Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nacia Biblioteko de Dieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Biblioteko de Dieto
国立国会図書館
emblemo
nacia biblioteko
library in Japan(en)Traduki
biblioteka konstruaĵoRedakti la valoron en Wikidata
Komenco25-a de februaro 1948vd
AntaŭeImperia Bibliotekovd
Geografia situo35° 40′ 42″ N,139° 44′ 39″ O(mapo)35.678333333333139.74416666667Koordinatoj:35° 40′ 42″ N,139° 44′ 39″ O(mapo)
Lando(j)Japaniovd
SidejoNagataĉō enĈijoda-kvartalo enTokia Metropolo kajSeika-urbeto enSoraku-distrikto enKioto
Adreso1-10-1, Nagatacho, Chiyoda-ku, Tokyo
Poŝtkodo100-8924
Nacia Biblioteko de Dieto (Centra Tokio)
Nacia Biblioteko de Dieto (Centra Tokio)
DEC
Lokigo de Centra Tokio en Tokio
Map
Nacia Biblioteko de Dieto
 
Partoj
Internacia Biblioteko de Infana Literaturo,Supreme Court Library(en)Traduki,Kokuritsu Kokkai Toshokan. Shibu Ueno Toshokan(en)Traduki,Kokuritsu Kokkai Toshokan Toshokan Kyoryokubu(en)Traduki,Modern Japanese Political History Materials Room(en)Traduki,Research and Legislative Reference Bureau, National Diet Library(en)Traduki,Kansai-kan of the National Diet Library(en)Traduki kajDetached Library in the Diet(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PosedatojWeb Archiving Project(en)Traduki
Collaborative Reference Database(en)Traduki
Next Digital Library(en)Traduki
Web NDL Authorities(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Notoj30 milionoj da mediaj unuoj
RetejoOficiala retejo
vdr
Ĉefa biblioteko de la Nacia Dieta Biblioteko en Tokio
BranĉoKansaj-kan de la Nacia Biblioteko de Dieto

LaNacia Biblioteko de Dietonacia parlamenta biblioteko (japane 国立国会図書館, kokuricu kokkaj toŝokan ;Hepburn:Kokuritsu Kokkai Toshokan), establita en1948 por helpi al membroj de laNacia Dieto de Japanio (japane 国会Kokkaj), t.e. la parlamentanoj, esplori aferojn pri la publika politiko, estas la nuranacia biblioteko enJapanio.

La Nacia Biblioteko de Dieto konsistas el du ĉefaj konstruaĵoj, unu enNagataĉō enĈijoda-kvartalo enTokia Metropolo kaj la alia en laSeika-urbeto enSoraku-distrikto enKioto, plus aliaj branĉaj bibliotekoj.

Kiel la nacia biblioteko de Japanio, NBD kolektas kopiojn de ĉiuj publikaĵoj eldonitaj en Japanio. Plue, ĉar NBD servas kielesplorbiblioteko por parlamentanoj, iliaj dungitoj, kaj la ĝenerala publiko, ĝi havas ankaŭ grandan kolekton da materialoj publikigitaj en fremdaj lingvoj pri vasta aro da temoj.

Sekvante la tradicion establitan en la Imperia Biblioteko, la Nacia Dieta Biblioteko kolektas materialojn enfremdaj lingvoj pri Japanio, inkluzive de antikvaj kaj maloftaj dokumentoj kiel ekzemple raportoj de eŭropajmisiistoj kiuj vizitis Japanion ekde la16-a jarcento.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La Nacia Biblioteko de Dieto originas eltri memstaraj bibliotekoj: La Biblioteko deĈambro de Reprezentantoj, La Biblioteko deĈambroj de Nobeloj, kiuj establiĝis ĉe la kreo deImperia Dieto en1980; kajImperia Biblioteko (Ueno-Biblioteko) kiu estas establita de ministraro pri edukado.

La potenco de la Dieto en Japanio antaŭDua Mondmilito estas limigita, kaj ĝia neceso de informoj estis malgranda.

Post malvenko en laDua Mondmilito, laGHQ/SCAP konsideris, ke reformo de la sistemo de Biblioteko de Dieto estos grava parto de demokratiigo de Japanio. En1947 establiĝis laKonstitucio de Japanio kiu havas pli demokratiajn karakterizaĵojn ol laMeiji-Konstitucio. Samtempe kiel la konstitucio, establiĝis laLeĝo pri Dieto kiu difinas establadon de Biblioteko de Dieto. Tamen ĝia kapablo ne sufiĉis por ke ĝi helpu al parlamentanoj esplori.

La Dieto adoptis konsilon de sendito elUsono, kaj kreis laLeĝon pri Nacia Biblioteko de Dieto. Do, la biblioteko havas similan celon al la usonaBiblioteko de Kongreso.

Je25-a de februaro1948 komenciĝis Nacia Biblioteko de Dieto.Kanamori Tokujiro kiu estis La Ministro pri Konstitucio, iĝis la unua estro de la biblioteko.Nakai Masakazu kiu estis la estro de urba biblioteko deOnomiĉi, iĝis la 1-a vicestro de la biblioteko.Je5-a de junio la Nacia Biblioteko de Dieto oficiale komenciĝis.


Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nacia_Biblioteko_de_Dieto&oldid=9045161"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp