„ La Partioj konsentas, ke armita atako kontraŭ unu aŭ pli el ili en Eŭropo aŭ en Nord-Ameriko estos konsiderata kiel atako kontraŭ ĉiuj el ili kaj sekve ili konsentas ke, se tia armita atako okazos, ĉiuj el ili, praktikante la rajton de individua aŭ kolektiva sindefendo agnoskita de artikolo 51a de laĈarto de la Unuiĝintaj Nacioj, helpos la Partion aŭ Partiojn tiel atakitajn per tuja agado, individue aŭ kune kun la aliaj Partioj, tiel, kiel tiu taksas necesa, inkluzive la uzadon de armita perforto, por restarigi kaj konservi la sekurecon de la Nord-Atlantika regiono. ”
Ĉi tiu reguligo havis la celon, ke seSovetunio atakus la eŭropajn aliancanojn deUsono, tio estus traktata kiel atako kontraŭ Usono mem. Tamen, la timita soveta invado de Okcidenta Eŭropo neniam okazis. Anstataŭe, oni uzis tiun artikolon la unuan fojon dum la historio de la traktato la12-an de septembro2001, responde al la terorisma atako de la11-a de septembro 2001. Kontraste al laVarsovia Pakto, kiu dissolviĝis tuj post la fino de laMalvarma milito,NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.
La organizo konstituas sistemon de kolektiva defendo per kiu ties membroŝtatoj interkonsentas por reciproka defendo reage al atako fare de iu ajn ekstera partio. La sidejoj de NATO estas enBruselo, Belgio, unu el la 32 membro-ŝtatoj tra Nordameriko kaj Eŭropo. Aldonaj 21 landoj partoprenas en la programo de NATO nome Partnereco por Paco, kaj 15 aliaj landoj partoprenas en instituciaj dialogaj programoj. La kombinita militistaspezo de la membroj de NATO konstituas ĉirkaŭ 70% el la tutmonda totalo.[1] La spezo por defendo de membroj supozeble estas ĉirkaŭ 2% elMalneta enlanda produkto.[2]
NATO estis malmulte pli ol politika asocio ĝis laKorea Milito movigis la ŝtatojn membrojn de la organizo, kaj oni konstruis integritan militan strukturon sub la regado de du usonaj supremaj komandantoj. La transiro de laMalvarma Milito kondukis al rivaleco kun landoj de laVarsovia Pakto, kiu formiĝis en 1955. Kiel memdefendo kontraŭ la milita strukturo de NATO. Aperis ankaŭ duboj pri la forto de la rilatoj inter la eŭropaj ŝtatoj kaj Usono, kaj duboj pri la fidindeco de la defendo fare de NATO kontraŭ eventuala soveta invado — duboj kiuj kondukis al disvolvigo de Franca sendependa nuklearmila strukturo kaj al retiriĝo de Francio el la milita strukturo de NATO en 1966 dum 40 jaroj.
Nun la ĉefa funkcio de NATO estas milita kunlaborado inter membroŝtatoj. Post lamalvarma milito kajAtencoj de la 11-a de septembro 2001, NATO plifortigis funkcion de kontraŭterorisma kunlaborado inter membroŝtatoj.
En1949, dum la postmilito de laDua Mondmilito, enOkcidento oni rigardis priokupe la ekspansiisman politikon fare deSovetunio. Evidentiĝis, ke laOrganizo de Unuiĝintaj Nacioj ne povos esti kapabla per si sola pluteni la stabilecon de la kapitalisma mondo, ĉar la proponoj deUsono en laKonsilio pri Sekureco estis malakceptitaj per la nombrajsovetuniaj vetooj. La formado de komunistaj registaroj enCentra kajOrienta Eŭropo helpitaj de la sovetunia influo supozeble pliigis la premon enOkcidenta Eŭropo. Inter 1947 kaj 1949, serio de okazintaĵoj, pligravigitaj per la ĵusa foriro de usonaj kaj kanadaj trupoj kiuj ankoraŭ estis restintaj en Eŭropo ekde la fino de laDua Mondmilito, markis la plej altan punkton en la tensio kiu estis okazanta. Kelkaj el tiuj okazaĵoj estis konsiderataj minaco kontraŭ la suvereneco deNorvegio,Grekio,Turkio kajĈeĥoslovakio, inter aliaj, el kiuj la komunisma renverso enPrago de februaro 1948 estis interpretita de la okcidentismaj politikistoj kiel rekta atako al la eŭropaj interesoj. Krome, laBlokado de Berlino, inter junio 1948 kaj majo 1949, malbonigis la situacion por la koncernaj landoj.[3]
Subskribo de la Traktato de Vaŝingtono fare de la usona prezidanto,Harry Truman, la 4an de aprilo 1949.
Unu de la malfacilaĵoj aperintaj dum la negocadoj rilatis kun la integrigo de Usono en la organizaĵo. La okcidenteŭropaj landoj, malfortegigitaj post la milito, estis interesataj en alianco kun Usono por sekurigi efektivajn ekonomihelpajn kaj defendajn kapablojn, sed en Usono ne same oni sentis tiun deziron. Tamen, la renverso de Prago kaj la blokado de Berlino pliigis la priokupon flanke de la eŭropajregistaroj, ĉefe de Francio, por la kreado de militalianco kun Usono, parte pro la ebloj ke okcidenteŭropaj komunistaj partioj povu eniri en parlamentoj kaj eĉ atingi registarajn poziciojn, kiel en Francio, Italio kajGrekio. Krome kaj sekrete, en Unuiĝinta Reĝlando oni subskribis interkonsenton, nomePentagon Paper, per kiu oni establis skizon pri kiel estu militalianco ĉe Nordatlantiko (precize inter Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono trans Nordatlantikon), el kio derivos la finfina nomo.
La lasta atentinda elemento en la procezo de integrigo de Usono en la planita organiza strukturo rilatis al la neceso eviti la malfacilon establitan de la malpermeso fare de laUsona Konstitucio alianciĝi milite en tempo depaco. La senatano Arthur Vandenberg promociis la voĉdonadon en laUsona Senato de la Rezolucio 239a, kies aprobo la 11an de junio 1948 permesis la aligon de Usono al la ekde tiam nomita Atlantika Alianco. Pro peto de la Usona Senato, oni deklaris en la traktato por konstituado de la nova alianco (artikolo 5a) ke la aprobotaj decidoj okaze de agreso kontraŭ iu membroŝtato estu rezulto de la libera elekto kaj aprobo fare de ĉiu koncerna lando. La Usona Senato tiumaniere montris sian tendencon pluteni la liberan decidpovon flanke de laUsona Kongreso por militaj aferoj.
Membroj de la Pakto de Varsovio (en ruĝa koloro), kaj de la NATO (en blua koloro).
Teorie, la alianco estis planita kiel garantio de sekureco de la ŝtatoj de Okcidenta Eŭropo antaŭ Sovetunico kaj ties aliancanoj. Kiel taŭgis en la kunteksto de laMalvarma Milito, la trupoj de la NATO agadis nur kiel konvinka forto kaj ne entreprenis malfermajn atakajn militagadojn en la eŭropa scenejo, dum politikaj kaj diplomatiaj demarŝoj ja estis funkciantaj. Post la konstituado de la NATO, novaj landoj estis aligitaj al la alianco. En 1952, aliĝis la du unuaj: nomeGrekio (post laGreka Enlanda Milito inter komunistoj kaj kontraŭkomunistoj, apogitaj de Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono, kiu finis per la venko de tiuj laste menciitaj) kajTurkio (kiu ne volis resti izola antaŭ sia dejarcenta malamiko Grekio en alianco), kiu estis la unua aliĝinta lando kun limo sude kun Sovetunio (norde en plej nordo ankaŭ Norvegio limis kun Sovetunio).
En 1954, Sovetunio proponis sian aligon al la NATO, cele al la pluteno de la paco en Eŭropo,[4] sed la aliancanoj malakceptis la proponon. Tio, kun la aligo de laFederacia Respubliko Germanio al la organizaĵo la 9an de majo 1955 —priskribita kiel «decidiga momento en la historio de nia kontinento»[5] fare de la ministro de Eksteraj Aferoj de Norvegio, Halvard Lange— havis kiel tuja konsekvenco la kreadon de laPakto de Varsovio, subskribita la 14an de majo 1955 fare de Sovetunio kaj ties aliancanoj. Tiu pakto estis konsiderata kiel formala reago al la NATO, kio evidentigis la opozicion inter la du kontraŭaj partioj en la Malvarma Milito.
Konferenco de NATO en Parizo en majo 1955.
Sovetunio kaj ĝiaj satelitaj ŝtatoj tiel kuniĝis per laVarsovia Pakto en la1955 jaro por kontraŭpezi NATO-on. Ambaŭ organizoj estis konstante kontraŭaj unu al la alia dum lamalvarma milito, kiu etendis siajn konfliktajn areojn ekster Eŭropo, sed karakterizite per nearmita kontraŭstaro en Eŭropo kaj foje armita konfliktaro ekster Eŭropo. Al la aligoj en 1952 al NATO deGrekio kajTurkio kaj deFederacia Respubliko Germanio en 1955 sumiĝos pli poste tiu deHispanio en 1982 (poste ratifita per polemikareferendumo de 1986, en kiu la socialistoj ŝanĝis de sinteno kontraŭ NATO al por NATO estante jam en la registaro).
La decido deCharles de Gaulle forigi Francion de la milita komando de NATO en1966, ĉar francoj malkonsentis pri la hegemonia rolo kiun Usono havis en la militalianco favore al Britio kaj por ke ĝi sekvu sian propran nukledefendan programon, kaŭzis la alilokigon de la stabejo de NATO deParizo (Francio) alBruselo (Belgio) ĝis la16-a de oktobro1967. Dum la politika stabejo troviĝas en Bruselo, la milita stabejo, la Supera Stabejo Aliancaj Potencoj Eŭropo, troviĝas tuj sude de Bruselo, en la urboMons. Per memorando sendita al la usona prezidentoEisenhower kaj al la brita ĉefminiastroMacmillan la 17an de septembro 1958, De Gaulle argumentis favore de la kreado de triparta estraro, kiu metus Francion en egaleco rilate al Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando, defendante ankaŭ la etendon de la NATO al la geografiaj areoj interesaj por Francio, kielAlĝerio, kie Francio estis klopodanta kontraŭstari la sendependigajn fortojn kaj bezonis kaj dezirias la helpon de la NATO.
De Gaulle konsideris la ricevitajn reagojn kiel nekontentigaj, kaj tial li decidis konstrui sendependan defendosistemon por sia lando. La 11-an de marto 1959, Francio retiris sian floton en la Mediteraneo for de la komando de la NATO; tri monatojn poste, en junio 1959, De Gaulle malpermesis la eniron deatomarmiloj en francan teritorion. Tio okazigis, ke Usono transigis ducent aviadilojn al Francio kaj redonis la kontrolon, inter 1950 kaj 1967, de la dek plej grandaj aerbazoj kiuj estis funkciantaj en Francio. La lasta bazo redonita estis tiu deToul-Rosières, bazo de la 26a Alo de Rekognosko, kiu estis translokita al laAerbazo Ramstein, enOkcidenta Germanio. Dume, Francio estis iniciatinta sian propran atomarmilan programon, nomeForce de frappe (Frapforto). Ĝi testis sian unuan atomarmilon, nomeGerboise Bleue, la13-an de februaro1960 en ladezerto Saharo.
Kvankam Francio montris solidarecon rilate al la cetero de la NATO dum lakrizo de la misiloj en Kubo en 1962, De Gaulle pluigis sian intencon konstitui sendependan defendosistemon retirante de la komando la francan floton el Atlantiko kaj el laManika Markolo. En 1966, laFrancaj Armitaj Fortoj estis retiritaj de la integrita komando de la NATO, kaj oni ordonis, ke ĉiuj nefrancaj trupoj forlasu la francan teritorion. Ĉio tio estis kio rezultis en la fakto, ke la 16an de oktobro 1967 oni translokis lasidejon de la Suprema Alta Stabanaro de la Aliancaj Potencoj en Eŭropo (SHAPE) deRocquencourt, proksime de Parizo, alCasteau, norde deMons, en Belgio. Francio pluis en la alianco kaj plue plutenis sian helpon al la defendo de Eŭropo antaŭ ebla soveta atako per siaj trupoj kantonmentigitaj en Okcidenta Germanio.
En la30-a de majo1982, la registaro deHispanio subskribis la Traktaton de Vaŝingtono, igante sin la membro deksesa de la Atlantika Alianco. Tamen, post laĝenerala balotado de 1982 oni suspendis la hispanan integradon en la organizaĵon, kaj en la12-a de marto1986 okazis tre disputitareferendumo pri la restigo de Hispanio en la NATO, kiu, per 52,54 % de voĉdonoj, rezultis favora al restigo en la aliancon sed teorie sen partopreni en ties integrita milita strukturo.[6]
UsonaF-15 de laaerbazo deAviano en Italio dum la aeratako fare de la NATO kontraŭ Jugoslavio de 1999.
La fino de lamalvarma milito en1991 (post lafalo de la Berlina Muro en1989 kaj laRevolucioj de 1989), laDissolvo de Sovetunio en 1991 kaj la malfondo de laVarsovia Traktato (la "naturaj" malamikoj de la atlantika alianco) ekis la demando pri la necesa estonteco de la alianco laŭ la kutimaj kriterioj de internaciaj rilatoj: ĝi endus malaperi pro manko de kontraŭulo, sed ĝi sukcesis certigi sian daŭrigeblon danke al la forto de la ligado inter siaj membroj, kaj al la supozita timo ĉe la plimulto deeŭropanoj certigi sian sekurecon sen helpo deUsono, konvertita en universala ĝendarmo, proponante iniciati novajn misiojn, foje ekster Eŭropo aŭ eĉ en Orientan Eŭropon, etendante la iaman esprimitan defendintencon de Okcidenta kaj Centra Eŭropo al integrigo de novaj membroj el iama orienteŭropa soveta bloko, tiam regataj de prookcidentaj registaroj[7][8][9].
En 1995 la Alianco fine decidis komenci la aliĝan procezon de centreŭropaj landoj praktike, komencante per plenumo de detala esploro de la kondiĉoj kaj proceduroj por estonta membreco, malfermo de duflankaj diskutoj en 1996 kun la kandidataj landoj kaj longaj intertraktadoj kun Rusio. La solvo finfine adoptita en 1997 konsistis en, unuflanke, privilegian interkonsenton kun Rusio, en la formo de la Fonda Akto inter NATO kaj Rusio[10], kaj, aliflanke, akcepti en decembro 1997 la petojn por aliĝo de Pollando, Hungario kaj Ĉeĥio.
PosteFederacia Respubliko Jugoslavio subpremadis la sendependigajn klopodojn de albana loĝantaro, kiu estas majoritata en la serba teritorioKosovo, kaj denuncitajmilitkrimoj (fakte okazis ambaŭflanke), rezultis en la fakto, ke en 1999 NATO komencisbombadon en 1999, kiam ĝi efektivigis 11-semajnan bomban kampanjon teorie kontraŭ serbaj militfortoj sed praktike ankaŭ kontraŭ civilaj celoj ekde la24-a de marto1999.
En 1996, kun rajtigo fare de laCongreso de los Diputados, Hispanio negocadis sian eniron en la nova stabanara strukturo de la NATO, aspirante al la «plena partopreno» en la integrita milita strukturo (kontraŭ la rezulto de la iama referendumo de 1986), tiam en periodo de reformo. Hispanio finfinigos sian aligon al la integrita milita strukturo la1-an de januaro1999.[6]
Ĉeĥio,Hungario kajPollando, iamaj membroj de la Pakto de Varsovio, aliĝis al la Atlantika Alianco la 12an de marto 1999.[11]
Emblemo deISAF (Afganio) kunpaŝtoa skribaĵo: کمک او همکاری (Komak ŭa Hamkāri), en Esperanto: „helpo kaj kunlaboro“.
En 2001, post laAtencoj de la 11-a de septembro 2001 kaj kontraŭ regimo deTalibano enAfganio, NATO kreisInternacian Sekurecan Asistan Taĉmenton porAfgana milito apoge al la invado fare de Usono.[12] La16-an de aprilo2003, NATO konsentis preni la komandon enaŭgusto de la Internacia Sekureca Asista Taĉmento (ISAF) enAfganio. La decido venis pro la peto deGermanio kajNederlando, la du landoj, kiuj gvidis ISAF-on en la tempo de la akordo. Ĉiuj 19 ambasadoroj de NATO aprobis ĝin unuanime. Tio estas la unua fojo en la historio de NATO, ke ĝi ekgvidis malferman mision tute ekster la nord-atlantika regiono.Kanado originale estis elektita por ekgvidi ISAF-on en aŭgusto. La esprimita celo de la ISAF estis helpi la novan instalitan afganan registaron havigi efektivan sekurecon en la tuta lando kaj disvolvigi proprajn sekurecfortojn. Ĝi estis deplojita por havigi sekurecon ĉirkaŭKabulo, kaj poste la agado de la ISAF ekspansiiĝis por kovri la tutlandan teritorion, dum iliaj trupoj partoprenis en la lukto kontraŭ lainsurekciantoj (sekvantoj de la antaŭaj reĝimoj kaj registaroj) kaj samtempe klopodis helpi la rekonstruadon de la lando.[13]
EnIrako, la NATO limiĝis al trejnado de la novkreitaj irakaj sekurecfortoj. La malakceptoj de nombraj eŭropaj landoj kontraŭ eniro de la NATO en lairaka konflikto, estritaj de Germanio, malkonvinkis la aliancon enkotiĝi en milito iniciatita unuflanke fare de Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando.
En februaro 2005,Gerhard Schröder proponis krej komisionon por reformi la NATO-n antaŭ la kreskanta gravo de laEŭropa Unio. La tiama germana kanceliero konsideras necesa restrukturigi la Atlantikan Aliancon, pro tio ke la strategiaj defioj estis ekster la defenda medio kaj ne postulis unuarange militan respondon, «estis miskomprenoj, malkonsentoj, malfidoj kaj ĝis tensioj», indikis la kanceliero, kiel montriĝis post lainvado al Irako de 2003 kiu montris la eblajn profundojn kaj de la malkonsentoj kaj de la mankoj en la preparoj de la NATO por reagi al tiaj malfaciloj.
Kuntrejnado de trupoj ĉe Kargha en Kabulo, 16a de januaro 2018. NATO implikiĝis en Afganio apoge al la usonaj klopodoj.
En septembro 2006, la NATO iniciatis la Operacon Meduzo en la sudo de Afganio, cele al nuligo de la rifuĝejoj de latalibanoj en la distriktojPanĝvaj kaj Ĵari, enKandaharo, kie la insurekciantoj montris fortan rezisto. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke en la operaco mortis ĉirkaŭ kvin cent talibanoj.[15]
En 2008, la NATO petis alKolombio trupojn de laarmeo kaj kontraŭminajn kaj kontraŭdrogajn spertulojn por partopreni en la laboro farita en la afgana mondoregiono sub estreco de laArmeo de Hispanio, pro ilia montrita sperto en tiuj aferoj, pli grava ol tiu de la cetero de landoj.[16] La 20-an de februaro 2009 estis aprobita la partopreno de inter 120 kaj 150 membroj de la kolombia armeo en la ISAF sub hispana estreco.[17] La partopreno de Kolombio estis tute partikulara okazo ĉar ĝi ne apartenas al la geografio de Nordatlantiko kaj samtempe ĉar ĝi ne estas lando membro de la NATO.
La tiama franca prezidantoNicolas Sarkozy reintegris Francion en la integrita komando koincide kun la Pintokunveno de la 60a datreveno de la Alianco de la 3a kaj 4a de aprilo 2009, okazinta interStrasburgo kajKehl, ĉe la franc-germana landlimo.
La 31an de decembro 2014 la Atlantika Alianco finigis la mision de la ISAF. Ekde 2015 la NATo plenumis en Afganio la mision Kuraĝa Apogo, per pli limigita partopreno de militistoj, por trejni, konsili kaj helpi la afganajn trupojn.[19]
Montenegro estis akceptita la5-an de junio2017. Ĝi estis la dudeknaŭa membro de la Alianco.[20]
Siaflanke,Nord-Makedonio ekformis parton de la Alianco ekde la 27a de marto 2020.[21] Ĝis tiam, la nura malhelpo por ke la lando membriĝu estis la supero de la problemiga polemiko derivita de la nomo de la respubliko, postulita kielMakedonio, kio rezultis en tio ke jam en 2008Grekio. delonge NATO-membro, blokigis la inviton al la slava lando ĝis oni rezignu pri tiu nomo, reklamita de Grekio kiel helena heredo kaj nomo de aktuala grekia regiono.[22] Tiel, en junio 2018, ambaŭ landoj subskribis provizoran interkonsenton per kiu la iama Respubliko Jugoslava de Makedonio nomiĝus Nord-Makedonio, kio estis ratifita de la parlamentoj de ambaŭ landoj en januaro 2019, kio malfermis la vojon por sekvi kun la procezo de aliĝo al la alianco,[23] kio kulminos unu jaron poste.
Schoenbaum, Thomas J.. (1988)Waging Peace and War: Dean Rusk in the Truman, Kennedy, and Johnson Years. Ann Arbor, Michigan: Simon and Schuster.ISBN 0-671-60351-5.
↑Francio estas membro de NATO, kiu retiriĝis de la milita komando en1966 kaj repartoprenis al tiu milita komando en2008. Islando, la ununura membro de NATO, kiu ne havas propran militan potencon, aliĝis kun la kondiĉo, ke oni ne devigus ĝin partopreni en militagado.