Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko
aŭtonoma respubliko
FlagoBlazono
Eksklavo,aŭtonoma respubliko[+]

LandoAzerbajĝano

Supermara alteco880 m[+]
ĈefurboNaĥiĉevano
- koordinatoj39° N,46° O(mapo)39.33333333333345.5Koordinatoj:39° N,46° O(mapo)
Akvokolektejo5 500km² (550 000ha)[+]
Areo5 500km² (550 000ha)[+]

Loĝantaro439 800[+](2015)
Denseco79,96 loĝ./km²[+][+]

GuberniestroVasif Talibov

HorzonoUTC+04:00[+]
ISO 3166-2AZ-NX

Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko (Tero)
Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko (Tero)

Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko (Azerbajĝano)
Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko (Azerbajĝano)
DEC

Map
Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko

Vikimedia Komunejo:  Nakhchivan Autonomous Republic[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

LaNaĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko (azerbajĝane Naxçiván,armene Նախիջեվան) estas teritorio apartenanta alAzerbajĝano, sed geografie disigita pro la armena teritorio.

Larespubliko okupas aeron de 5500 kvadratajn kilometrojn. Ĝi havas landlimojn kunArmenio 221 km, kunTurkio 9 km kaj kunIrano 179 km.Ĝiaĉefurbo estas laurboNaĥiĉevano (33.000 loĝantoj), kiu havas sian propranuniversitaton.

Ekzemploj de armenaj ŝtonkrucoj, nomatajĥaĉkaroj, el Naĥiĉevano.

Etimologio

[redakti |redakti fonton]

Laŭ la germana filologo de la19-a jarcentoJohann Heinrich Hübschmann, la nomo «Naĥiĉevano» (Nakhichevan) laŭlitere signifas en la armena « la loko de la malsupreniro », biblia referaĵo pri la malsupreniro deNoa post kiam la arkeo restis sur la najbara montoArarato. Hübschmann rimarkas ke tiu nomo ne estis uzata en la antikva epoko kaj ke la plej frua nomo estas « Naxcavan ». La prefikso «Naxc» devenas denomo kaj «avan» (aŭ «van») signifas «vilaĝo» aŭ «urbo» en laarmena lingvo.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

Naĥiĉevano estasduondezerta regiono de Azerbajĝano dise de la resto de la lando pro la armena teritorio. Lamontaro Zangezur oriente estas la landlimoj kun Armenio, dum larivero Aras okcidente difinas la landlimon kun Irano.

Tiu ĉi aŭtonoma respubliko estas ege arida kaj montara. Ĝia plej alta pinto troviĝas sur lamonto Kapydzhik, kiu atingas 2415 m.

Laŭ la legendo, la fendo de ĝia pinto estis okazigita pro laArkeo de Noa dum la ŝipo ekmalsupreniris pro la malpliiĝo de la inundado post latutmonda diluvo.

Administra divido

[redakti |redakti fonton]
Politik-Administra divido de la Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko

Naĥiĉevano dividiĝas en 8 administrajn dividojn, sep el ilirajonoj kaj alia estas urbo, la ĉefurbo Naĥiĉevano (en laazera lingvoNaxçıvan şəhər).

1:Babək
2:Culfa
3:Kəngərli
4:Urbo Naĥiĉevano
5:Ordubad
6:Sədərək
7:Şahbuz
8:Şərur

Moderna historio

[redakti |redakti fonton]
ReĝlandoVaspurakano (908-1021)
Naĥiĉevano enSovetio

Naĥiĉevano estis parto de la reĝlando Armenio kvankam granda parto de la loĝantaro estisturklingva, precipe post laamasmurdado de la armena loĝantaro en1905; laotomanoj okupis ĝin meze de1918. La registaro de Azerbajĝano enGanĝa, aliancita de la turkoj, estis la plej favorigita ĉar danke al la influo sur iliaj samgentanoj, la teritorio transiris al azera regado. Post la foriro de la turka armeo fine de la sama jaro1918, la azeroj proklamis en la regiono la RespublikonAraks (novembro 1918), sub la gvido deJafarkuli-Ĥan sed la britoj etendiĝis sur la regiono kaj laarmenoj rekuperis ĝin enjunio1919.

Post la repreno de la potenco de la komunistoj enAzerbajĝano (aprilo1920) komenciĝis la milito inter ambaŭ landoj pro la posedado de Naĥiĉevano,Zangezuro kajMontara Karabaĥo, regionoj sub la regado de la armenoj kaj kiujn laazeroj postulis. La turkaj naciistoj ankaŭ ribeliĝis kontraŭ laTraktato de Sèvres kaj akuzis Armenion pro tio ke ĝi ricevis armilaron deBritio. En junio,Armenio, duflanke atakata, paktis batalhalton kun Azerbajĝano per la promeso akcepti ĉiujn azerajn postulojn, kaj en julio 1920 la azeraj komunistoj, per turka apogo, prenis la regadon en Naĥiĉevano kaj estis proklamata la Naĥiĉevana Sovetia Respubliko. En septembro paca interkonsento inter Armenio kaj Azerbajĝano finigis la militon, kaj Armenio devis cedi la diskutatajn teritoriojn kaj agnoskis la registaron de Naĥiĉevano, kiu en1921,Lenino liveris Naĥiĉevanon kune kun Montara Karabaĥo al la Azerbajĝana Respubliko, kio okazigis al Armenio la perdon de alia el ĝia historia teritorio. Samjare, la naĥiĉevanaj aŭtoritatoj forpelis grandan parton de la armena popolo loĝanta tie.

Kune kun Azerbajĝano, ene de la Federacia Socialisma Soveta Transkaŭkaza Respubliko, eniris en Sovetio, dum tiu periodo ne estis registritaj gravaj okazintaĵoj. Ĝi estis proklamata kiel Socialisma Soveta Aŭtonoma Respubliko la9-an de februaro1924.

En1989 ĝi estis unu el la unuaj regionoj kie naskiĝis la azera naciismo. Post la ŝtatpuĉo kontraŭMiĥail Gorbaĉov la respubliko memproklamiĝis sendependa, sed tiu proklamado estis nuligita post kelkaj tagoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • NDU.edu.az (Ŝtata universitato de Naĥiĉevano; en la angla).


Portala ikonoPortalo pri Kaŭkazio
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Naĥiĉevana_Aŭtonoma_Respubliko&oldid=9115307"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp