| Near Earth Asteroid Tracking | ||
|---|---|---|
| organizaĵo astronomia sondado | ||
| Komenco | decembro 1995vd | |
| Fino | aprilo 2007vd | |
| Antaŭe | Planet-Crossing Asteroid Surveyvd | |
| Poste | Q3337586vd | |
| Agareo | ||
| Retejo | Oficiala retejo | |
Near-Earth Asteroid Tracking aŭNEAT (angla por "Spurado de Apud-Teraj Asteroidoj") estisusonaastronomia programo de laNASA kaj de laJet Propulsion Laboratory por malkovriapud-terajn objektojn. La projekto NEAT komenciĝis endecembro1995 kaj funkciis ĝisaprilo2007[1].

La unua ĉefa esploristino estisEleanor Francis Helin, helpata deSteven H. Pravdo kajDavid L. Rabinowitz. NEAT faris interkonsenton kunUnited States Air Force, la usonaaerarmeo, por uzi unuteleskopon de "GEODSS" (Ground-based Electro-Optical Deep Space Surveillance) surHaleakala (InsuloMaui,Havajo); ĉi tiuj larĝa-kampaj teleskopoj de la aerarmeo celas opte observikosmoŝipojn en teraorbito. La teamo de NEAT projektisfotilon kunŝargkuplitaj aparatoj kajkomputilan sistemon por la teleskopo de GEODSS. La formato de la CCD-fotilo estas 4096 × 4096rastrumeroj kaj la vida kampo 1,2° × 1,6°.
Je komenco deaprilo2001, ankaŭ laTeleskopo Samuel Oschin (Schmidt-teleskopo de 1,2 m de laObservatorio Palomar) estis ekuzita por malkovri kaj spuri apud-terajn objektojn. Ĉi-tiu teleskopo estas ekipita per fotilo kun 112 CCD-lumkaptiloj, ĉiu kun 2400 × 600 rastrumeroj; ĝi produktis la bildojn, kiuj permesis malkovriKvavaron en2002,Sednon en2003 kaj lananoplanedonEriso.
Laŭ laMinor Planet Center, NEAT permesis la malkovron de 45004asteroidoj[2] inter1995 kaj2007. NEAT ankaŭ (re)malkovrigis laperiodan kometon54P/de Vico-Swift-NEAT (unue observitan en1884 kajperditan), laStelon de Teegarden, kaj lakometonC/2001 Q4 (NEAT).
La asteroido64070 NEAT[3] estas nomita je honoro de la programo NEAT en2005.