsorcia interkonsento de 1954. La firmao vicas kiel la dua plej granda naftokompanio en la mondo, postAramco, kiu estas posedata fare deSaud-Arabio[1].
La firmao respondecas ekskluzive pri la serĉado, borado, produktado, distribuo kaj eksportado de nafto, same kiel la serĉo, eltiro kaj vendo de tergaso kajlikvigita tergaso. La Irana Naftokompanio eksportas troan produktadon laŭ komercaj konsideroj ene de la kvotoj fiksitaj deOPEL. Komence de 2015, la reakireblaj likvaj hidrokarbonaj rezervoj de la kompanio estis 156.53 miliardoj da bareloj (24.886 km3) (10% de la tutmonda provizo). La nuna produktadkapacito de irana naftokompanio inkluzivas pli ol 4 milionoj da bareloj (640 miloj da m3) de nafto kaj pli ol 750 milionoj dakubaj metroj da gaso tage[2].
En majo 1901, William Knox d'Arcy ricevis koncesion de laŝaho por serĉi nafton. En majo 1908, nafto estis malkovrita, kaj ĝi estis la unua signifa trovaĵo en laProksima Oriento[3].
En 1935,Reza Ŝaho Pahlavi petis al la internacia komunumo nomi la landon "Irano", kaj kiel rezulto la nomo de la Anglo-Persian Oil Company (APOC) estis ŝanĝita al la Anglo-Irana Oil Company (AIOC)[3]. Post laDua Mondmilito, la naciisma movado intensigis en Irano, precipe ĉirkaŭ la iranaj naturresursoj estantaj ekspluatata de la eksterlandaj firmaoj sen konvene kompensi la iranajn impostpagantojn. La Anglo-Iranian Oil Company kaj la okcidenta por-irana registaro gvidita fare de ĉefministroHaĵ Ali Razmara komence rezistis naciisman premon ŝanĝi la kondiĉojn de la koncesio de la naftokompanio en favoro de Irano. En marto 1951 Razmara estis murdita; kajMohamed Mosadek, naciista politikisto, estis elektita kiel la nova ĉefministro fare de laMajliso de Irano[4][5].


En April 1951, la Majlisonaciigis la iranan naftoindustrion pere de unuanima voĉdonado, kaj la Nacia Irana Naftokompanio estis establita[6]. La Anglo-Irana-Naftokompanio reprenis ĝian administradon de Irano kaj organizis efikan tutmondanembargon de irana nafto. La brita registaro, kiu posedis la anglo-iranan firmaon, defiis la ŝtatigon ĉe laInternacia Kortumo enHago, sed ĝia plendo estis malakceptita.
En la printempo de 1953, la nove enpostenigita usona prezidantoDwight Eisenhower rajtigis laCentran Inteligentan Agentejon (CIA) organizipuĉon kontraŭ la registaro de Mosadek. En aŭgusto 1953, kiel rezulto de la puĉo enposteniĝis la por-okcidentan generalonFazlollah Zahedi kiel la nova ĉefministro, kune kun la reveno al Irano de ŝahoMohamed Reza Pahlavi de lia mallonga ekzilo en Italio[7].
En 1954, la Anglo-Irana-Naftokompanio nomiĝis laBritish Petroleum Company. Sub premo de Usono, la firmao decidis akcepti membrecon enkonsorcio de firmaoj, fondita en oktobro 1954, por resendi iranan nafton al la internacia merkato. Ĝi korporaciiĝis en Londono kielholdingo nomata "Iranian Oil Participants", mallongigite IOP)[8][9]. La fondmembroj de IOP inkluzivisBritish Petroleum (40%), Gulf (pli postaChevron, 8%),Shell (14%) kaj Compagnie Française des Pétroles (pli postaTotal SA, 6%). La kvar partneroj deAramco -Standard Oil de Kalifornio (SoCal, pli posta Chevron), Standard Oil de Nov-Ĵerzejo (pli posta Exxon, tiamExxonMobil), Standard Oil de Nov-Jorkio (pli posta Mobil, tiam ExxonMobil), kajTexaco (pli posta Chevron) - ĉiu posedis 8% de la holdingo[4].
Ĉiuj IOP-membroj rekonis la posedrajton de la National Iranian Oil Company pri la nafto kaj instalaĵojn en Irano, kaj la rolo de la IOP estis funkciigi kaj administri ilin. La IOP korporacio jesis dividi profitojn sur 50-50 bazo kun Irano, "sed nek malfermi ĝiajn kontaĵojn al la kritikistoj de Irano nek permesi al irananoj membrigi la estraron de direktoroj."[10]
En Irano IOP daŭre funkciis ĝis laislama revolucio en 1979. La nova registaro deAjatoloĤomejni konfiskis ĉiujn aktivaĵojn de la firmao en Irano. Laŭ la retejo de la firmao: La venko de la Islama Revolucio nuligis la 1954-datita konsorcian interkonsenton kaj ĉiujn rilatajn regularojn. La potencpreno en Irano fare de la novaIslama Respubliko kaŭzis la retiron de eksterlandaj laboristoj de la naftoindustrio de Irano, kaj irananoj prenis plenan kontrolon de ĝiaj aferoj[11].

