Antaŭ-kontakta distribuo de la Na-Denéaj lingvoj(ruĝe)
LaNa-denéa lingvaro (ankaŭNa-Dene,Nadene,Atabaska-Eyak-Tlingita) estas proponitaindiĝena amerikalingvo-familio kiu inkluzivas laatabaskajn lingvojn, laejakan, latlingitan (tli), kaj eble lahaidan (hai). La parenceco de la haida al la aliaj lingvoj estas disputata kaj la statuso de la Na-denéa hipotezo restas disputata.
Laikoj fojfoje nomas laNa-denean -"Atabaska", pro la nomo de ĉefgento - atabaskoj (285 mil), sed tio senbezone ambiguigas la nomonAtabaska kaj estas do evitinda. Ĉi tiuj triboj loĝas en vasta zono deAlasko ĝisKalifornio kajMeksiko. Navaĥoj kaj apaĉoj transmigris suden en proksimaj tempoj. Totala kvanto: 305 mil.
LaEjaka lingvo — La ejaka estis parolata en sudcentra Alasko; la lasta parolanto mortis en2005.
LaAtabaska lingvaro —Nomo: [m] dene, na-dne, [f] Atapasques, [r] atapaski;Parolantoj:Deneoj estas vaste distribuita grupo de indiĝenaj lingvoj kaj popoloj parolataj enKanado,Alasko, kaj partoj deOregono kaj nordaKalifornio: (apaĉoj,ĉipevajoj,dogriboj, k.a.) enUsono kajKanado; 220 mil (1992), inter ili 210 mil en Usono.Kredantoj: protestantoj, katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.
LaApaĉa —Nomo: [m] dine, [f] Apachiens, [r] apaĉi;Parolantoj: Grupo de atabaskaj triboj en la suda branĉo de atabaskaj lingvoj: (meskalero,ĉirikaŭo, k.a.) enUsono (ŝtatojArizono,Nov-Meksiko,Oklahomo), 20 mil (sen navaho, 1992).Kredantoj: kristanoj.
LaNavaha —Nomoj: [m] dene, [f] Navaho, [r] navaĥo;Parolantoj: 170 000 parolantoj (1987) enUsono. LaNavaho estas la plej vaste parolata lingvo de la Na-Denéa familio, parolata enArizono,Nov-Meksiko, kaj aliaj regionoj de sudokcidentaUsono.Kredantoj: kristanoj, estas ankaŭ adeptoj de sinkretismaj kultoj.
Laĥajda, kun 15 fluaj parolantoj (M. Krauss, 1995), estis originale inkludita en la familio proponita fare deFranz Boas. Campbell (1997) kaj aliaj lingvistoj hodiaŭ konsideras la pruvojn nekonvinkaj kaj klasifikas la ĥajdan kielizolitan lingvon, tamenJoseph Greenberg reinkludis la ĥajdan surbaze de sia tre disputata metodo (amasa leksika komparado). Por emfazi la neinkludon de la ĥajda, Campbell preferas nomi la familionAtabask-Ejak-Tlingita anstataŭ "nadenea".
La originala Na-denea propono antaŭ nelonge reviviĝis pro la laboro de la ĥajda lingvistoJohn Enrico.
Laŭ la disputata klasifiko deJoseph Greenberg pri la lingvoj de indiĝena Norda Ameriko:
la Na-Dené-Atabaska estas unu el la tri ĉefaj grupoj de indiĝenaj lingvoj parolataj en la Amerikoj, kaj rilatas al distinga ondo de migrado el Azio al la Amerikoj. La aliaj du estas
laAmerinda lingvaro, la plej disputata klaso de Greenberg, inkluzivanta ĉiun lingvon indiĝenan al la Amerikoj kiu estas nek Eskimo-Aleŭta nek Na-Denéa.
Siatempaj subtenantoj de la teorio de Greenberg kielMerritt Ruhlen estas sugestintaj ke la Na-Denéa lingvo-familio rilatas al distinga ondo de migrado elAzio al laNova Mondo. Laŭtakse, tiu migrado okazis antaŭ de ses al ok mil jaroj, kio lokas ĝin ĉirkaŭ kvar mil jarojn post la migrado en la Amerikojn de la Amerindaj parolantoj. Ruhlen konjektas ke la Na-Denéaj parolantoj eble alvenis boate, setlantaj komence proksime al la insulojHaida Gwaii (Reĝino Karloto), nun enBrita Kolumbio,Kanado.
Biologiaj studoj (Rubicz 2002) montras pli grandajn genetikajn diferencojn inter Na-deneaj parolantoj kaj aliaj indiĝenaj amerikanoj ol inter parolantoj de la na-deneaj kaj iuj popoloj enEŭrazio, aparte parolantoj de la jenisejaj lingvoj.
Plejparte konservativaj lingvistoj kielLyle Campbell ne kredas ke tiuj hipotezoj subteniĝas sur sufiĉe fortikaj lingvistikaj datumoj por meriti akcepton.
Dürr, Michael & Egon Renner. 1995.The history of the Na-Dene controversy: A sketch. (~ Historio de la na-denea disputo: skeĉo).Language and Culture in North America: Studies in Honor of Heinz-Jürgen Pinnow, ed. by Egon Renner & Michael Dürr, 3-18. (Lincom Studies in Native American Linguistics 2). Munich: Lincom Europa.
Enrico, John. 2004.Toward Proto–Na-Dene. (~Ale al la pra-na-denea).Anthropological Linguistics 46(3).229–302.
Goddard, Pliny E. 1920.Has Tlingit a genetic relationship to Athapascan. (~Ĉu la tlingita parancas la atabaska).International Journal of American Linguistics 1.266–279.
Hamp, Eric P. 1979.Tongass Tlingit and Na-Dene. (~Tongasa tlingita kaj na-denea).Berkeley Linguistics Society 5.460–463.
Hymes, Dell. 1956.Na-Dene and positional analysis of categories. (~La na-denea kaj pozicia analizo de ketagorioj).American Anthropologist 58.624–628.
Hymes, Dell.Na-Dene ethnopoetics: A preliminary report: Haida and Tlingit. (~Na-denea etnopoetiko: provizora raporto: la haida kaj la tlingita).Language and Culture in North America: Studies in Honor of Heinz-Jürgen Pinnow, ed. by Egon Renner & Michael Dürr, 265–311. (Lincom Studies in Native American Linguistics 2). Munich: Lincom Europa.
Krauss, Michael E. 1964.Proto-Athapaskan-Eyak and the problem of Na-Dene: The phonology. (~La pra-atabaska-ejaka kaj la problemo de la na-denea: la fonologio).International Journal of American Linguistics0(2).118–36.
Krauss, Michael E. 1965. Proto-Athapaskan-Eyak and the problem of Na-Dene II: The morphology. (~La pra-atabaska-ejaka kaj la problemo de la na-denea: la morfologio).International Journal of American Linguistics 31(1).18–28.
Krauss, Michael E. 1968.Noun classification systems in Athapaskan, Eyak, Tlingit, and Haida verbs. (~Substantivaj klasig-sistemoj en la verboj de la atabaska, la ejaka, la tlingita, kaj la haida).International Journal of American Linguistics 34(3).194–203.
Krauss, Michael E. 1973. Na-Dene.Linguistics in North America, ed. by Thomas A. Sebeok, 903-78. (Current Trends in Linguistics 10). The Hague: Mouton.
Leer, Jeff. 1979.Proto-Athabaskan verb stem variation, part one: Phonology. (~Pra-atabaska verbstama variado, parto unua: Fonologio). (Alaska Native Language Center Papers 1). Fairbanks, Alaska: Alaska Native Language Center.
Leer, Jeff. 1989.Directional systems in Athapaskan and Na-Dene. (~Direktaj sistemoj en la la atabaska kaj na-denea).Athapaskan linguistics: Current perspectives on a language family, ed. by Eung-Do Cook & Keren Rice, ch. 15, pp. 575–622. (Trends in linguistics: State of the art reports 15). Berlin: Mouton de Gruyter. ISBN.
Levine, Robert D. 1979.Haida and Na-Dene: A new look at the evidence. (~La haida kaj la na-denea: nova rigardo al la evidento).International Journal of American Linguistics 45(2).157–70.
Pinnow, Heinz-Jürgen. 1962.Two problems of the historical phonology of Na-Dene languages. (~Du problemoj de la historia fonologio de la na-deneaj lingvoj).International Journal of American Linguistics 28.162–166.
Pinnow, Heinz-Jürgen. 1964.On the historical position of Tlingit. (~Pri la historia pozicio de la tlingita).International Journal of American Linguistics 30.155–164.
Pinnow, Heinz-Jürgen. 1966.Grundzüge einer historischen Lautlehre des Tlingit. Wiesbaden: Otto Harrassowitz.
Pinnow, Heinz-Jürgen. 1968a.Genetic relationships versus borrowing in Na-Dene. (~Genetikaj parencecoj kontraŭ pruntado en la na-denea).International Journal of American Linguistics 34(3).194–203.
Pinnow, Heinz-Jürgen. 1968b. Sprachhistorische Studien zur Verbstammvariation im Tlingit.Orbis 17.509–531.
Pinnow, Heinz-Jürgen. 1970.Notes on the classifiers in the Na-Dene languages. (~Noto pri la klasigiloj en la na-deneaj lingvoj).International Journal of American Linguistics 36(1).63–67.
Rubicz, R., Melvin, K.L., Crawford, M.H. 2002.Genetic Evidence for the phylogenetic relationship between Na-Dene and Yeniseian speakers. (~Genetika evidento por la filumgenetika parenceco inter la parolantoj de la na-deneaj kaj la jeniseja)Human Biology, Dec(6).743–761.
Thompson, Chad. 1996.The Na-Dene middle voice: An impersonal source of the D-element. (~La meza voĉo de la na-denea: ne-persona fonto de la elemento D).International Journal of American Linguistics 62(4).351–378.