Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Nájera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nájera
municipality of La Rioja(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo26300
En TTTOficiala retejo[+]
Demografio
Loĝantaro8 174  (2024)[+]
Loĝdenso218 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo42° 25′ N,2° 44′ U(mapo)42.415833333333-2.7341666666667Koordinatoj:42° 25′ N,2° 44′ U(mapo)[+]
Alto485 m[+]
Areo37,44 km² (3 744 ha)[+]
HorzonoUTC+01:00[+]
Nájera (Provinco Rioĥo)
Nájera (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Nájera
Nájera (Hispanio)
Nájera (Hispanio)
DEC
Situo de Nájera

Map

Alia projekto
Vikimedia KomunejoNájera[+]
vdr

Nájera (hispana prononco: [na'ĥera]) estas malgranda urbo, iamaepiskopejo kaj nun latin-katolikatitulara episkopujo kaj ĉefurbo de laKomarko de Nájera, iama ĉefurbo de laReĝlando Navaro, situanta enRioĥo, nordaHispanio, ĉe la riveroNajerilla. Nájera estas tranokta urbo ĉe laFranca Vojo la plej populara vojo surJakoba vojo.

La municipa teritorio de Nájera, en la nordokcidento de la regiono.
Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera.
Klostro kaj turo de la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera.

Geografio

[redakti |redakti fonton]

La urbo estas grava centro de la valo de la riveroNajerilla ĉe la nacia aŭtoŝoseo A-12 (oriente-okcidente) kaj sude de la aksa koridoro de la regiono laŭ la norda riveroEbro.

Historio

[redakti |redakti fonton]
Teretaĝa klostro de la monaĥejo.
Teretaĝa klostro de la monaĥejo.
Pordego de la preĝejo de la Sankta Kruco.

Estis loĝado jam en antaŭromiaj, romiaj kaj arabaj epokoj. Ŝajne la nomo devenas el araba Náxara (“Loko inter rokoj” aŭ “Loko suda”) kaj la riveron Nalia araboj nomis Naxarilla. Laŭ aliaj fontoj, la etimologio de tiu vorto kiel Naggara, Naiara aŭ Nazara devenus el epoko devisigotoj.[1]

En 923 la pamplona reĝo Sanĉo Garcés la 1-a, kunlabore kun Ordonjo la 2-a de Leono, konkeris Nájera kaj la Supran kaj Mezan Rioĥojn, kio restis sub la hegemonio de lia filo García Sánchez kun la nomo Regno Nájera. Post la detruo de Pamplono fare de Abderamano la 3-a en la jaro 924 kaj la morto de sia patro la venontan jaron, García Sánchez translokiĝis al Nájera, malprofite alPamplono. Li nomiĝis ekde tiam reĝo de Nájera-Pamplona. García Sánchez disvolvis aktivan politikon de reloĝado de la novaj teritorioj kaj favoris per malavaraj donacoj la monaĥejojn de la zono, speciale por laMonaĥejo de San Millán de la Cogolla. Same faris dum la unuaj jaroj Sanĉo Garcés la 2-a (970-994), sed la kampanjoj deAlmanzor devigis lin, same kiel sian filon García Sánchez la 2-aTemblón (994-1004), kapitulaci kaj pagi impostojn al Kordovo. Sanĉo la 3-a estis granda disvolviganto de la urbo Nájera, kie li okazigis kunsidojn kaj havigis la famanforuon de Nájera, origino de la navara juro kaj bazo de la tutlanda juro. Li favoris la pilgrimadon alSantiago de Compostela, establis gastejojn kaj hospitalojn, kaj faris la urbon ŝlosila punkto de laJakoba Vojo.

Post la morto de Sanĉo la 3-a la regno disiĝis inter liaj filoj García de Nájera, Fernando la 1-a de Leono, Ramiro la 1-a de Aragono kaj Gonzalo Sánchez. Tiel Nájera estis iel naskilo de la regnoj Navaro, Kastilio kaj Aragono, kaj al la plej aĝa, García Sánchez la 3-a (1035-1054), nomita de Nájera ĉar tie naskiĝis kaj estis entombigita en la urbo, korespondis la heredaj teritorioj de Nájera kaj Pamplona, same kiel la politika hegemonio super la aliaj.

García de Nájera, etendis siajn teritoriojn tra Malsupra Rioĝo per konkero de Calahorra el la tajfo de Zaragoza; fondis lamonaĥejon de Santa María la Real kiel episkopa sidejo; kreis ordenon de kavaleriola Jarrala Terraza, la unua en Iberio; favoris la skribejojn de San Millán, Nájera kaj Albelda. Li mortis en la batalo de Atapuerca lukte kontraŭ sia frato Fernando la 1-a de Leono, en Septembro 1054.

Sukcedis lin Sanĉo la 4-a de Peñalén (1054-1076), kiu finigis la vorkojn de Santa María la Real. En 1067 okazis en la monaĥejo la koncilio en kiu oni aprobis la anstataŭon de la mozaraba rito per la romia rito. Kun sia kuzo Sanĉo Ramírez de Aragono, kontraŭis la aligajn klopodojn de la reĝo de Kastilio. En Junio de 1076, Sanĉo la 4-a estis murdita de sia frato Ramón en Peñalén, aktuala Funes. Tio rezultis en la divido de la regno. La navara parto estis aneksita de la Regno Aragono. Nájera, Calahorra kaj aliaj limaj lokoj estis aligitaj al la regno Kastilio fare de Alfonso la 6-a de Leono, kaj havis ĝin Diego López la 1-a de Haro ĝis 1113 kiam la senjoro estis Fortún Garcés Cajal, ĝis la morto de la reĝo de Aragono.

La 1an de Majo 1218, doña Berenguela, apogita de Lope Díaz la 2-a de Haro, donis la kronon de Kastilio al sia filo Fernando la 3-a, la Sankta. La kronigo okazis en Nájera. Poste okazis la interfratra milito inter Pedro la 1-a kaj Henriko de Trastámara kun grava konflikto en la batalo de Nájera. La 3an de Aprilo 1367, Pedro la 1-a, apogita de la anglaj trupoj de la Nigra Princo, venkegis super Henriko kaj la urbo suferis reprezalion kio markis la famon de krueleco de Pedro. Dum la fina venkanto Henriko la 4-a favoris la urbon en 1454 kaj en 1465 donis ĝin al Pedro Manrique de Lara, grafo de Treviño, donaco konfirmita en 1482 de la Katolikaj Gereĝoj, per la titolo de duko de Nájera. La familio Manrique de Lara estis de firmaj partianoj de Isabel la Katolika kaj poste de lia nepo Karolo la 1-a.

En 1516 okazis laMilito de la Komunumoj de Kastilio. En la ribelo de 1520 en Nájera partoprenis ribeluloj de Navarrete, Uruñuela, Huércanos, Camprovín kaj Matute, kiuj kontrolis la urbon je la moto “morton al flandroj”. Tuj poste, la imperiaj trupoj estis senditaj al Nájera kaj tiu estis kaptita el la ribeluloj kaj rabita.[2]

Ankaŭ dum laMilito de Hispana Sendependigo la urbo suferis la okupacion de la francaj trupoj.

La ĉirkaŭaj loĝlokoj perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male Nájera kiel komarka ĉefurbo ricevis parton de tiu loĝantaro kaj pliiĝis kiel sociekonomia centro. Tial ĝi pliiĝis el 2 794 ĝis 8 382 en 2011.

Ekonomio

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estas konsiderata la urbo demeblo, pro la nombraj entreprenoj kiuj specialiĝi en tiu sektoro. EnSankta Semajno oni okazigas la Foiron de Meblo, grava evento primebla en la nordo de Hispanio direktita al publiko ĝenerale. Aparteturismoiĝis grava enspezofonto, ekzemple rilate al la monaĥejo, sed ne nur.

Vizitindaĵoj

[redakti |redakti fonton]
Ĥorejo, seĝaro kaj pentraĵoj en la monaĥejo.

Ĉefa altiraĵo estas laMonaĥejo de Santa María la Real de Nájera. Ene de la monaĥejo estas du fundamentaj areoj: nome la templo (preĝejo) kun la reĝa tombejaro, kaj la klostro, nomitade los Caballeros (de la Kavaliroj). La nuntempa templo estis konstruita inter 1422 kaj 1453, estas de stilo flor-gotika. La interno konsistas el tri navoj separataj per dek kolonoj. Sub laĥorejo estas kavaĵo en kiu laŭlegende aperis la bildo de la Virgulino al reĝo. La ĉefretablo estas de fino de la 17-a jarcento, de baroka stilo, kun grandaj salomonaj kolonoj tre ornamitaj per grapoloj kaj vitfolioj. En la ĥorejo elstaras la seĝaro, de gotika stilo.

Ankaŭ la preĝejo de la Sankta Kruco estas Histori-Arta Monumento; en ĝi elstaraskupolo surpendentivoj. Krome estas la Konvento de Sankta Elena kaj apude la kapelo de la Dipatrino. Iam estis kaj kastelo kaj alkazaro, el kiuj nur estas nur arkeologiaj kuŝejoj. Krome estas muzeoMuseo Najerillense, kiu enhavas kolektojn de arkeologio, etnografio kaj arto.

Aparte menciindas la Botanika Ĝardeno de Rioĥo interHormilla kajAzofra, ĉe la km 32 de la Nacia Ŝoseo N-120 (A12) inter Burgoso kaj Logronjo.

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. de Lekuona, Manuel (1962).«Etimología de la voz «Navarra»». Munibe. ISSN 1132-2217.
  2. Jaime Albelda. Cronista oficial de Nájera.“De Avila a la Rioja-Ignacio de Loyola”. 1991.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nájera&oldid=8711401"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp