Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉinaj muzikistoj, t.n.Naxi
Mezepoka muzikisto enmanuskripto de la14-a jarcento
Fujaro, slovaka ligna blovinstrumento, apartenas al monda kultura heredaĵo deUNESCO[1]

Muziko (greke μουσική (τέχνη) -musiké (téĥne) - arto de lamuzoj, en lalatina(ars) musica jam kun malpligranda signifosonarto, sonaĵo, muzika prezentaĵo) estas arta aŭ amuza ordo desonoj. La nuntempa difino de muziko estas grande kritikita, sed kutime ofertita kiel serio de organizitaj sonoj kajsilentoj, tempa en naturo kaj ĝenerale havanta iun gradon deritmo kajmelodio.Harmonio estas kutime aldonita.

La ĉefaj komponantoj de muziko estastonalto (respondeca pri melodio kaj harmonio), ritmo (takto,mezuro kajartikulacio),dinamiko, nuanco-Sonkoloro kaj teksturo-Tonmetado.

La koncepto de muziko evoluis el ties origino en laAntikva Grekio, en kiu ĝi kunigis sendistinge poezion, muzikon kaj dancon kiel unueca arto. Dum la lastaj jardekoj iĝis pli kaj pli kompleksa la difino pri kio estas kaj kio ne estas muziko, ĉar elstaraj komponistoj en la kadro de diversaj artaj proksimaj spertoj faris verkojn kiuj, eĉ se ili povas esti konsiderataj muzikaj, rompas la limojn de la difino de tiu arto.

La muziko, kiel ĉiu arta montro, estas kultura produkto kun multaj celoj, inter aliaj, okazigi estetikan sperton en la aŭskultanto, esprimi sentojn,emociojn, cirkonstancojn, pensojn aŭ ideojn, kaj pli kaj pli, plenumi gravan terapeŭtan funkcion pere de lamuzikoterapio.

La verko, la stilo, la graveco kaj eĉ la difino de la muziko mem varias laŭ la kulturo kaj sociaj kuntekstoj. La muziko inkluzivas diversajn verkojn, de zorge organizitaj verkoj, tra muzikaimprovizo ĝis alegoriaj (tutehazardaj) formoj.

Elementoj de la muziko

[redakti |redakti fonton]
Ekzemplo de laskaloj de laantikva Grekio estas la hipofrigia okto de ĝenroenharmonia (enmi). Jam ekzistis la fundamenta koncepto deokto. Lanoto varias laŭ laharmonio(αρμονία), transskribitaj kiel grekajmodaloj. Lapolifonio kaj vario deblovaj,kordaj kajmembranaj instrumentoj, estis dokumentata en multnombraj gravuraĵoj kaj desegnoj.

La muziko enhavas du fundamentajn elementojn: nome la akustika materialo kaj la intelekta ideo. Ambaŭ ne estas supermetitaj iel ajn kiel formo kaj enhavo, sed male ili kombiniĝas, en muziko, por formi unuecan figuron. Por iĝi vehiklo de la intelekta ideo, la akustika materialo devas trapasi preparadon antaŭmuzikan, pere de procezo de elekto kaj ordigo.[2]

La strukturo de la sono, la skalo de harmoniaj sonoj, jam montras ordigon kiu antaŭdestinas ĉion por esti la vehiklo de la intelekta intenco. Cele al antaŭa ĝenerala kompreno, ene de la akustika materialo por la organizado de la muziko, estas diversaj klasigoj, ene de kiuj la plej ofta en akademiaj medioj estas tiu kiu dividas la muzikon en melodio, harmonio kaj ritmo.[3] La maniero laŭ kiu tiuj konceptoj estas difinitaj kaj aplikitaj varis el kulturo al kulturo (estas ankaŭ variaĵoj laŭ la tempopaso kaj laŭlonge de la historio).

  • Lamelodio estas serio de sonoj —konceptitaj ene de partikulara sonmedio— kiuj sonas sinsekve unu post alia (horizontala konceptigo), perceptita kun identeco kaj propra senco. Ankaŭ lasilentoj formas parton de la strukturo de la melodio, metante paŭzojn al la «melodia diskurso». La rezulto estas kiel frazo bone konstruita semantike kaj gramatike. Estas disputeble — tiukadre — ĉu dodekafonia sekvenco povus esti konsiderata melodio aŭ ne. Kiam estas du aŭ pliaj samtempaj melodioj, la rezulto estas nomitakontrapunkto.
  • Laharmonio, laŭ vertikala konceptigo de la sonoreco, kaj kies baza unuo estas laakordo)trisono, regulas la konsonecon inter sonoj kiuj sonas samtempe kaj ties ligo kun najbaraj sonoj.
  • Laritmo, estas la fina rezulto de la antaŭe menciitaj elementoj, foje kun variaĵoj tre notindaj, sed per tre ĝenerala konstato temas pri kapablo generi kontraston en muziko; tio estas okazigita per la diversaj dinamikoj, tembroj, teksturoj kaj sonoj. En la praktiko tio referencas al laakcentado de la sono kaj al la tempa distanco kiu estas inter la komenco kaj la fino de tiu, aŭ alivorte, al ties daŭrado.
  • Laartikulacio, referencas al kiel sono estas plenumita, same kiel al la transiro inter du (aŭ pliaj) notoj. Inter la variaj formoj de artikulacio prilaboritaj laŭlonge de la historio, elstaras ĉefe lalegato, lastaccato, laportato, latenuto, la akcento, lamarcato kaj lafermato.

Aliflanke, la intelekta ideo (oni povas inkludi tion kion oni noma nuntempe cerbo-korpo-menso) transformas la akustikan materialon en arton, kaj tiel la muziko akiras historion, ligante sin al la tempo kaj iĝante sentempa.

La aligo de akustika materialo ampleksigita en la 20-a jarcento, produktis foje informajn malfacilaĵojn, pro manko de ĝusta sistemo de antaŭa malmiskompreno, kaj tio okazas ĉar aliaj elementoj estas atentitaj por analizi kaj studi la fenomenon de la muziko, kiaj estas la formo, la instrumentaro, la teksturo ktp. El ĉiuj tiuj elementoj, originiĝas novaj principoj de ordigo kaj ebloj de komponado.[4]

Muzikiloj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMuzikilo.
Kelkaj popolaj instrumentoj.

Ĉiu kulturo ĉirkaŭ la mondo inventis formon de muziko uzante ĝin por servi multajn diversajn celojn - ĝi povas esti parto de religia rito, ĝi povas esti parto defestoj, ĝi povas esti formo derakonto, dedistro aŭ ĝi povas esti formo de arta esprimo. Kvankam materialoj el kiuj oni produktas muzikinstrumentojn en la mondo varias vaste de loko al loko, ili povas esti subdividitaj en pluraj bazaj kategorioj kiuj klasifikas instrumentojn surbaze de la sonoj kiujn ili faras.

Muzika instrumento (aŭ muzikinstrumento aŭ pli simple, muzikilo) estas ilo fabrikita por fari muzikon. Kompreneble, iu ajn objekto povanta produktisonon povas esti uzita kiel muzikilo, sed iĝas vera muzik-instrumento, nur se oni sufiĉe ofte uzas ĝin tiel. Ekzemplo sufiĉe fama estas lakuleroj (fakte trapasante bastoneton inter du opoziciantaj kuleroj) en kristnaskaj popolkantoj en kelkaj eŭropaj regionoj, aŭbotelo, arte gravurita, frotante sur ĝin bastoneton.

Oni kutime kategoriigas muzikilojn tiel:

Historio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloHistorio de muziko.

Prahistoria muziko

[redakti |redakti fonton]
Lafluto el osto trovita en Divje Babe (Slovenio), kun pli ol 40 000 jaroj de antikveco.

Laprahistoria muziko estas malfacile analizebla kaj oni povas nur skizi teoriojn sur la bazo de la trovitaĵoj en la arkeologiaj kuŝejoj de laPaleolitiko. Ofte oni malkovrasflutojn ĉizitajn en ostoj en kiuj oni estis traboritaj flankaj truoj; oni supozas, ke la uzantoj blovis el pinto kiel por laŝakuhaĉojapana. Oni supozas, ke lafluto de Divje Babe, ĉizita en la femuro de urso de kavernoj, havas almenaŭ 40 000 jarojn de antikveco. Oni rekuperis instrumentojn kiel la fluto de sep truoj kaj variajn tipojn dekordinstrumentoj, kiel laravanastro, de la arkeologiaj kuŝejoj de laInduso-civilizacio.[5]Barato havas unu de la muzikaj tradicioj plej antikvaj de la mondo; la referencoj al lahinda klasika muziko (marga) aperas jam en laVedoj, antikvaj skribaĵoj de lahindua tradicio.[6] La plej antikva kaj plej granda kolekto de prahistoriaj muzikinstrumentoj estis trovitaj enĈinio kaj datas el inter la jaroj 7000 kaj 6600 a.K.[7] La «hurita himno al Nikkal», trovita en tabuletoj el argilo dateblaj proksimume el 1400 a.K., estas la muzika peco skribita kaj konservata.[8][9]

Muziko de Antikva Egiptio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMuziko de Antikva Egiptio.
Ludistoj deliuto kaj duoblaj tubaj flutoj surmurpentraĵo en lateba tombo de Nebamun,nobelo de la 18a dinastio de laNova Reĝlando, ĉ. 1350 a.K.

Egipta muziko ĉiam estis grava parto de egipta kulturo. La plej fruaj muzikaj instrumentoj devenas de lapradinastia periodo, sed evidenteco estas pli forte atestita dum laMalnova Imperio kiam oni ludisharpojn,flutojn kajklarnetojn.Frapinstrumentoj,liroj kajliutoj estis aldonitaj al muzikaj grupoj en laMeza Imperio.Cimbaloj ofte akompanas kanton kaj dancon. Eĉ, kaj eble speciale, en la kulturo kaj la ĉiutaga vivo de antikvaj antaŭteknologiajcivilizoj, la ludado de muziko estis plena parto de la vivo de la popolo, esenca trajto de la egipta socio asociita kun ĉiaj festoj kaj grava en diversaj agadoj. Sed ĝia ĉefa partopreno estis en latemploj dum la ritoj dediĉitaj al diversaj dioj.

La antikvaj egiptoj atribuis al diino Bat lakreadon de muziko. Lakulto alBat estis kunfandita kun tiu de ladiinoHatoro, kiu reprezentis muzikon, dancon, ĝojon, amon, seksecon kaj patrinan prizorgon. Ankaŭ la diinoMeret estis enkorpiĝo de muziko, ordigis la kosmon per siaj kantoj kajTot prizorgis laharmonion de la muzikaj sonoj. Kiel en aliaj komunumoj, muziko ankaŭ estis konsiderata komunikilo kun lamortintoj, kaj eĉ taŭga kielterapiakuracilo: fakte, lahieroglifa signo kiu signifas muzikon estas la sama kiel, tiu por bonfarto kaj por ĝojo.

Muziko de Antikva Grekio

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMuziko de Antikva Grekio.
La Kilikso de Apolono kun la testud-ŝela (celis)liro, sur trinkuja taso de la 5-a jarcento a.K. (kilikso).

La muziko de la antikva Grekio estisarto, kiu ĉeestis en ĉiuj sociaj eventoj: en festoj, en funebraj kaj religiaj ceremonioj, enteatro, en popularaj okazaĵoj, antaŭ bataloj aŭ per baladoj en prezentadoj deepopeajpoemoj. Oni konsideris, ke danke al muziko estis atingita la harmonio kaj de la psiko kaj de laanimo, kaj eblas konscii pli klare pri la neperfektaĵoj en la naturo kaj en la artoj. En sia verko “RespublikoPlatono dediĉis ĉapitron en kiu li donis al muziko esceptan edukan valoron. Tio reliefiĝis en la graveco de lamuzika edukado al infanoj kaj knaboj per kiu la greka socio stimulis la guston por la beleco kaj harmonio, kiel io rilata al la racia flanko de la animo.

Apolono estis elstare konsiderata ladio de muziko kaj harmonio. Grekoj konsideris, ke muziko havis sian originon en la Dioj. La NaŭMuzoj, filinoj de la DioZeŭso, estis protektantinoj precipe de penso kaj artoj.Eŭterpo reprezentis muzikon. Ŝi, kune kun siaj fratinoj, okupis elstaran lokon en la mita universo de la naturo kaj la vivo de la homoj. La muzoj prezidis penson, inspiron, sciencon kaj ĝenerale ĉian manifestiĝon de la spirito. Ili ordigiskaoson kaj subtenis laUniverson kiel harmonian elementon. Muzikistoj kaj kantistoj adoptis la ekzemplojn de la muzoj, iliajnmelodiojn kaj kantojn, kiuj aludante la eksterordinaran potencon de la muzoj, povis interveni eĉ en mensajpatologioj kiel klarigis Platono,Pitagoro,Aristotelo kajSokrato.

Ankaŭ la 'inventoj' aŭ 'trovoj' de ĉiujmuzikinstrumentoj estis atribuitaj al la dioj. La prezentado de muziko estis integrita al multaj malsamaj reĝimoj de grekarakontarto kaj arto rilataj almitologio, inkluzive dramon kaj poezion, kaj ekzistas granda nombro da malnovgrekajmitoj rilataj al muziko kaj muzikistoj. Laŭ la greka mitologio:Amfiono lernis muzikon deHermeso kaj poste per ora liro konstruisTebon movante la ŝtonojn en la lokon per la sono de sia ludado;Orfeo, la majstro-muzikisto kaj liristo, ludis tiel magie, ke li povis trankviligi sovaĝajn bestojn. Ne mirigas do, ke muziko estis ĉiea ĉe laPitiaj Ludoj,Olimpikoj, religiaj ceremonioj, libertempaj agadoj, kaj eĉ la komencoj de dramo kiel elkreskaĵo de laditiramboj faritaj honore alDionizo.

Antikva Romio

[redakti |redakti fonton]
Trio de muzikistoj ludantajauloson,cymbala, kaj timpantamburon (mozaikon dePompejo).

La muziko de laAntikva Romio estis parto de laromia kulturo el la plej pratempoj. La kantoj (carmen) estis integra parto de preskaŭ ĉiuj sociaj eventoj.[10] LaCarmen saeculare deHoracio, por ekzemplo, estis mendita deAŭgusto Cezaro kaj ludita de koruso de geinfanoj en laLudi saeculares de la 17 a.K.[11] La muziko estis ofta en funebroj kaj latibia (la grekaauloso), ligno-blova instrumento, estis ludita dum oferoj por protekti sin el malicaj influoj.[12] Sub la influo de la antikva greka teorio, oni supozis, ke la muziko respegulis la ordon de la kosmo kaj estis asociata partikulare kun lamatematiko kaj la ĝenerala sciaro.[13]

Laetruska muziko faris fruan influon sur tiu de romianoj. Dum laimperia periodo, la romianoj portis sian muzikon al siaj provincoj, dum la tradicioj deMalgranda Azio,Nordafriko kajGaŭlio iĝis parto de la romia kulturo.[14]

La muziko akompanisspektaklojn kaj eventojn surarena, kaj estis parto de la formo de spektaklaj artoj nomitapantomimo (pantomimus), frua formo de rakontabaleto kiu kombinis esprimivandancon,instrumentan muzikon kaj kantitanlibreton.[15]

En Azio

[redakti |redakti fonton]
Virinoj el Barato vestitaj per regionaj vestoj ludantaj varion de popolaj muzikinstrumentoj el diversaj partoj de Hindio.

Lahindia klasika muziko (marga) estas unu de la muzikaj tradicioj plej antikvaj de la mondo.[16] LaIndusvala civilizacio produktis skulptaĵojn kiuj montrasdancojn[17] kaj antikvajnmuzikinstrumentojn, kiel lafluto de sep truoj. Oni rekuperis variajn tipojn dekordinstrumentoj kajtamburoj elHarapo kajMohenĝo-daro pere de elfosaĵoj faritaj de Mortimer Wheeler.[18] LaRigvedo havas elementojn de la nuntempa barata muziko, kunmuzika notacio por indiki lametrikon kaj la manieron kanti.[19] La hindia klasika muziko estas monofonia kaj estas bazatas sur unusola melodia linioraga, organizata ritme pere detalas. La verkoSilappadhikaram de la tamila poeto Ilango Adigal havigas havigas informon pri kiel oni povas formi novajn skalojn pere de la modala ŝanĝo de latoniko de skalo jam ekzistanta.[20] La hindia nuntempa muziko estas tre influita de la tradicia persa muziko kaj de laafganaj mogoloj. Lakarnatika muziko, populara en la sudaj ŝtatoj, estas grandparte por adorado; la plej parto de la kantoj estas direktitaj al la hinduismaj diaĵoj. Estas ankaŭ multaj kantoj kiuj emfazasamon kaj aliajn sociajn temojn.

Laklasika ĉina muziko, la tradicia arto aŭ la muziko de la kortego de Ĉinio, havas historion kiu datas el ĉirkaŭ tri mil jaroj. Ĝi havas siajn proprajn unikajn sistemojn de muzika notacio, same kiel siajnagordadon kaj muzikan tonon, instrumentojn kaj muzikajn stilojn aŭmuzikajn ĝenrojn. La ĉina muziko estaskvintona-diatona, kun skalo de dek du notoj ĝis uniokto (5 + 7 = 12) same kiel la muziko de eŭropa influo.

Mezepoka muziko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloMezepoka muziko.
Kristano kaj islamano ludasliutojn en miniaturo el la verkoCantigas de Santa Maria deAlfonso la 10-a (Kastilio).

Mezepoka muziko estas muziko de Eŭropo en laMezepoko. Tiu ĉi epoko ampleksas la periodon de la falo de la Romia Imperio (476) kaj la papo-tempo deGregorio la Granda (6-a jarcento) ĝis proksimume la komenco de la dekkvina jarcento, kvankam oni devas koncedi, ke fiksi la finon de la mezepoko kaj la komencon de laRenesanco estas arbitre. Cetere, tio ĉi ekskludas la muzikon de laBizanca imperio, kiu havis grandparte apartan disvolviĝon. Estis kaj religia kaj sekulara muzikoj, kvankam el la sekulara muziko de la frua mezepoko preskaŭ nenio transvivis. Krome la rekonstruado de frua muziko, speciale muziko el antaŭ la12-a jarcento, ĉiam enhavas elementon de konjekto, ĉar notacio disvolviĝis relative malfrue. La frua parto de tiu ĉi muzikperiodo estas markita de la tre malrapida graviĝo kaj disvolviĝo depolifonio kajkontrapunkto.

Lagoliardoj estis vojaĝantaj poeto-muzikistoj en la Eŭropo de la deka jarcento ĝis la mezo de la dektria, kaj tial ilia tradicio dividis iom da tempo kun la tradicio detrobadoroj kajtrouvères. La plej multaj estis scienculoj aŭ ekleziuloj, kaj ili verkis kaj kantis en la latina, malsimile al la trobadoroj,trouvères, kajMinnesanger, kiuj uzis la nacilingvon. Kvankam multaj el la poemoj transvivis, tre malmulta muziko restas. Ili eble influis — eĉ decide — la tradicion de trobadoroj kajtrouvères. La plej multaj el iliaj poemoj estas sekularaj, kaj kvankam pluraj el iliaj kantoj glorigas religiajn idealojn, aliaj estas malkaŝe profanaj,traktantaj ebriecon, diboĉadon, kaj amoremon.

Latrobadora muziko disvolviĝis ensuda Francio,Katalunio kajnorda Italio, kaj disvastiĝis al kortegoj de Eŭropo je la fino de la12-a jarcento. La trobadoroj estis muzik-komponistoj kaj interpretistoj de lirika poezio kiu naskiĝis en la koro de laokcitana nobelaro. La trobadora movado disvastiĝis en la kortegoj deItalio,Hispanio, kajFrancio, kaj poste tra la tuta Eŭropo. La trobadoroj fariĝis gravaj aktoroj en socia kaj kultura vivo, ĝis tia grado, ke ili restas hodiaŭ esencaj figuroj de la Mezepoko.

Klasika muziko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKlasika muziko.

Klasika muziko estas muzikstilo, kiu aperis en Eŭropo en la dua jarmilo post Kristo, pli precize de la 11a jarcento ĝis hodiaŭ.[21] Tamen, la plej konataj epokeroj de la klasika muziko komenciĝas ekde la16a jarcento.

Klasika muziko estasaltkultura muziko produktita aŭ enradikita en la tradicioj deokcidenta muziko, inkludante kajliturgian (religian) kajnereligian muzikon. Ĉar simila termino estas uzata ankaŭ por referenci al la periodo de 1750-1820 (nomeklasika epoko), tiu ĉapitro temas pri la larĝa tempoperiodo de ĉirkaŭ la 11a jarcento al la nuntempo, kio inkludas la klasikan epokon kaj variajn aliajn epokojn.[22] La centraj normoj de tiu tradicio iĝis kodigitaj inter 1550 kaj 1900, kio estas konata kielkomunpraktika periodo. La ĉefaj tempodividoj de klasika muziko estas jenaj: la periodo deantikva muziko, kio inkludas la epokojn de lamezepoka (500–1400) kaj de larenesanca (1400–1600) muzikoj; la komunpraktika periodo, kio inkludas la epokojn de labaroka (1600–1750),klasikisma (1750–1820), kaj de laromantikisma (1804–1910) muzikoj; kaj la muziko de la20-a jarcento (1901–2000) kiu inkludas lamodernisman (1890–1930) kiu koincidas el la fino de la 19a jarcento, laaltmodernisman (meze de la 20a jarcento), kajnuntempanpostmodernan (1975–2015) muzikojn.

Eklezia muziko kaj religia muziko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolojEklezia muziko kajReligia muziko.
Gregorio la 1-a diktanta la gregoriajn ĥoralojn.

Eklezia muziko (novvorto sakralmuziko laŭ lalatinamusica sacra) estas kanta kaj instrumenta muziko, kiu estas destinata por prezentado en eklezia diservo. Tipaj eklezimuzikaj formoj estasmesoj kajmotetoj same kielĥoraloj kaj unuvoĉaj ekleziaj kantoj. Ĥoralpreludoj pororgeno kaj aliaj instrumentmuzikaj formoj de diversaj instrumentistaroj, kiuj pentras la fonon de la kultaj agadoj en diservo, ankaŭ apartenas al eklezia muziko.

De la eklezia muziko estas distingenda ĝeneralareligia muziko, kiu ne estas destinita por diserva prezentado. Ekzemploj por tiaspecaj religiaj muzikverkoj estas la oratorioj deHändel, la psalmosimfonioj deLiszt kajIgor StravinskiEin deutsches Requiem deBrahms. Male lapasionoj de Bach estas rigardataj kiel eklezia muziko, ĉar tiuj ĉi ekestis por la uzo en la pasiona liturgio.

Sakrala muziko aŭreligia muziko estas male al profana muziko tia, kiu estas komponita resp. ludata por religiaj okazoj aŭ sub religia influo. En la kristanismo tio ampleksas la eklezian muzikon, ekstere ekz. labudhisman muzikon. En naturreligioj sakrala muziko estas rimedo por komuniki kun la gedioj (ŝamanismo). Kantado kaj ritaj dancoj devas kaŭzi magian deklamadon. Enjudismo,kristanismo,hinduismo kajbudhismo komuna kantado devas peri komunuman senton kaj religiajn enhavojn. La muziko servas al la celebrado de ekleziaj ceremonioj.

Renesanca muziko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloRenesanca muziko.
Cristóbal de Morales.

Renesanca muziko estasklasika muziko verkita dum laRenesanco, proksimume inter 1400 kaj 1600. Difini la finon de la periodo estas multe pli facile ol difini la komencon, ĉar okazis neniaj revoluciaj moviĝoj en muzika pensado je la komenco de la 15-a jarcento respondantaj al la subita disvolviĝo de stiloj okaze de labaroka epoko ĉirkaŭ 1600, kaj la ŝanĝiĝado, per kiu muziko akiris "renesancajn" trajtojn, estis malrapida.

La pliiĝanta dependado de la intervalo de trito kiel konsonanco estas unu el la pli rimarkeblaj trajtoj de frurenesanca eŭropa arta muziko (en lamezepoko, tritoj estis rigardataj kiel disonancoj).Polifonio, estinte aktuala jam de la 12-a jarcento, pli kaj pli kompleksiĝis per altgrade memstaraj voĉoj tra la tuta 14-a jarcento; la komenco de la 15-a jarcento montris simpligadon, kaj la voĉoj ofte strebis al glateco. Tio estis farebla pro multe plivastigitaj voĉaj registroj en muziko — en la mezepoko, la malvastaj registroj bezonigis oftajn partokrucojn, kio ankaŭ devigis verki tre multe kontrastantajn partojn.

Ĉirkaŭ la fino de la 15-a jarcento, polifonia sankta muziko (ekzempligita per la mesoj deOckeghem kajObrecht) ankoraŭfoje kompleksiĝis, en maniero respondanta al la okulfrapa detalo en la tiutempa pentrarto; tion sekvis en la frua 16-a jarcento ankoraŭ alia moviĝo al simpligado, kiel oni povas observi en la verkado deJosquin, kaj poste dePalestrina, kiu tiam enparte reagis al la striktigoj de laKoncilio de Trento malaprobantaj tro kompleksan polifonion pro ties malhelpado al kompreno de la teksto.

En la malfrua 16-a jarcento, estis kelkaj gravaj, kontrastantaj emoj. En sekulara muziko, aparte en la madrigalo, estis emo al komplekseco kaj eĉ ekstrema kromateco (ekzempligita en la madrigaloj deLuzzaschi,Marenzio, kajGesualdo). Dume, komenciĝante enFlorenco, okazis klopodo revivigi la dramajn kaj muzikajn formojn de Antikva Grekio, uzante kiel rimedonmonodion, formon de deklamata muziko super simpla akompano; pli ekstreman kontraston kontraŭ la antaŭa polifonia stilo estus malfacile trovi; ankaŭ tio estis, almenaŭ je la komenco, sekulara emo. EnVenecio, de ĉirkaŭ 1550 ĝis ĉirkaŭ 1610, disvolviĝis impona plurĥora stilo, kiu donis al Eŭropo iom de la plej granda, plej belsona muziko komponita ĝis tiu tempo, per pluraj ĥoroj de kantistoj, latunaj blovinstrumentoj, kaj kordinstrumentoj en diversaj spaclokoj en laBaziliko de sankta Marko. Tiuj ĉi pluraj revolucioj disvastiĝis tra Eŭropo en la sekvantaj kelkaj jardekoj, komencante en Germanio kaj poste transirante al Hispanio, Francio kaj Anglio iom poste, indikante la komencon de tio, kion oni nun nomas labaroka muzika epoko.

Baroka muziko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloBaroka muziko.
Muzikinstrumentoj, pentraĵo deEvaristo Baschenis, meze de 17-a jarcento, plena baroka epoko.

Baroka muziko estas okcidentaklasika muziko el labaroka epoko, post la epoko derenesanca muziko kaj antaŭ la apartaklasika epoko en muziko. Tio ĉi ampleksas proksimume la tempoperiodon ekdeClaudio Monteverdi (1567–1643) ĝisJohann Sebastian Bach (1685–1750). Baroka muziko konsistigas gravan parton de la verkaro de klasika muziko kaj estas vaste prezentata kaj ĝuata.

Inter la grandaj komponistoj el la frua baroko troviĝas Monteverdi,Heinrich Schütz (1585–1672), kajGirolamo Frescobaldi (1583–1643). En la meza baroko la plej influaj komponistoj estasJean-Baptiste Lully (1632–1687),Arcangelo Corelli (1653–1713),Dietrich Buxtehude (1637–1707), kajHenry Purcell (1659–1693). En la malfrua baroko, la ĉefaj figuroj inkluzivas Bach (1685–1750),Georg Friedrich Händel (1685–1759),Georg Philipp Telemann (1681–1767),Domenico Scarlatti (1685–1757),Antonio Vivaldi (1678–1741), kajJean-Philippe Rameau (1683–1764).

Klasikismo

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKlasika epoko (eŭropa muziko).
Molto allegro (I) de la Simfonio no. 40 de Mozart. Kun tutmonda sonata formo, la unuaj dek unu sekundoj ekzempligas la tipan akompanatan kaj simetrian melodion de Klasikismo.

Laklasika epoko enokcidenta muziko okazis en granda parto de la18-a jarcento, kaj en la frua19-a jarcento. Kvankam la esprimonklasika muziko oni uzas kiel ĝeneralan terminon, kiu signifasĉiajn specojn de muziko en tiu ĉi tradicio, ĝi malpli ofte povas signifi ankaŭ tiun ĉi apartan epokon interne de tiu tradicio. Kiel limdatojn por la periodooni ofte citas la jarojn 1750 kaj 1820, sed estis konsiderinda komuntempo je ambaŭ flankoj kun la antaŭa kaj posta periodoj, same kiel okaze de ĉiuj muzikaj epokoj. Kaj iuj fontoj eĉ mencias 1730 kiel la komencan jaron.

La klasika periodo venis inter labaroka kajromantika periodoj. Inter ĝiajkomponistoj troviĝisJoseph Haydn,Muzio Clementi,Jan Ladislav Dusík, kajCarl Philipp Emanuel Bach, sed verŝajne la plej konataj komponistoj el tiu ĉi periodo estasWolfgang Amadeus Mozart kajLudwig van Beethoven — Beethoven listiĝas ankaŭ kiel aŭ romantika komponisto, aŭ komponisto, kiu estis parto de la transiro al la romantikismo.

Romantikisma muziko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloRomantikisma muziko.
Robert Schumann.

Kielmuziko de la romantismoromantikismo (de malnovfrancaromance, poeziaĵo, romano) oni nomas la dominan stiltendencon de lamuziko de la 19-a jarcento. La plej gravaj ecoj de romantikisma muziko estas la emfazo de sentoplena esprimo, la dissolvo de la klasikaj formoj, la pliampleksigo de la tradiciaharmoniko samkiel la asociado de la muziko kun ekstermuzikaj, ofte literaturaj ideoj (programmuziko). Laorkestron oni ĉiame pliampleksigis, por unuflanke atingi kolorecajn fajnaĵojn, aliflanke per uzado de ĉiuj disponeblaj rimedoj ebligi pli kaj pli grandiozajn impresojn. Krome oni enprenis ĉiam pli ofte elementojn de lapopolmuziko, parte en la kadro de larealismo, parte kaŭzitaj per la naciaj skoloj de malgrandaj landoj. Kutime oni distingas inter tri fazoj de la romantikismo, kvankam en la literaturo la ekzaktaj rilatoj ne estas unuecaj.

Inter romantikismaj komponistoj menciindas ekzempleLudwig van Beethoven,Gaetano Donizetti,Niccolò Paganini,Franz Schubert,Carl Maria von Weber,Johannes Brahms,Anton Bruckner,Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij,Antonín Dvořák,Edvard Grieg,Franz Liszt,Modest Mussorgski,Giuseppe Verdi,Gustav Mahler,Giacomo Puccini inter multaj aliaj.

Popola muziko

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloPopola muziko.
Baratanoj ĉiam distingis inter klasika kaj popola muziko, kvankam en la pasinto eĉ klasika barata muziko uziĝis por neverkita transmisio de repertorio.

Popola muziko estas tradicia muziko depopolo aŭ aliaetna grupo. Alia termino estasetna muziko, kiu tamen en multaj muzik-vendejoj signifas "triamondan muzikon" aŭ "indiĝenan muzikon". La popola muziko longe estis la muziko de laplebo, dum laaristokratio aŭskultadis klasikan. Hodiaŭ en multaj socioj la popola muziko malaperis, forpelate de popo kaj similaĵoj, kaj popolmuziko sole pluvivas kiel kuriozaĵo aŭ turisma afero.

Muziko kiel komunikilo

[redakti |redakti fonton]

Muziko estas konsiderata ofte kiel pura cellibera arto, tamen oni uzas ĝin tre ofte celspecife: ekzemple por vekigi certajnemociojn (ekzemple enreklamo,filmmuziko), por pliklarigi enhavon transdonita per alia ilo (voĉo,teksto,bildo), por terapiaj celoj (muzikoterapio), ktp. Ankaŭ la kombino kun aliaj artoj estas tre kutimaj pri muziko, ekzemple kunpoezio (kanzono,opero,popmuziko, ktp.) aŭdanco (baleto).

Pro tiu komunika funkcio oni nomas muzikon ankaŭ "universala lingvo".

Moderntempaj popularaj ĝenroj

[redakti |redakti fonton]

Muziko laŭ regiono aŭ lingvo

[redakti |redakti fonton]
Armenaj muzikistoj

Muzikaj terminaro, teorio kaj simboloj

[redakti |redakti fonton]

Akustiko -Arĉa kvarteto -Bemolo -Ĉambromuziko -Dieso -Gamo -Harmonio -Intervalo -Kanto -Kanzono -Klavarskribo -Klefo -Komponado -Konĉerto -Kontrapunkto -Melakarto -Modalo -Muzikaĵo -Ritmo -Simfonio -Skaloj -Naturtonoj -Registro -Solfeĝo -Ŝruto -Takto -Taktsilaboj -Tonalo -Toniko -Tono -Tononomoj -Tonsilaboj

Muzikaj ĝenroj kaj kategorioj

[redakti |redakti fonton]

Kantaj ĝenroj

[redakti |redakti fonton]

Naciaj himnoj

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloNacia himno.

Preskaŭ ĝeneralepatriotisma muziko, kiu estas agnoskita kiel oficiala kanto deŝtato.

Lakanto de laanĝeloj (pentraĵo deWilliam Bouguereau19a jarcento—).

Bildaro

[redakti |redakti fonton]

Muziko kaj muzikistoj en Esperanto

[redakti |redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloEsperanto-muziko.
La kvarmembranederlandamuzikgrupoKajto koncentriĝas prifrisapopola muziko,maristaj kantoj kajkanonoj.

Ekde la komenco de la socia vivo en Esperantujo jam aperis plej diversaj agadoj koncerne al muziko kaj kanto. Dum kongresoj kaj aliaj eventoj estis oftaj la prezentado de muzikaj pecoj kaj partikulare de kantado. El praaj tempoj populariĝis laHimno de Esperanto, poemo verkita deLudoviko Zamenhofo kutime kantata je melodio deFélicien Menu de Ménil, kiu estas ludita kaj kantata solene en Universalaj Kongresoj. Tiuokaze el lastaj jardekoj estas normalaj la organizadoj de programeroj, kiel "Nacia Vespero", kun granda parto de prezentado de muziko de la gastiganta lando, kaj "Internacia Vespero", kun granda parto de prezentado de muziko de la plej diversaj landoj.

Marjorie Boulton, en sia mikspota libroFaktoj kaj fantazioj, dediĉas ĝian 20an ĉapitron "Iom pri muziko kaj muzikistoj" al komentoj pri ambaŭ temoj; poste ŝi rakontas anekdotojn pri diversaj muzikistoj, kielHändel,Wagner kajLiszt.[23] Inter aliaj aferoj, ŝi listigas nomojn de tre diversajmuzikinstrumentojn, nomeviolono,aldo,violonĉelo,kontrabaso,fluto,hobojo,klarneto,fagoto,tubjo,trumpeto,trombono,tamburo,timpanoj,cimbaloj,fortepiano,orgeno,gitaro,banĝo,saksofono,akordiono,citro,harpo,liro,liuto,sistro,klaviceno propraj el klasika muziko de Okcidento kaj elAntikveco. Sed ŝi mencias ankaŭ muzikinstrumentojn el aliaj kulturoj, kielbalalajko,guzlo, tamtamo,ukulelo, rago, ŝanajo,vinao,sitaro,bivo,kotoo,ŝamiseno,didĝeriduo ktp.[24] Ŝi dediĉas unu paĝon al komentoj pri la gravo de esperantistoj kiuj laboras por muziko.[25]

JoMo.

Atentindaj estas ankaŭ la esearo kompilita deDimitar TerzievEsperanto kaj muziko, Sofia: MEL, 1992, kaj la libreto de la belga esperantistoEddy RaatsLa vivo de orkestromuzikisto / La arĉinstrumentoj, Embres-et-Castelmaure: MAS, 2018. Limigitaj al certa regiono estas jenaj verkoj:Edwin Grobe,Notoj pri nuntempa usonindiana muziko, Tempe: Arizona Stelo, 1994. Kaj Jany Quiñones Valdés,Panoramo de kuba popola muziko, Embres-et-Castelmaure: MAS, 2017.

En la lastaj jaroj estas spekteblaj enJutubo centoj da muzikaj filmetoj, en kiuj Esperanto ludas gravan rolon, el simpla aldono de esperantlingvaj subtekstoj, al tre profesiaj registroj de muziko en Esperanto, ĉu kiel tradukoj de eksteresperantaj muzikpecoj, ĉu kiel prezento de tute esperantaj ludoj. Tre ofte la registroj okazis kadre de esperantaj eventoj, en kiuj la ludoj estis montritaj.

Muzikajĝenroj en Esperanto inkluzivaspopularajn kajpopolajn kantojn,rokmuzikon,kabaredon, kantojn por soloistoj kajĥoro, kajoperon. Popularajkomponistoj kaj artistoj, inter aliajElvis Costello kajMichael Jackson, registris en Esperanto, verkisorkestraĵojn inspiritajn de la lingvo, aŭ uzis ĝin en siaj propagandaj materialoj. Kelkaj kantoj el laalbumoEsperanto deTime Warner, kiu eldoniĝis – pure Esperante – enHispanujo en Novembro1996, atingis altajn rangojn en hispanajmuzikaĵrangolistoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj ĥorverkoj kun Esperanto-teksto inkluzivasLa Koro Sutro deLou Harrison kaj laSimfonion n-ro 1 Esperanto deDavid Gaines (ambaŭ elUsono). EnfrancaTuluzo ekzistas muzikeldonejoVinilkosmo, specialiĝanta al produktado de Esperanta muziko. Tiun eblas trovi ankaŭ enrete, inkluzive kelkajn retejojn dediĉitajn al Esperantakaraokeo[26].

Diversaj muzikpecoj troveblas en la interreto, ekzemple historie ĉemusicexpress.com.br kaj daŭre ĉeSpotify[27], Deezer[28], ĉe la interreta radiolast.fm[29], lapublika kantaro[30] kaj laKantaro-Vikio. Vidu ankaŭ la liston de ĉirkaŭ 300Esperanto-muzikalbumoj kaj la ĉapitronEsperantlingvaj kantistoj.

En 2018 estis la premiero de la operoSternenhoch (Ŝternenhoĥ) en Esperanto prezentita en la Nacia Teatro en Prago. Temas pri la unua opero en la historio, kies muziko estis komponita rekte laŭ teksto en Esperanto, farita de Miroslav Malovec (en 2018).

Literaturo pri muziko

[redakti |redakti fonton]

TheNew Grove Dictionary of Music and Musicians estasenciklopedia vortaro pri muziko kajmuzikistoj. Kun la german-lingvaDie Musik in Geschichte und Gegenwart, ĝi estas unu el la plej grandaj referencverkoj pri okcidenta muziko. Origine publikigita laŭ la titoloA Dictionary of Music and Musicians, kaj poste kielGrove's Dictionary of Music and Musicians, ĝi trapasis kelkajn eldonojn ekde la 19a jarcento kaj estas amplekse uzata. En ĵusaj jaroj ĝi estis disponebligita kiel elektronika rimedo nomeGrove Music Online, kiu estas nune grava parto deOxford Music Online.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fujara and its music (angle). UNESCO. Alirita 2012-07-18 .
  2. Michels, 1985.
  3. Definición de música, enRAE Alirita la 26an de Junio 2021.
  4. Michels, 1985.
  5. Massey, Reginald kaj Massey, Jamila,The Music of India[1] 1996, Abhinav Publications,ISBN 978-81-7017-332-8 p. 11 angle
  6. Brown, REm (1971)India's Music en Readings in Ethnomusicology
  7. Wilkinson, Endymion,Chinese history, Harvard University Asia Center, 2000.
  8. Stolba, K. Marie,The Development of Western Music: A History, 2a eldono, Madison, Brown & Benchmark Publishers, 1995, p. 2.
  9. West, Martin Litchfield,The Babylonian Musical Notation and the Hurrian Melodic Texts, Music and Letters, volumo 75, numero 2a, Majo 1994, 161-179 pp.
  10. Habinek, 2005, passim.
  11. Naerebout, Frederick G., (2009) ĉapitroDance in the Roman Empire and Its Discontents en "Ritual Dynamics and Religious Change in the Roman Empire. Proceedings of the Eighth Workshop of the International Network Impact of Empire", Heidelberg, 5a-7a de Julio 2007, p. 146.
  12. Ginsberg-Klar, Maria E. (1981)The Archaeology of Musical Instruments in Germany during the Roman Period, en gazeto "World Archaeology", volumo 12a, numero 3a, 313-320 pp.
  13. Habinek, 2005, pp. 90 kaj ss.
  14. Scott, J. E. (1957] ĉapitro "Roman Music" enThe New Oxford History of Music, volumo 1a, Ancient and Oriental Music, Oxford, Oxford University Press, p. 404.
  15. Franklin, James L., Jr. (1987)Pantomimists at Pompeii: Actius Anicetus and His Troupe, en gazeto "American Journal of Philology", volumo 108, numero 1a, pp. 95-107.
  16. Nidel, 2005, p. 219.
  17. Kahn, 2005, p. 98.
  18. Kahn, 2005, p. 11.
  19. Nidel, 2005, p. 10.
  20. Rajagopal, Geetha (2009).Music rituals in the temples of South India, Volume 1 (en angla). D. K. Printworld. pp. 111-112.ISBN 978-81-246-0538-7.
  21. “Classical”, The Oxford Concise Dictionary of Music, editoro Michael Kennedy, (Oksfordo, 2007), Oxford Reference Online. Trovita la 23an de Julio 2007
  22. "Classical",The Oxford Concise Dictionary of Music, eld. Michael Kennedy, (Oxford, 2007),Oxford Reference Online. Alirita la 23an de Julio, 2007.
  23. Marjorie Boulton,Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro,Universala Esperanto-Asocio,Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 167-172.
  24. Boulton, 1984, paĝo 168.
  25. Boulton, 1984, paĝo 169.
  26. Ĝisdate pri Esperanto.Universala Esperanto‑Asocio (2009-12-14). “La lingvo estis malpermesita, kaj ĝiaj uzantoj persekutataj [...] de Hitler, por kiu ĝi estis lingvo de judoj [...] Zamenhof, kreinto de la lingvo, estis judo”.
  27. Listo de Esperanto-muziko en Spotify
  28. Listo de Esperanto-muziko en Deezer
  29. Aŭskultu muzikpecojn esperante ĉelast.fm (radia interretpaĝo)
  30. Tekstoj kaj akordoj de multajmuzikpecojArkivigite je 2015-11-04 per la retarkivoWayback Machine (ĉe la retpaĝaro de Gunnar R. Fischer)

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]
  • Alfredo Aragón.Muzika terminaro. São Paulo: Associação Paulista de Esperanto, 2013. 100p.
  • André Cherpillod.Muzika leksikono. Courgenard: La Blanchetière, 2013. 61 p. Recenzo de Tobiasz Kubisiowski "Terminologia ĥaoso en alfabeta ordo" en revuoEsperanto, 1346(5), Majo 2020. p. 107.

Alilingva

[redakti |redakti fonton]
  • Colles, Henry Cope (1978).The Growth of Music: A Study in Musical History, 4th ed., London: Oxford University Press.ISBN 0-19-316116-8 (reta eldono de 1913 ĉe Google Books)
  • Aaron Copland.Como escuchar música. Fondo de Cultura Económica.ISBN 9789681641511.
  • Habinek, Thomas (2005).The World of Roman Song: From Ritualized Speech to Social Order (en angla). Baltimore: Johns Hopkins University Press.ISBN 9780801881053.
  • Harwood, Dane (1976). "Universals in Music: A Perspective from Cognitive Psychology" enEthnomusicology 20 (3): 521–33. doi:10.2307/851047.
  • Kahn, Charles (2005).World History: Societies of the Past(en angla). Portage & Main Press.ISBN 9781553790457.
  • Peter Kivy (2001).Nuevos ensayos sobre la comprensión musical. Paidós.ISBN 978-84-493-1742-2.
  • Ulrich Michels (1985).Atlas de música. Alianza Editorial.ISBN 84-206-6999-7.
  • Nidel, Richard O. (2005).World Music: The Basics. Routledge.ISBN 9780415968003.
  • Small, Christopher (1977).Music, Society, Education. John Calder Publishers, London.ISBN 0-7145-3614-8
  • Eugenio Trías (2007).El canto de las sirenas: argumentos musicales. Galaxia Gutenberg.ISBN 978-84-8109-701-6.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

En Esperanto

[redakti |redakti fonton]

Alilingve

[redakti |redakti fonton]


Portala ikonoPortalo pri Muziko
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikoloMúsicahispane.
Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Muziko&oldid=9217745"
Kategorio:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp