LaPrado-Muzeo (hispaneMuseo del Prado); prado signifas "herbejo") estas gravamuzeo lokita enMadrido. Ĝi entenas kelkajn el la plej belaj kolektoj deeŭropajpentraĵoj, datiĝantaj ekde la14-a jarcento ĝis la komenco de la19-a jarcento. La Prado-Muzeo estas unu el la plej grandaj muzeoj de la tuta mondo. Ĝi estas unu el plej gravaj kaj certe la 11a plej vizitata en la mondo en 2010.
Oni montras ĉirkaŭ 1,150 verkojn el totalo de pli ol 8,600: la resto atendas en subteraj keloj pro spacomanko. La kerno devenas el reĝaj kolektoj, pro kio temas pri kolekto limigita al ties rilatoj kaj emoj. Mankas la enciklopedia tendenco de laLuvro,Hermitejo aŭNacia Galerio de Londono. El skoloj elstaras la hispana, flandra kaj itala (ĉefe venecia) kaj poste iome la franca kaj malpli la germana, nederlanda kaj brita (portretoj). Krom pentraĵoj estas ankaŭ skulptaĵoj kaj ornamaj artaĵoj.
La ĉefan konstruaĵon oni starigis dum la reĝado deKarlo la 3-a, fare de la arkitektoJuan de Villanueva. Ĝi estis uzita kiel kavalieriar-estrarejo kaj kiel rezervo de pulvo por la soldatoj deNapoléon Bonaparte. La muzeo estis naciigita en19-a de novembro1819, samkiel la najbaraj konstruaĵoj en1918.