Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sen fontoj!
Ĉi tiu artikolocitas neniun fonton.
Vi povasplibonigi ĝin, aldonantefidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012)
Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio
National Aeronautics and Space Administration
emblemo
flago
kosmo-esplora registara organizaĵo
sendependa agentejo de Usona registaroRedakti la valoron en Wikidata
Komenco29-a de julio 1958vd
AntaŭeNacia Konsila Komitato por Aeronaŭtikovd
Geografia situo38° 52′ 59″ N,77° 0′ 59″ U(mapo)38.88306-77.01639Koordinatoj:38° 52′ 59″ N,77° 0′ 59″ U(mapo)
Lando(j)Usonovd
SidejoVaŝingtono
Adreso300 E St SW, Suite 5R30, Washington DC 20546
Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (Vaŝingtono)
Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (Vaŝingtono)
DEC
Map
Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio
MotoFor the Benefit of All
At NASA, we make Air and Space available for everyone.
V NASA přibližujeme vesmír všem.
Fondinto(j)Dwight D. EisenhowerUsona Kongresovd
Lingvoj

angla lingvovd

Posedata deFederacia Registaro de Usonovd
FiliojGlenn Research Center
Rhode Island Space Grant Consortium(en)Traduki
Puerto Rico Space Grant Consortium(en)Traduki
Pennsylvania Space Grant Consortium(en)Traduki
South Carolina Space Grant Consortium(en)Traduki
Vermont Space Grant Consortium(en)Traduki
South Dakota Space Grant Consortium(en)Traduki
West Virginia Space Grant Consortium(en)Traduki
Wisconsin Space Grant Consortium(en)Traduki
Oklahoma Space Grant Consortium(en)Traduki
North Dakota Space Grant Consortium(en)Traduki
Nebraska Space Grant Consortium(en)Traduki
Montana Space Grant Consortium(en)Traduki
Ohio Space Grant Consortium(en)Traduki
Nevada Space Grant Consortium(en)Traduki
New Jersey Space Grant Consortium(en)Traduki
Delaware Space Grant Consortium(en)Traduki
New York Space Grant Consortium(en)Traduki
Mississippi Space Grant Consortium(en)Traduki
Wyoming Space Grant Consortium(en)Traduki
Land-Cover & Land-Use Change Program(en)Traduki
NASA History Program Office(en)Traduki
Nexus for Exoplanet System Science(en)Traduki
Aviation Safety Reporting System(en)Traduki
NASA Engineering and Safety Center(en)Traduki
Space Technology Mission Directorate(en)Traduki
Science Mission Directorate(en)Traduki
Aeronautics Research Mission Directorate(en)Traduki
NASA Research Park(en)Traduki
Virginia Space Grant Consortium(en)Traduki
Jet Propulsion Laboratory
Carbon Cycle and Ecosystems(en)Traduki
Solar System Exploration Research Virtual Institute(en)Traduki
NASA Office of Inspector General(en)Traduki
Goddard Space Flight Center
Ames Research Center
Lincoln Near-Earth Asteroid Research
Exploration Systems Development Mission Directorate(en)Traduki
Michigan Space Grant Consortium(en)Traduki
Kentucky Space Grant Consortium(en)Traduki
New Mexico Space Grant Consortium(en)Traduki
Indiana Space Grant Consortium(en)Traduki
Utah Space Grant Consortium(en)Traduki
Idaho Space Grant Consortium(en)Traduki
Louisiana Space Consortium(en)Traduki
Iowa Space Grant Consortium(en)Traduki
Oregon Space Grant Consortium(en)Traduki
Alabama Space Grant Consortium(en)Traduki
NASA Astrobiology Institute(en)Traduki
Kennedy Space Center
Langley Research Center
Lyndon B. Johnson Space Center
Shared Services Center(en)Traduki
George C. Marshall Space Flight Center
John C. Stennis Space Center
Instituto por Kosmoteleskopa Scienco
Maryland Space Grant Consortium(en)Traduki
Texas Space Grant Consortium(en)Traduki
Connecticut Space Grant Consortium(en)Traduki
California Space Grant Consortium(en)Traduki
Arizona Space Grant Consortium(en)Traduki
National Space Science and Technology Center(en)Traduki
North Carolina Space Grant Consortium(en)Traduki
Illinois Space Grant Consortium(en)Traduki
Georgia Space Grant Consortium(en)Traduki
Kansas Space Grant Consortium(en)Traduki
Arkansas Space Grant Consortium(en)Traduki
Wallops Flight Facility
Dryden Flight Research Center
Florida Space Grant Consortium(en)Traduki
Washington Space Grant Consortium(en)Traduki
Michoud Assembly Facility
Experimental Program to Stimulate Competitive Research(en)Traduki
NExScI(en)Traduki
Planeda Datena Sistemo
Space Operations Mission Directorate(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PosedatojAquarius(mul)Traduki
Space Center Houston(en)Traduki
NASA's Space Place(en)Traduki
Kosmopramo Endeavour
Nexus for Exoplanet System Science(en)Traduki
NASA Visible Earth(en)Traduki
Instituto por Kosmoteleskopa Scienco
NASA TV(en)Traduki
Astronomy Picture of the Day(en)Traduki
Kosmopramo ChallengerRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Premioj
vd
RetejoOficiala retejo
vdr
Flago de NASA
Sigelo de NASA
Emblemo de laProjekto Apollo

LaNacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (angle:National Aeronautics and Space Administration,NASA) estas la oficialausona agentejo dekosmaesplorado kaj studo. Ĝi estas ne-armea organizo, tamen ĝi faras armeajn kaj nearmeajn misiojn.

Vizio kaj misio

[redakti |redakti fonton]

La vizio deNASA estas "plibonigi vivon tie ĉi, etendi vivon tien, kaj trovi vivon fore". Ĝia misio estas "kompreni kaj protekti nian hejman planedon, esplori launiverson, serĉi vivaĵojn, kaj inspiri la sekvantan generacion de esploristoj".

Historio

[redakti |redakti fonton]

Kosmokonkuro

[redakti |redakti fonton]

Post la monde unua lanĉo de homfarita satelito,Sputnik-1, je la4-a de oktobro1957, la atento de Usono turniĝis al ĝiaj propraj novmaturaj kosmaj penoj. LaUsona Kongreso, alarmita de la perceptita minaco al usona sekureco kaj teknologia estreco, urĝis tujan kaj rapidan agadon; PrezidentoDwight D. Eisenhower kaj liaj konsilantoj konsilis pli prudentajn rimedojn. Kelkaj monatoj de debato produktis konsenton, ke nova federala agentejo necesas por fari ĉiujn ne-militajn agadojn en la kosmo.

Je la29-a de julio1958 prezidento Eisenhower subskribis la leĝon de1958 pri la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA). Kiam ĝi efektiviĝis je la1-a de oktobro1958, NASA konsistis ĉefe el kvar laboratorioj kaj proksimume 8 000 oficistoj de la 46-jaraĝa esplora agentejo por aeronaŭtiko, la UsonaNational Advisory Committee for Aeronautics (Nacia Konsila Komitato por Aeronaŭtiko).

Fruaj programoj de NASA estis esplorado pri homa kosmoflugado kaj estis faritaj sub la premo de konkuro inter Usono kaj Sovetio, kiu ekzistis dum laMalvarma milito (lakosmokonkuro). La programoMercury (merkura), komencita dum 1958, ekkondukis NASA-on laŭ la pado de homa kosma esplorado kun misioj ellaboritaj por simple malkovri, ĉu homoj povas travivi en la kosmo. Je la5-a de majo1961,kosmonaŭtoAlan B. Shepard Jr. fariĝis la unua usonano en la kosmo, kiam li pilotisFreedom 7 (Liberecon 7) dum 15-minuta suborbita flugo.John Glenn fariĝis la unua usonano, kiu orbitis la teron je la20-a de februaro1962 dum 5-hora flugo enFriendship 7 (Amikeco 7).

Post kiam la projekto Merkuro pruvis, ke homa kosmoflugo estas ebla, projektoGemini (Ĝemeloj) lanĉiĝis por fari eksperimentojn kaj ellabori aferojn rilatajn al la luna misio. En la unua ĝemela flugo kun (du) enveturilaj kosmonaŭtoj,Gemini 3 (Ĝemeloj 3), flugisVirgil "Gus" Grissom kajJohn W. Young je la23-a de marto1965. Naŭ aliaj misioj sekvis, montrante ke daŭraj homaj kosmoflugoj eblas, pruvante ke rendevuo kaj kupliĝo enkosma eblas, kaj kolektante medicinajn datumojn pri la efikoj desenpezeco al homoj.

Projekto Apollo

[redakti |redakti fonton]

Post la sukceso de la programoj Mercury kaj Gemini laProjekto Apollo komenciĝis por provi fari interesaĵojn en la kosmo; laŭ la unuaj planoj, skizitaj jam ĉirkaŭ 1960, ĝi eble sendu homojn ĉirkaŭ (sed ne sur)Lunon.

La celo de la projekto Apollo radike ŝanĝiĝis post la anonco de la tiama prezidentoJohn F. Kennedy la25-an de majo1961, keUsono devis celi "surlunigi homon kaj revenigi lin sekure al laTero" antaŭ la jaro 1970. Tiel Apollo iĝis programo por meti homojn sur la Lunon. La projekto Gemini komenciĝis nelonge post tio kun la celo provizi kosmoŝipon por provi teĥnikojn necesajn pro la novaj misioj de la programo, nun multe pli malsimplaj.

Buzz Aldrin piediras sur la surfaco de la Luno dumApollo 11

Post ok jaroj de teĥnikoprovaj misioj, inkluzivantaj la unuan perdon de astronaŭtoj dum la historio de NASA (la lanĉeja fajro deApollo 1), la programo Apollo sukcesis je siaj celoj kiam la misioApollo 11 allunigis du astronaŭtojn,Neil Armstrong kajBuzz Aldrin, la20-an de julio,1969 kaj sekure revenigis ilin al la Tero la24-an de julio. La unuaj vortoj de Armstrong, post kiam li eliris la kosmoŝiponEagle, kaptis la historiecon de la okazo: "That's one small step for [a] man, one giant leap for mankind." (Tio estas unu eta paŝo por homo, unu grandega salto por la homaro.). Dek du homoj (vidu liston) piediris sur la Luno antaŭ la fino de la programo Apollo en decembro 1972.

NASA estis gajninta la lunan konkurson, kaj en ia senco tio ĉi lasis ĝin sen direkto, aŭ minimume sen la publika atento, kiu necesis por garantii grandajn buĝetojn de la Usona Kongreso. Post kiamLyndon B. Johnson eksiĝis kiel prezidento, NASA perdis sian ĉefan politikan subtenanton; kajWerner von Braun estis movita al ofico pripropagandi en Vaŝingtono. Planoj por ambiciaj sekvaj projektoj konstrui kosmostacion, estigi lunan bazon kaj lanĉi homan mision alMarso antaŭ1990 proponiĝis, sed kun la fino de la aĉetprogramo de ekipaĵoj porSaturn kajApollo ne estis kapablo subteni tiujn ĉi planojn. La kvazaŭ-katastrofo deApollo 13, kie oksigenujo eksplodis kaj preskaŭ kondamnis ĉiujn tri kosmonaŭtojn, helpis rekapti atenton kaj zorgon. Kvankam misioj ĝisApollo 20 estis planitaj,Apollo 17 estis la lasta flugo sub la flago de Apollo. La programo finiĝis pro budĝetaj reduktoj (parte pro laVjetnama milito) kaj deziro disvolvigi reuzeblan veturilon.

Aliaj Fruaj Misioj

[redakti |redakti fonton]

Kvankam la vasta plimulto de la budĝeto de NASA elspeziĝis por homa kosmoflugo, jam estas multaj robotaj misioj instigitaj de la kosma agentejo. En1962 la misio deMariner 2 lanĉiĝis kaj fariĝis la unua kosmoveturilo, kiu faris preterflugon de alia planedo – ĉi-kazeVenuso. La misiojRanger (Vagkontrolisto),Surveyor (Termezuristo), kajLunar Orbiter (Luna Orbitanto) estis esencaj por taksi lunajn kondiĉojn antaŭ penado de Apolonaj surluniĝoj kun homoj surveturilaj. Poste la duViking probes (vikingaj sondiloj) surplanediĝis sur la surfaco deMarso kaj sendis kolorajn bildojn reen al Tero; sed eble pli imponaj estis la misioj dePioneer (Pioniro) kaj aparteVojaĝisto (angle Voyager), kiuj vizitisJupiteron,Saturnon,Uranon,Neptunon resendante sciencajn informojn kaj kolorajn bildojn.

Malgajninte la kosman konkurson, Sovetio devis, kune kun Usono, ŝanĝi la aliran manieron. Je la17-a de julio1975 Apolona veturilo (uzita tiel post nuligado de planitaj lunaj flugoj) endokiĝis al Sovetia kosmoveturilo Sojuz 19. Kvankam la Malvarma milito daŭris multaj pliajn jarojn, tiu ĉi estis gravega punkto en la historio de NASA kaj multo de la posta kunlaboro en kosma esplorado, kiu ekzistas hodiaŭ, ekis de tiu ĉi misio. La unua kosmostacio de Usono,Skylab, estis okupata de la fino de Apolono ĝis la malfruaj1970-aj jaroj.

Kosmoprama Erao

[redakti |redakti fonton]

Lakosmopramo (aŭ kosma navedo) fariĝis la plej grava fokuso de NASA dum la malfruaj1970-aj kaj la1980-aj jaroj. Planita esti ofte lanĉebla kaj plejparte reuzebla veturilo, kvar kosmopramoj konstruiĝis antaŭ1985. La unua,Columbia, estis lanĉita je la 12-a de aprilo, 1981.

La kosmopramo ne estis ĉiam bona novaĵo por NASA – flugoj estis multe pli kostaj ol unue prognozita, kaj eĉ post la1986-aChallenger-a katastrofo emfazis la riskon de kosmoflugo, la publiko refoje perdis intereson, dum la misioj aperis ordinariĝi. Laboro komenciĝis surKosmostacio Libero (Space Station Freedom) kiel fokuso por la homfluga kosma programo, sed interne de NASA estis disputo, ke tiuj ĉi projektoj okazis koste de pli inspiraj senhomaj misioj, tiel kiel laVoyager-sondiloj. Eĉ sen la katastrofo deChallenger la malfruaj1980-oj markis malaltan punkton por NASA.

Malgraŭ ĉio, la kosmopramo uziĝis por lanĉi progresindikajn projektojn tiajn, kia laKosma Teleskopo Hubble (Hubble Space Telescope) (KTH). La KTH kreiĝis kun relative malgranda buĝeto de 2 miliardoj dadolaroj, sed daŭre funkcias de1990 kaj de tiam ĝojigis kaj sciencistojn kaj la publikon. Iuj bildoj, kiujn ĝi resendis, jam fariĝas kvazaŭ-legendaj, tiel kiel la progresegajhubelaj bildoj de forega kampo (Hubble deep field images). La KTH estas kuna projekto interEKA kaj NASA, kaj ĝia sukceso estas paviminta la vojon al pli bona kunlaborado inter la agentejoj.

En1995 Rus-usonaj interagoj refoje atingiĝis komence de la Pram-MIR-aj misioj, kaj pliafoje Rusa veturilo (ĉi-foje plene plumizita kosma stacio) endokiĝis ĉe usona veturilo. La kunlaboro daŭras ĝis hodiaŭ, kun Rusio kaj Usono kiel la du plej grandaj partneroj en la plej granda kosma stacio iam konstruita – laInternacia Kosma Stacio (International Space Station) (IKS). La forteco de ilia kunlaboro pri tiu ĉi projekto estis eĉ evidenta, kiam NASA komencis dependi de Rusaj lanĉaj veturiloj por servi la IKS post laKolombia katastrofo en2003, kiu tenis surgrunda la kosmopraman veturilaron dum longe pli ol du jaroj.

Ĉar IKS kostis pli ol cent miliardojn da dolaroj, estis de tempo al tempo malfacile al NASA pravigi la projekton. La loĝantaro ĝenerale estas ĝis nun malfacile impresebla per detaloj de kosmaj sciencaj eksperimentoj, preferante novaĵojn de grandaj projektoj al ekzotaj lokoj. Eĉ nun IKS ne povas loĝigi tiom da sciencistoj kiom planite.

Dum multo de la1990-aj jaroj NASA alfrontis malgrandiĝantajn jarajn buĝetojn pro ŝparemo ĉe la Usona Kongreso en Vaŝingtono. Reage la naŭa direktoro de NASA,Daniel S. Golden, pioniris la agmanieron de "pli rapida, pli bona, pli malmultekosta", kiu ebligis al NASA redukti la koston dum ankoraŭa liverado de larĝa gamo de aerokosmaj programoj. Tiu agmaniero estis kritikata kaj re-taksata post la duopaj perdoj deMars Climate Orbiter (Marsa Klimata Orbitilo) kajMars Polar Lander (Marsa Polusa Algrundiĝulo) en1999.

Estonteco de NASA

[redakti |redakti fonton]

La publike plej inspira misio de NASA dum la pasintaj jaroj jam estis la misioMars Pathfinder (Marsa Padtrovanto) en1997. Ĵurnaloj tra la mondo eldonis bildojn de la algrundiĝilo forsendanta sian vagilon,Sojourner (Pasloĝanto), esplori la surfacon de Marso en maniero neniam antaŭe farita ĉe iu ekster-tera loko. Malpli publike aklamita, sed scienc-progresiga de1997 ĝis nun (2005) estas la orbitiloMars Global Surveyor (Marsa Globa Termezuranto). De 2001 la orbitantaMars Odyssey (Marsa Odiseado) esploras pri pruviloj de pasinta aŭ nuna akvo kaj vulkana aktiveco sur la ruĝa planedo. NASA planas kontinuan esploradon de la ruĝa planedo per pli da kosmoveturiloj, tiaj kia laMars Reconnaissance Orbiter (Marsa Rekognoska Orbitilo), kiu atingos Marson en 2006.

La katastrofo de la kosmopramo Kolombio en 2003, en kiu mortis sep kosmonaŭtoj kaj kiu kaŭzis 29-monatan paŭzon de kosmopramaj flugoj, kaŭzis gravan rekonsideron de la prioritatoj. La Usona registaro, diversaj sciencistoj kaj la publiko, ĉiuj konsideris la estontecon de la kosma programo.

Je la 14-a de januaro 2004, dek tagojn post la grundiĝo de la unuaMars Exploration Rover (Marsa Esplorada Vagilo), nomitaSpirit (Spirito) (la dua estisOpportunity (oportuneco)), prezidentoGeorge W. Bush anoncis novan planon por la estonteco de NASA, nomitan laVision for Space Exploration (Vizio pri Kosma Esplorado). Laŭ tiu ĉi plano, homoj reiros al la Luno antaŭ2020, kaj starigos antaŭpostenojn kiel testilon kaj eventualan rimedon por estontaj misioj. Lakosma navedo emeritiĝos en2010 kaj laCrew Exploration Vehicle (Laboristara Esplorada Veturilo) anstataŭos ĝin antaŭ2014, kapabla kaj de endokiĝo kun IKS kaj de forveturado de Tera orbito. La estonteco de IKS estas iom malcerta – konstruado kompletiĝos, sed trans tio estas malpli da certeco. Kvankam la plano unue alfrontis skeptikecon de Usona Kongreso, en malfrua 2004 la Kongreso konsentis provizi ties ekajn monbezonojn por la unua jaro.

Esperante sproni novenkondukon de la neregistara komerca sektoro, NASA estigis serion deJarcentaj Defioj (Centennial Challenges), priteknikaj premioj por neregistaraj teamoj, en2004. La Defioj inkludas taskojn, kiuj estos utilaj por efektivigado de la Vizio de Kosma Esplorado, tiaj kia konstruo de pli rendimenta kosmonaŭta ganto.

NASA-partoj

[redakti |redakti fonton]

La NASA-centro troviĝas enVaŝingtono kaj krome ekzistas pli ol dek aliaj centroj kaj laboratorioj, el kiuj plej gravaj estas:

Kosmoflugaj Misioj de NASA

[redakti |redakti fonton]

Homa kosmoflugado

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo estisartikolo de la semajno en la18-a semajno de la jaro2006.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nacia_Aeronaŭtika_kaj_Kosma_Administracio&oldid=9236006"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp