
| Nabadvip | |||
|---|---|---|---|
| municipo de Okcident-Bengalio urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 741302 | ||
| En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 125 543 (2011)[+] | ||
| Loĝdenso | 12 797 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 23° 25′ N,88° 22′ O(mapo)23.40882222222288.365736111111Koordinatoj:23° 25′ N,88° 22′ O(mapo)[+] | ||
| Alto | 14 m[+] | ||
| Areo | 9,81 km² ( 981 ha)[+] | ||
| Horzono | UTC+05:30[+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Nabadvip,bengale:নবদ্বীপ, historieNadia estasurbego,municipo, iama sidejo kaj sankta loko de hinduoj en orientaBarato, en orienta parto desubŝtatoOkcidenta Bengalio, endistrikto Nadia.

Laloknomo estas derivita de de la bengalaj vortoj "naba kaj dwipa" kun la signifo nova insulo.
En 2011 Nabadvip havis 125 543 (kun la aglomeraĵo 175 474) da loĝantoj kunlegopovo 88%. Nabadvip atingis la internacian kvalifikonurbego ĉirkaŭ 1980.
Nabadvip situas laŭ rivero surebenaĵo en averaĝa alteco de 16 m super lamarnivelo. Distrikta sidejoKriŝnanagar (Okcidenta Bengalio) troviĝas 13,Ŝantipur (Okcidenta Bengalio) 18,Kaljani 49,Bordoman 53,Bangaon 62,Bolpur kajBaharampuro po 77, subŝtata ĉefurboKolkato 93, tutlanda ĉefurboDelhio 1256,Mumbajo 1684kilometrojn (aere)[1].
Nabadvip estis fondita supozeble en1063. Inter 1179 kaj 1206 tiu loko estis dinastia sidejo. En 1202 islamaj konkerintoj akiris tiun areon, sed la urbo restis grava centro de kulturo, eduko kaj religio, daŭre daŭre signifa loko de tradiciaj sanskritaj lernejoj.
En Nabadvip oni prilaborasorojn,bronzojn,latunojn, teksaĵojn, ceramikaĵojn, horloĝojn.
Lahinduismo estas praktike la nura religio en Nabadvip kun 99%, poste sekvas laislamo kun preskaŭ 1%.

En Nabadvip la plej altnivela instruado okazas en altlernejo. Menciindas la tradiciaj sanskritaj lernejoj.
La oficiala lingvo en Nabadvip estas labengala lingvo.
En Nabadvip jare pluvas preskaŭ ekskluzive dum la someramusono inter majo-oktobro averaĝe 1469 mm. Latemperaturo varias inter 21-32 °C.

Nabadvip havas trairan fervojan linion ekde 1913 kunstacidomo. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La rivero havas ponton. La plej proksima flughaveno funkcias en Kolkato.